Al la enhavo

Pri komunismo

de Terurĉjo, 2007-majo-20

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-20 18:05:11

Mi naskiĝis dum komunisma tempo en mia lando, mi estis edukita kaj instruita tiam.
Mi edziĝis, naskis ( lango.gif ) miajn infanojn, mi vivis plenan interesan vivon, legis tre multajn librojn, spektis diversajn bonegajn filmojn (tre multaj estis anglaj, francaj, germanaj, japanaj, usonaj kaj aliaj).
Mi neniam sentis min "viktimo de komunisma reĝimo", ĉar efektive, en lastaj jardekoj de Sovetunio diversaj "teruraĵoj" de "la reĝimo" jam ne ekzistis.
Mi fieras eĉ nun, ke mia lando estis la unua, kiu lanĉis kosmoŝipon, kosmonaŭton, konstruis nuklean elektrejon, nuklean glacirompilon.
Oni instruis nin, junajn sovetanojn, ke ni vivas dum socialismo, la unua, ne plena fazo de komunismo. Nia devo tial estas doni ĉiajn niajn fortojn por konstruado de komunismo. Kaj mi tutanime kredis pri tio, kaj intencis agi tiel.
Kiam nun mi vidas aŭ aŭdas aŭ legas novaĵojn pri, ekzemple, Kubo aŭ Norda Koreio, mi multe miras, ĉar tio ne estis kutima, ordinara en Sovetunio dum mia tempo.
Necesas bone diferencigi diversajn ekonomiajn sistemojn kaj diversajn politikajn reĝimojn. Diktaturo kaj demokratio povas ekzisti kiel en komunismo same tiel en kapitalismo.
Mi ankoraŭ ne menciis pri ĉefaj ideoj kaj idealoj de socialismo kaj komunismo, sed mi opinias ke multaj personoj malklare konas tiujn.
Kion vi opinias pri komunismo?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-20 19:21:20

Ŝajnas al mi ke estas multaj specoj de komunismo. Estas la speco de Sovetunio, kaj ankaŭ Ĉinio, Kubo, Norda Koreo, ktp. Ili ĉiuj nomas sin "komunisman", sed ĉiuj estas malsamaj. Mi kredas ke neniu estas vere kiel la komunismo laŭ Marx.

Mi persone kredas ke la ideo de komunismo estas bona, sed mi ne kredas ke ĝi bone funkcius en pura formo. Kompreneble, ĉiuj politikaj sistemoj havas problemojn. Sed, mi kredas ke (pura) komunismo estas kontraŭ baza homa naturo, kaj tial bezonas pli militan/polican trudon ol kapitalismo.

Je kapitalismo, la registaro sciigas la popolojn kion ili ne povas fari. Je komunismo, la registaro sciigas la popolojn ambaŭ kion ili devas fari kaj nefari. Sub komunismo, la popoloj havas malpliajn elektojn de agoj ol sub kapitalismo.

Sed, kiel mi antaŭdiris, kapitalismo ankaŭ havas problemojn.

Fons Lacrimarum (Montri la profilon) 2007-majo-20 21:43:57

Kounismo en mia lando faris malbonegajn aĵojn. Ruslando kontribui al tio. Multe da mia samlandanoj malamas tiam periodon de pola historio. Mi estas tro juna por memoras, sed mi konas la ĉefan ideon de komunismo - mi ŝatas tion. Tamen tio estas nereala. Iu povas fiproiti tion sen problemo por sia aĵoj. Sufiĉe pririgardas la orienton de Eŭropo.

Komunismo povus fari bone se homnaturo estus bona - bedaŭrinde ne estas.
Terurĉjo:Diktaturo kaj demokratio povas ekzisti kiel en komunismo same tiel en kapitalismo.
Mi pensas ke diktaturo finas verkomunismo (simpligo: ĉio estas ĉiu okulumo.gif)

andreasvc (Montri la profilon) 2007-majo-21 00:50:16

RiotNrrd:Je kapitalismo, la registaro sciigas la popolojn kion ili ne povas fari. Je komunismo, la registaro sciigas la popolojn ambaŭ kion ili devas fari kaj nefari.
Mi ne konsentas. Leĝoj ĉiam konsistas de kaj devoj, kaj rajtoj. La precipe ekzemple de devo kompreneble estas la impostoj!

RiotNrrd:Sub komunismo, la popoloj havas malpliajn elektojn de agoj ol sub kapitalismo.
Eble, sed en via lando, la usono, nur du partioj vere havas iom ajn influon.. ne multa da elektoj, ĉu?

Nu, mia konkludo estas ke la ideologio ne estas la difina kaŭzo de la kondiĉoj, sed anstataŭe la historio kaj situacio de lando.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-majo-21 12:44:29

Ankaŭ mi, kiel Terurĉjo, naskiĝis kaj estis edukita en iu socialista lando… sed male, mi tute bedaŭras tion. Laŭ mi, komunismo estas bela, nepraktika kaj kruela fantazio. Eble Terurĉjo sopiras pri Socialismo, ĉar li verdire neniam vivis alisisteme (mi ne tre kredas je la nuntempa rusa “kapitalista” demokratio)

Mi maldekstremas, sed pli anarkiste ol komuniste. Ambaŭ, Kapitalismo kaj Socialismo, estas teruregaj politikaj kaj ekonomikaj sistemoj. Kvankam ĉe la kapitalistaj demokratioj oni povus vivi same malfeliĉe, almenaŭ oni revas pri iu pli bona sistemo… sed pri kio oni revas ĉe la socialista sistemo? Pri la paradiza komunismo, ĉu?

Mi preferas lukti ĉiame kontraŭ la kapitalista egoismo ol suferi la socialistan “altruismon”. Ĉe Socialismo oni konstatas ke la homa naturo estas ege malfacile plibonigebla... malgajo.gif

www (Montri la profilon) 2007-majo-26 16:03:28

Saluton;

Mi pensas kio nian maniero el pensi estas adaptita hodiaŭ al kapitalismon, ĉar ni vivas en kapitalimon hodiaŭ.
Mi pensas kio komunismon neniam eksistis.
Nia naturo ne estas ne bonan ne malbona, nur niaj spertoj povas diri kio ni faros.
Mi pensas kio neniun povas kontroli al ĉiujn kun siajn volojn. Nur la popolo devas esti la estro el lia volo.
Mi ŝatus vidi mondon anarkiste, en kiu ĉiuj estus fratojn. SEd nun mi pensas kio tio estas malfacile hodiaŭ. Nur ĉiuj povus fari tion, sed ni havas esti ni, sen neniu kio diras kio ni debas fari, nur nian setojn.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-26 17:48:09

andreasvc:
RiotNrrd:Sub komunismo, la popoloj havas malpliajn elektojn de agoj ol sub kapitalismo.
Eble, sed en via lando, la usono, nur du partioj vere havas iom ajn influon.. ne multa da elektoj, ĉu?
Jes, mi konsentas. Sed, tio ne estas kion mi priskribis. Mi ne skribis pri elektoj de politikaj homoj aŭ partioj. Mi nur skribis pri la elektoj de individuaj agoj.

En iom da komunismaj landoj (mi aŭdis) la registaro decidas vian laboron. "Vi estos doktoro... Vi fosos fosaĵojn... Vi programos komputilojn...", ktp. La registaro decidas kie vi loĝas, kaj kie vi povas veturi. La registaro decidas kion la fabrikejoj faros, eĉ se neniu volas tiujn aĵojn.

En komunismaj landoj, la registaroj decidas tro multajn aferojn, ĉar ili kredas en centra planado. Oni devas fidi ke la registaro ĉiam scias la ĝustajn aferojn fari. Sed, mia sperto sugestas ke registaroj povas fari grandegajn erarojn. En landoj reĝita je centra planado, kiam la plano estas malĝusta aŭ malbona, tiam la difekto facile povas esti vasta.

Kompreneble, kapitalismaj registaroj ankaŭ povas fari grandegajn erarojn, sed ĉar ili havas malpli povon super la agoj de la popoloj, plejparte la difekto ne estas tiom vasta.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-26 18:00:16

Ho, kia miksaĵo kaj miskomprenado regas en viaj cerboj kaj pensoj.
La ĉefa ideo de la komunismo estas neniigo de proprietaĵo (ne propraĵo mem, ĉiu persono rajtas havi propraĵon) kaj neniigo de ekspluatado homojn per aliaj homoj por liberigo de laboro kaj, sekve, homojn.
Mia lando estis la unua, kia provis envivigi tiun ideologion, sed ekde komenco de la komunisma historio Rusio tuj estis atakita de preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj, Usono, Japanio. Por sindefendi, mia lando estis devigita starigi tre fortan, preskaŭ diktaturan reĝimon. Ankaŭ poste, en la 20-30 jaroj de la 20-a jarcento, necesis konstante lukti kontraŭ eksterlanda agreso.
Bedaŭrinde, viva praktiko alkondukis preskaŭ ĉiuj komunismajn landojn al persona diktaturo, kiam ia fortkaraktera persono ekstaris por regni landon.
Sed tio estas ne kulpo, sed malfeliĉo de komunismo, ĉar tro komplikaj, tro multnombraj estis problemoj kaj malfacilaĵoj de la komunisma konstruado.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-26 19:12:44

Terurĉjo:Ho, kia miksaĵo kaj miskomprenado regas en viaj cerboj kaj pensoj.
Eble en la mia. Aŭ eble en la via.

Mi komprenas la bazan ideon de komunismo, kaj konsentas ke ĝi estas idealiste bela. Sed...

Dum la 20a jarcento, multaj landoj komunistiĝis. Multaj. Sed, mi ĉirkaŭvidas, kaj mi ne vidas iun ajn komunistajn laborulajn paradizojn. Ne unu. Anstataŭe, mi vidas maron de diktaturoj. Verŝajne, komunismo tro facile diktaturiĝas. Tio estas grandega malfacilo de la sistemo.

La ideo de komunismo estas bela, sed se oni ne povas starigi komunistan sistemon sen diktaturiĝo, kio valoro havas tiun ideon? La ideo ke se mi flirtas miajn brakojn (kiel birdo) tiam mi povas flugi estas ankaŭ bona, sed kvankam kiam mi provas, mi ne povas. Kiom da tempo devas mi provi antaŭ mi komprenas ke ĝi ne funkcios? ridulo.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-26 20:40:53

RiotNrrd:La ideo de komunismo estas bela...
Aliflanke, tio estas multe da homoj kiuj ne kredas ke la ideo de komunismo estas tro bela.

Marx kaj Hegel estis akraj observistoj kaj kritikistoj de Angla kapitalismo en la 19a jarcento, sed nek Marx nek Engels bone komprenis homan konduton aŭ instigojn. Ilia ideoj de la progreso de historio estis (kaj estas) pura sensenco.

Miaopinie, tio estas bone dirita:
RiotNrrd:...komunismo tro facile diktaturiĝas.
La "diktaturo de la proletaro" tro facile iĝis simple la diktaturo.

Reen al la supro