Till sidans innehåll

"Gerda malaperis" videoj ĉe YouTube

av qwertz, 12 februari 2011

Meddelanden: 13

Språk: Esperanto

qwertz (Visa profilen) 12 februari 2011 21:08:35

Slu/Sal'

Gerda malaperis videoj ĉe YouTube:

parto 1 | parto 2 | parto 3 | parto 4

(Mi ne estas la persono kiu alŝutis tion ĉe Youtube)

ĝp,

Eddycgn (Visa profilen) 14 februari 2011 13:32:37

Tre bela!
Esperanto kun brazila akcento estas tre ĉarma!

qwertz (Visa profilen) 17 februari 2011 16:28:40

Gerda kontraŭleĝe aperis en YouTube (edukado.net novaĵoj)

Genjix (Visa profilen) 17 februari 2011 17:48:26

Senpensece! Ili ne komprenas la modernan mondon! Ĉu vi verdezire rigardigas multe vian filmon? Mi dubas tiun malmultekostan filmon gajni monon...

Ili devas voli ilian verkon nerigardiĝi kaj sengraviĝi.

darkweasel (Visa profilen) 17 februari 2011 17:55:16

Tio bedaŭrinde malofte okazas, sekve pene kaj multekoste, por malgranda merkato produktitaj Esperanto-varoj kaj iliaj aŭtoroj fariĝas viktimoj de piratado. Ni luktu kune kontraŭ tio.
senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif

qwertz (Visa profilen) 17 februari 2011 20:44:30

Gerda Malaperis - La Filmo (DVD)

(Mi ne estas la persono kiu alŝutis tion ĉe Youtube)

sinjoro (Visa profilen) 17 februari 2011 23:07:30

Genjix:Senpensece! Ili ne komprenas la modernan mondon! Ĉu vi verdezire rigardigas multe vian filmon? Mi dubas tiun malmultekostan filmon gajni monon...

Ili devas voli ilian verkon nerigardiĝi kaj sengraviĝi.
Tiu malmultekosta filmo ekzakte pro tio ne gajnigas monon, ĉar tiaj senpripensuloj kiel la enmetinto de la filmo ĉe Youtube malebligas al la aŭtoro esti repagata. Unu afero estas elŝuti filmon posedatan de grandega filmkompanio, kiu ĉiukaze gajnas milionojn ne nur pro diskovendoj sed ja pro spektigoj en kinejoj, kaj la alia afero - elŝuti kaj publikigi filmon por kiu privataj esperantistoj destinas grandan parton de sia privata mono sen esperi, ke la komerco estos tre profita. Ĉu vi ne vidas diferencon?

Esperantistoj alkutimiĝis ke ĉio estas volontula kaj senpaga. Tial la movado bazas sur amatorecaj inventaĵoj kaj komercaj aferoj estas kutime nesignifaj kaj etaj. Neniu pensas, ke la aŭtoro destinis longan tempon por produkti la filmon kaj ja faras tion por iel teni sin. Oni povas diskuti, ĉu pro elŝutado de filmoj kaj muzikaĵoj de mondsteluloj tiuj fariĝas signife malpli riĉaj; sed se temas pri verkoj de esperantistoj mi opinias, ke temas pri nemorala priŝtelado pri kiu ĉiu samideano devus honti.

sev (Visa profilen) 18 februari 2011 01:04:46

Estas ankau Incubus (kun la -necesaj- subtekstoj en esperanto)...
http://youtu.be/m9sq4J838Ew

La ulo kiu faris tion riskas grandan monpunon. Simple kaj klare. Estas nur la legho.

Tamen, tiu ulo ne faris tion pro mono, kaj lau mi, puno ne plu estas la bonan solvon por ebligi ke la verkistoj kaj la artistoj daure vivas... Oni devas urghe imagi novajn solvojn...

Necesas esperantigi tiun tekston...
http://www.gnu.org/philosophy/dat.html
(Česky [cs] English [en] español [es] français [fr] Nederlands [nl] 简体中文 [zh-cn] 繁體中文 [zh-tw])

Atendanto novajn leghojn, oni povus almenau imagi ian "lastFM/deezer/spotify" por muzikoj, sonajhoj, libroj, filmoj en esperanto, kun paga abono (minimune 1€ au 0,5% de la salajro monate, kaj 10€ au 1% de la salajro monate se vi povas, ekzemple. Sed eblas doni pli...) por :
- helpi kaj konigi sian belan nomon en la listo de la donantoj ridulo.gif
- havi multe pli bonan kvaliton kaj multe pli da ebloj (elshutajoj, novajhoj, ktp...). Char kun senpaga versio vi havus nur malgrandan kvaliton (kaj reklamoj ?)...

Page au senpage, vi povus ighi kontribuanton per organizi, alshuti, skribi, kritiki... kaj per instali stream/p2P sistemon en via komputilo (Playlists Pheon/bittorent ?)

Kaj tiel, la artistoj povus denove vivi per iliaj artoj.

Genjix (Visa profilen) 18 februari 2011 02:11:44

sinjoro:Esperantistoj alkutimiĝis ke ĉio estas volontula kaj senpaga. Tial la movado bazas sur amatorecaj inventaĵoj kaj komercaj aferoj estas kutime nesignifaj kaj etaj. Neniu pensas, ke la aŭtoro destinis longan tempon por produkti la filmon kaj ja faras tion por iel teni sin. Oni povas diskuti, ĉu pro elŝutado de filmoj kaj muzikaĵoj de mondsteluloj tiuj fariĝas signife malpli riĉaj; sed se temas pri verkoj de esperantistoj mi opinias, ke temas pri nemorala priŝtelado pri kiu ĉiu samideano devus honti.
haha, ne. Gerda Malaperis ne gajnis monon pro malbona kvalito. Ekzemple Pioneer One havas $26k el donacoj ĉar ili sukcese uzas la interreton por disdonado de la nomo de ilia filmo. Aŭ la Humble Indie Bundle kiu kolektis $2.8 miliono el volontaj donacoj.

Neniam mi pagus por Gerda Malaperis, kaj certe ne €30! Tio neestas ĉar mi ne volas pagi, sed ĉar la filmo estas malbonega! Malbona agado, malbona rakonto, malbona produktado. Se mi ne rigardis ĝin per youtube, mi neniam pensus pri pagi ĝin... La interreto por ilia malgranda filmo estas senkosta reklamo. Ili malfeliĉiĝu!

Pirado ankaŭ dolorigas grandajn filmojn el Hollywood, sed ĝi bone servas malgrandajn mediojn se vi efektive uzas ĝin. La maniero ke la kreintoj de Gerda Malaperis agis, tio montras ke ili havas ne ideon pri moderna medio.

Genjix (Visa profilen) 18 februari 2011 02:29:09

sev:Atendanto novajn leghojn, oni povus almenau imagi ian "lastFM/deezer/spotify" por muzikoj, sonajhoj, libroj, filmoj en esperanto, kun paga abono (minimune 1€ au 0,5% de la salajro monate, kaj 10€ au 1% de la salajro monate se vi povas, ekzemple. Sed eblas doni pli...) por :
- helpi kaj konigi sian belan nomon en la listo de la donantoj ridulo.gif
- havi multe pli bonan kvaliton kaj multe pli da ebloj (elshutajoj, novajhoj, ktp...). Char kun senpaga versio vi havus nur malgrandan kvaliton (kaj reklamoj ?)...

Page au senpage, vi povus ighi kontribuanton per organizi, alshuti, skribi, kritiki... kaj per instali stream/p2P sistemon en via komputilo (Playlists Pheon/bittorent ?)

Kaj tiel, la artistoj povus denove vivi per iliaj artoj.
Se vi vere intersas pri tio, rigardu Bitmonon
Vikipedio pri Bitmono
Informaĵoj pri la economio de Bitmono

Ankaŭ serĉu google

Tillbaka till toppen