Přejít k obsahu

La plej mallonga vorto en via lingvo estas.....

od uživatele glig ze dne 13. února 2011

Příspěvky: 32

Jazyk: Esperanto

glig (Ukázat profil) 13. února 2011 14:37:05

En la kroata: a (kaj, sed), u (en), i (kaj), o (pri), k (al), s (kun).

lango.gif sal.gif

darkweasel (Ukázat profil) 13. února 2011 14:44:54

En la germana à signifas "kun po".

En mia dialekto (la viena) de la germana ekzistas pliaj unuliteraj (nu, unusonaj, ĉar ne ekzistas norma ortografio por dialektoj) vortoj: i signifas "mi" (normgermane ich); a estas nedifina artikolo (normgermane ein(e)), se oni elparolas la sonon mallonge, kaj "ankaŭ" (normgermane auch), se la sono estas longa.

vincas (Ukázat profil) 13. února 2011 14:47:08

En la litova: na (ej, hej, nu), ir (kaj), o (ha, ho, kaj, sed).

Matthieu (Ukázat profil) 13. února 2011 15:52:19

En la franca lingvo: a ([li/ŝi] havas), à (al, je), y (~tie).

En la hispana lingvo: a (al), e (kaj, antaŭ i), o (aŭ), u (aŭ, antaŭ o), y (kaj).

En la slovaka lingvo: a (kaj), i (kaj), k (al), o (pri), s (kun), u (ĉe), v (en), z (el). (Same ĉeĥe, mi supozas.)

Eddycgn (Ukázat profil) 13. února 2011 17:32:34

en la itala:

e (kaj)
è (estas)
o (aŭ)
i (la virplurale)

ho (mi havas)
ha (li havas)

se si su sa me mi tu te ti la le là lì po' vo' no da va ci vi .....

vincas (Ukázat profil) 13. února 2011 18:38:50

Terurĉjo:aaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaaa!!!!!!!!!!
lasu min publikigi la plej mallongajn kaj uzatajn rusajn vortojn rubo.gif
Я (mi) okulumo.gif

Eddycgn (Ukázat profil) 13. února 2011 19:00:56

Terurĉjo:efektive tiukaze la litero konformas al du sonoj: ja, kvazaŭ la germana "jes".
ф
к
в
у

(ф)
...

sinjoro (Ukázat profil) 13. února 2011 22:13:42

en la pola:

a (kaj, sed), i (kaj), o (pri), u (ĉe), w (en), z (de, el, kun)

danielcg (Ukázat profil) 13. února 2011 22:30:48

En la hispana, la plej mallonga vorto estas la virnomo Nicasio.

Ĉar ĝi povas esti diserigita jenmaniere:

Nicasio = ni casi o (eĉ ne preskaŭ o).

rido.gif

AlfRoland (Ukázat profil) 13. února 2011 22:31:02

En la sveda:
å = rivereto
ö = insulo
sal.gif

Zpět na začátek