본문으로

Mikrosoft kritikas Googlon Ĉar ĝi uzas Esperanton

글쓴이: zaratustro, 2011년 2월 17일

글: 7

언어: Esperanto

zaratustro (프로필 보기) 2011년 2월 17일 오후 3:50:44

Hodiaŭ mi legis la noticojn el la retpaĝo libera folio, kie mi trovis tiu ĉi artikolo.

" Ĉiuj en la mondo parolas la anglan, neniu parolas Esperanton. Tion subkomprenigas reprezentanto de la firmaego Microsoft en polemika blogaĵo kontraŭ Google. La konkuranta firmao Google decidis preferi liberan programaron por montrado de videoj en sia populara retfoliumilo Chrome. Tio ne plaĉas al Microsoft, kiu ĉiam pli sentas la konkuradon de alternativaj solvoj kiel Linukso al la pli frue monopola operacia sistemo Windows. En sia blogaĵo, Tim Sneath de Microsoft klopodas ridindigi la decidon de Google, komparante liberan programaron kun Esperanto. En retaj diskutoj lia repliko kondukis al reago mala al la intencita: ne nur libera programaro, sed ankaŭ Esperanto ricevis la simpation de multaj. Toño del Barrio esploris la temon. "

Vi povas komplete legi la artikolon pere tiu ĉi ligilo:

* Microsoft estas la angla, Google estas Esperanto?

Ĉu la estroj de Mikrosofto scias kion estas Esperanto?. Mi pensas ke ili ne havas ideon pri kion ili parolas. Ĉu Ili volas estri la mondon laŭ siaj vidpuktoj?.

Mi pensas ke Mikrosofto ne povas doni nin moralajn leccionojn. Ili nure scias pri mono, sed ne pri esperanto.
Laŭ mia opinio, jam alvenas la fino el Mikrosofto, kaj ni jam scias kion ili estas.

Googlo kun sia bona filozofio nun estas en la XXI jarcento, sed Mikrosofto ankoraŭ estas en la XX jarcento.
Se ili ne ŝanĝas sian pensaĝo, ili sendube falos.

roint (프로필 보기) 2011년 2월 17일 오후 6:34:17

Kio estas pli ridinda pri tiu afero estas ke Mikrosofto atakas Guglon simple pro 'ideologia' argumento kontraŭ libera softvaro. Bill Gates estis konata antagonisto de libera softvaro ĝis la komenco de la movado en la 1980oj. Sed ĉar libera softvaro estas uzata tiom pli multe nuntempe, la fakto ke Mikrosofto ankoraŭ batalas konraŭ ĝi estas pli ol ridinda, kaj malbonega komerca decido. Libera softvaro, kiel Esperanto, ĉiam havos uzantojn, speciale en nia nova epoko de "niĉismo" kaj kultura dispeciĝo. Por kial povas inteligentuloj en la supro de Mikrosofto permesi al si mem tian frenezaĵon?

Genjix (프로필 보기) 2011년 2월 18일 오후 5:07:11

Microsoft ne kreas ian utilan verkon. Kancero de komputileco.

sudanglo (프로필 보기) 2011년 2월 18일 오후 6:44:47

Ĉefa manko estas la tradukilo Google Translate, kiu ankoraŭ ne permesas la uzon de Esperanto. Tamen, ŝajne tio okazas precipe pro teknikaj kaŭzoj, ĉar la metodo sur kiu tiu ĉi baziĝas, la utiligo de granda nombro da dulingvaj tekstoj, estas maltaŭga por nia lingvo.
Domaĝe! Google Translate vere imponis min kiam mi submetis al tradukado diversajn testo-frazojn.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 2월 24일 오후 5:28:25

Oni ne povas riproĉi al Mikrosofto tiun komparon: estas ekzakte, ke la filozofio de esperanto estas proksima de tiu de libera programaro. rideto.gif

Oni povas riproĉi al ĝi ĝian ideologion: monopolo, leĝo de la plej forta, dividi por reĝi, ktp, sed tiu ideologio ne estas surprizo senkulpa.gif

orchideo (프로필 보기) 2011년 2월 24일 오후 5:32:02

ke la filozofio de esperanto estas proksima de tiu de libera programaro.
Jes, ja Esperanto estas la Linukso de la lingvoj!

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 24일 오후 5:35:01

Genjix:Microsoft ne kreas ian utilan verkon. Kancero de komputileco.
Microsoft ja faras kelkajn aferojn por liberaj datumoj. Ekzemple, ĝi tre dankinde donacis Bing-aerbildojn por uzo en OpenStreetMap (libera mapo).

Mi ne opinias Microsoft-on "malica". Mi mem plej ofte uzas Linu'x-on, sed ne pro malŝato kontraŭ Microsoft.

다시 위로