Al la enhavo

Pri komunismo

de Terurĉjo, 2007-majo-20

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-26 21:01:31

Laŭ mi (kaj ne nur mi) Markso kaj Engeslo ne estis "puraj kaj akraj" observistoj, kontraŭe, ili bone komprenis kiel homan animon, same tiel leĝojn de la tutmonda historio.
RiotNrrd:Mi ĉirkaŭvidas, kaj mi ne vidas iun ajn komunistajn laborulajn paradizojn.
Montru al mi aliajn paradizojn. Eble, nur en malgrandaj landoj kun rilate malmultnombra loĝantaro, similaj al Norvigio aŭ Arabaj Emirioj, kiuj vivas nur per la nafta vendado.
Eĉ Venezuelo ne tro ĝuas sian naftan paradizon.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-26 21:03:50

Mi pensas, ke estas bonaj kaj malbonaj aspektoj en ĉiuj ej la reĝimoj politikaj.
Ĉu komunismo aŭ kapitalismo.
Se vi rigardas la manieron, kiel la survivantaj popoloj de sudameriko en la arbaroj ankoraŭ vivas, estas pli proksima al 'komunismo' ol 'kapitalismo', ĉar temas pri survivo de etaj grupoj da homoj.
Verdire, kiam mi rigardas la televidon pri tiuj indianoj, ekzemple en Brazilo, en la ekvatoriala arbaro, ili aperas havi malfacilan vivon, havas nenian varon, nenian komforton : sed estas feliĉaj de vivi en komune. Ili ankoraŭ povas diri esti homojn !
Mi elkovris, dank'al mia patro, kiu estas tre toleranta viro, ke komunismo donas ŝancon al ĉiuj, iri al la lernejo, trovi laboron, labori por la aliaj. Ne bezonas havi riĉajn gepatrojn en Rusio por survivi. En okcidento, se vi devenas de malriĉo, vi havas grandajn ŝancojn fini sur trotuaro.
Bedaŭrinde komunismo moderna ne donas la eblecon de paroli libere.
Por franculo kiel mi, ne estas pardonebla, kompreneble.
Sed aliflanke, kapitalismo putras homesencon.
En komunistaj landoj vere ne ekzistas tiu malsaneco de niaj okcidentaj landoj.
Mi parolas pri homa EGOISMO.

(Mi nur donas rapidan vidpunkton, ĉar ne priparis vere mian respondon : estas ĝenerala sento)

amike

Manu sal.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-26 21:39:01

Terurĉjo:Montru al mi aliajn paradizojn.
Kompreneble, mi ne povas. Tamen, kapitalismo ne promesas paradizon. Komunismo faras - sed verŝajne ne povas atingi ĝin. Kiam mi estis plijuna, mi ne ĵus aŭdis pri Marx kaj Engels, mi legis iliajn skribaĵojn. Tial mi scias iliajn argumentojn de la fonto.

Angla proverbo estas "La pruvo de la pudingo estas en la gustado." Komunismo estis provita je multaj landoj por preskaŭ 90 jaroj. Ĝi eble ekstere aspektas belan en penso, sed verŝajne gustas malbonan kiam manĝita.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-26 21:53:31

RiotNrrd:

amiko,

ĉu pudingo povas esti sence referencon pri gustado ?
jen mi komprenas miskomprenon inter popoloj.

Manu

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-26 22:08:44

manu_fr:ĉu pudingo povas esti sence referencon pri gustado ?
jen mi komprenas miskomprenon inter popoloj.
Eble mi tradukis ĝin malĝuste? La angla proverbo estas "The proof of the pudding is in the tasting." Ĝi signifas ke la fina juĝo de io devas atendi ĝis ĝi estas provita.

En ĉi tiu kazo, komunismo proviĝis por longa tempo, kaj ne ŝajnas funkcii bone.

Antaŭ io estas provita, oni povas diri "ĝi estas bona" aŭ "ĝi estas malbona", sed neniu vere scias kiun estas ĝusta. Sed, post kiam ĝi estas provita, tiam oni scias la veron.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-27 03:15:05

Terurĉjo:Laŭ mi (kaj ne nur mi) Markso kaj Engeslo ne estis "puraj kaj akraj" observistoj, kontraŭe...
Mi celis skribi ke Markso kaj Engelso klare vidis kaj priskribis la senjustaĵojn kaj teruraĵojn de la kapitalisma ekonomia sistemo en la 19a jarcento.

Mi supozas ke se ili estus vivantaj dum la "purigoj" de Stalino, Mao, ktp, verŝajne ili klare priskribus la teruraĵojn kaj senjustaĵojn de la komunisma ekonomia sistemo en la 20a jarcento.

Mi pensas ke, post unu jarcento de komunisma kaj du jarcentoj de kapitalisma eksperimentoj, la indikaĵoj klare montras ke komunismo kreas pli mizeron ol kapitalismo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-27 06:12:53

Proletoj de ĉiuj landoj, pardonu nin ploro.gif !

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-28 06:51:41

RiotNrrd:
manu_fr:ĉu pudingo povas esti sence referencon pri gustado ?
jen mi komprenas miskomprenon inter popoloj.
Eble mi tradukis ĝin malĝuste? La angla proverbo estas "The proof of the pudding is in the tasting." Ĝi signifas ke la fina juĝo de io devas atendi ĝis ĝi estas provita.

En ĉi tiu kazo, komunismo proviĝis por longa tempo, kaj ne ŝajnas funkcii bone.

Antaŭ io estas provita, oni povas diri "ĝi estas bona" aŭ "ĝi estas malbona", sed neniu vere scias kiun estas ĝusta. Sed, post kiam ĝi estas provita, tiam oni scias la veron.
Jes, mi komprenis.
Sed fine, ĉu, en la kazo de la pudingo, ĝi bongustas, laŭ vi mem ?

Manu senkulpa.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-28 07:45:14

manu_fr:Sed fine, ĉu, en la kazo de la pudingo, ĝi bongustas, laŭ vi mem ?
Verdire, mi ne ŝatas pudingon. rido.gif

smtom (Montri la profilon) 2007-majo-28 09:38:12

La "diktaturo de la proletaro" tro facile iĝis simple la diktaturo.
Mi ne povas scii tion, ĉar proletardiktaturo neniam eksistis. Estis diktaturo kiu mensogis tion, ke la sistemo estas proletardiktaturo. Nun ni diskutas tiel, ke ni "kredas" tiun mensogon. Neniam estis socializmo en Marksa senco. Lau Marks socialismo povas estiĝi en la plej altevoluintaj kapitalistaj landoj kaj nur internacia. Lenin aliigas ĉion. En Rusio ne estis evoluinta kapitalizmo, kaj ne estis reala ŝanco por la internacia ondo de revolucio. Lenin nur ekvidis la ŝancon por akiri la potencon. Ne la proletariato ekhavas la potencon en la autuna revolucio, sed Lenin kun la bolŝevik partio. Do estis nur simpla diktaturo ĝis komence.

Reen al la supro