Messaggi: 10
Lingua: Esperanto
ceigered (Mostra il profilo) 02 febbraio 2011 06:57:00

Mia demando:
Se vi aŭdus la frazon "Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte", kiel vi komprenus ĝin?

Eĉ inter ni anglaj parolantoj, ne estas akordo, do mi demandas al vi ne-nur-anglaj-parolantoj por viaj opinioj

Dankon pro viaj respondoj al tiu ĉi freneza demando!

Continuum (Mostra il profilo) 02 febbraio 2011 08:35:25

sudanglo (Mostra il profilo) 02 febbraio 2011 12:52:08
Difino en Reta Vortaro: Brui kiel eksplodo aŭ subita, sonora bato
Do se la sono de furzado similus eksplodeton tiam eble vi rajtus uzi 'knali'.
Tamen laŭ mi, ne. Eĉ se franclingve unu de la tradukoj ĉe REVO estas 'péter'. (Tiu vorto franclingve havas multajn sencojn inkluzive 'furzi'.)
ceigered (Mostra il profilo) 02 febbraio 2011 13:23:59
Continuum:Laŭ mi, tiu signifas ke la hundo furzadas ĉiutempe!!Eble ĝi manĝis tro da tiuj ĉi?

sudanglo:Tamen laŭ mi, ne. Eĉ se franclingve unu de la tradukoj ĉe REVO estas 'péter'. (Tiu vorto franclingve havas multajn sencojn inkluzive 'furzi'.)Ho, kial ne?


darkweasel (Mostra il profilo) 02 febbraio 2011 16:30:11
zan (Mostra il profilo) 03 febbraio 2011 01:36:36
ceigered:Se vi aŭdus la frazon 'Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte', kiel vi komprenus ĝin?Se la knalado okazas ofte, tio signifas furzon. Se ĝi estus eksplodo, la hundo mortus kaj neniam reokazus.
ceigered (Mostra il profilo) 03 febbraio 2011 09:48:15
zan:Hahaha! Tio estus malbona! Mi esperegus ke mia hundo nur furzus kaj ne eksplodus!ceigered:Se vi aŭdus la frazon 'Mi malamas tiun hundon ĉar ĝia pugo knalas ofte', kiel vi komprenus ĝin?Se la knalado okazas ofte, tio signifas furzon. Se ĝi estus eksplodo, la hundo mortus kaj neniam reokazus.
sudanglo (Mostra il profilo) 03 febbraio 2011 12:57:41
Do, se knali venas de la germana 'knallen', atentu kion diris Dark Weasel, kiu denaske parolas la germanan.
Se vi metus piroteknikaĵon en la anuson de la povra hundo, tiam eble ties pugo knalus.
Knali, angle, estas crack, bang.
biguglydave (Mostra il profilo) 04 febbraio 2011 06:32:53
Parenteze, mia hundo ĉiam furzas angle, do mi komence ne scipovis respondi al vi. Tamen, ŝi nomiĝas “Anĝelo” do mi supre elektis la lastan, eĉ se ŝi neniam furze aperigis ĉielarkon.
darkweasel (Mostra il profilo) 04 febbraio 2011 06:37:16
sudanglo:Jes, ĝuste tion signifas knali.
Se vi metus piroteknikaĵon en la anuson de la povra hundo, tiam eble ties pugo knalus.