Al la enhavo

Kiel oni nomas la janan rel-veturilo?

de NJ Esperantist, 2011-februaro-07

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-februaro-07 15:50:03

Laŭ vikipedio ĉi tiu veturilo estas drezino. Ĉu ne estas pli simpla, ne faka nomo por ĉi tiu veturilo?
Jen bildo:

(mi ĵus rimarkis ke mi mistajpis la temon. 'jana' estu 'jena' ploro.gif

tommjames (Montri la profilon) 2011-februaro-07 17:55:34

Mi trovis ĉi tiun artikolon. Sed pri la populareco de la nomoj kiujn ĝi mencias, mi tute ne scias.

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-07 18:17:54

tommjames:Mi trovis ĉi tiun artikolon. Sed pri la populareco de la nomoj kiujn ĝi mencias, mi tute ne scias.
Oni ne kredu ion ajn, kio estas skribita sur tiu paĝo! Ĝi estas Wikitrans, aŭtomata maŝintraduko de la anglalingva Wikipedia, sekve ĝi enhavas MULTAJN lingvajn erarojn. Ĉio estas simple tradukita de la angla laŭlitere!

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-07 18:30:56

Jen la ĉefpaĝo de WikiTrans

Rimarku la ĉefajn informojn:

"Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana."

"WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans,"

- Estas ja interesa ideo, kaj eblas kompreni multon tie. Sed oni ne prenu ekzemplojn de tie, kiel oni parolu/skribu Esperanton! Ĝi estas ĉio farita de maŝino! Kaj ni ĉiuj scias, kiel tio ofte fuŝas.

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-07 18:33:29

NJ Esperantist:Laŭ vikipedio ĉi tiu veturilo estas drezino. Ĉu ne estas pli simpla, ne faka nomo por ĉi tiu veturilo?
Jen bildo:

(mi ĵus rimarkis ke mi mistajpis la temon. 'jana' estu 'jena' ploro.gif
Mi ne tute komprenas, kial ne plaĉas al vi la vorto 'drezino'. Tiu jam estas simpla vorto, ĉu ne?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-februaro-08 10:10:07

Evidente ĝi ne estas man-aŭto. Supozeble, tio estas mistraduko laŭlitera de 'hand-car.

En la ĉiutaga lingvo, ĝi estus speco de ĉareto. Sed kian?

Puŝcareto estas por infanetoj, do, ne tio.

Kion vi preferas? Baskul-ĉareto, rel-ĉareto, pump-ĉareto.

alonsososo (Montri la profilon) 2011-februaro-08 10:51:45

Por mi drezino sonas bone, eble ĉar en germana ni havas la vorton Draisine. Sed ĝi evidente venas de franca lingvo.

Miland (Montri la profilon) 2011-februaro-08 15:05:46

Drezino troviĝas en kaj PIV 205 kaj la angla-Esperanta vortaro de Benson, sed ne Wells! Tamen la kunmetita vorto man-aŭto estas pli simpla.

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-februaro-08 15:53:07

Miland:Drezino troviĝas en kaj PIV 205 kaj la angla-Esperanta vortaro de Benson, sed ne Wells! Tamen la kunmetita vorto man-aŭto estas pli simpla.
Oni ĵus rekomendis al mi rel-ĉaro.

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-09 00:00:18

Miland:Tamen la kunmetita vorto man-aŭto estas pli simpla.
pli simpla sed ĉu iu ajn komprenus tiun vorton?! Ĝi simple estis propinita de iu maŝin-traduka sistemo, kaj tio certe ne signifas, ke ĝi estas bona vorto.

Mi restus kun la tradicie akceptita vorto, nome 'drezino', sed se iu vere volas elpensi novan vorton, tiam ĝi devas esti komprenebla! Kiel Sudanglo diris, eble 'relĉareto', sed tio ankaŭ ne nepre estas komprenebla. Oni eble povus diveni la signifon en la kunteksto, sed povus ankaŭ okazi, ke la kunteksto ankaŭ ne helpus! Sed se oni diras 'drezino', tiam tio estas cent-procente komprenebla, ĉar ĝi estas en ĉiuj bonaj vortaroj.

Reen al la supro