Mikrosoft kritikas Googlon Ĉar ĝi uzas Esperanton
od zaratustro, 17 lutego 2011
Wpisy: 7
Język: Esperanto
zaratustro (Pokaż profil) 17 lutego 2011, 15:50:44
" Ĉiuj en la mondo parolas la anglan, neniu parolas Esperanton. Tion subkomprenigas reprezentanto de la firmaego Microsoft en polemika blogaĵo kontraŭ Google. La konkuranta firmao Google decidis preferi liberan programaron por montrado de videoj en sia populara retfoliumilo Chrome. Tio ne plaĉas al Microsoft, kiu ĉiam pli sentas la konkuradon de alternativaj solvoj kiel Linukso al la pli frue monopola operacia sistemo Windows. En sia blogaĵo, Tim Sneath de Microsoft klopodas ridindigi la decidon de Google, komparante liberan programaron kun Esperanto. En retaj diskutoj lia repliko kondukis al reago mala al la intencita: ne nur libera programaro, sed ankaŭ Esperanto ricevis la simpation de multaj. Toño del Barrio esploris la temon. "
Vi povas komplete legi la artikolon pere tiu ĉi ligilo:
* Microsoft estas la angla, Google estas Esperanto?
Ĉu la estroj de Mikrosofto scias kion estas Esperanto?. Mi pensas ke ili ne havas ideon pri kion ili parolas. Ĉu Ili volas estri la mondon laŭ siaj vidpuktoj?.
Mi pensas ke Mikrosofto ne povas doni nin moralajn leccionojn. Ili nure scias pri mono, sed ne pri esperanto.
Laŭ mia opinio, jam alvenas la fino el Mikrosofto, kaj ni jam scias kion ili estas.
Googlo kun sia bona filozofio nun estas en la XXI jarcento, sed Mikrosofto ankoraŭ estas en la XX jarcento.
Se ili ne ŝanĝas sian pensaĝo, ili sendube falos.
roint (Pokaż profil) 17 lutego 2011, 18:34:17
Genjix (Pokaż profil) 18 lutego 2011, 17:07:11
sudanglo (Pokaż profil) 18 lutego 2011, 18:44:47
Ĉefa manko estas la tradukilo Google Translate, kiu ankoraŭ ne permesas la uzon de Esperanto. Tamen, ŝajne tio okazas precipe pro teknikaj kaŭzoj, ĉar la metodo sur kiu tiu ĉi baziĝas, la utiligo de granda nombro da dulingvaj tekstoj, estas maltaŭga por nia lingvo.Domaĝe! Google Translate vere imponis min kiam mi submetis al tradukado diversajn testo-frazojn.
Altebrilas (Pokaż profil) 24 lutego 2011, 17:28:25
Oni povas riproĉi al ĝi ĝian ideologion: monopolo, leĝo de la plej forta, dividi por reĝi, ktp, sed tiu ideologio ne estas surprizo
orchideo (Pokaż profil) 24 lutego 2011, 17:32:02
ke la filozofio de esperanto estas proksima de tiu de libera programaro.Jes, ja Esperanto estas la Linukso de la lingvoj!
darkweasel (Pokaż profil) 24 lutego 2011, 17:35:01
Genjix:Microsoft ne kreas ian utilan verkon. Kancero de komputileco.Microsoft ja faras kelkajn aferojn por liberaj datumoj. Ekzemple, ĝi tre dankinde donacis Bing-aerbildojn por uzo en OpenStreetMap (libera mapo).
Mi ne opinias Microsoft-on "malica". Mi mem plej ofte uzas Linu'x-on, sed ne pro malŝato kontraŭ Microsoft.