Đi đến phần nội dung

Mi ne komprenas kial post "por ke" la verbo devas esti en imperativa formo

viết bởi omid17, Ngày 18 tháng 2 năm 2011

Tin nhắn: 22

Nội dung: Esperanto

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 22:27:23 Ngày 18 tháng 2 năm 2011

Tiu regulo aspektas stranga, tamen en multaj lingvoj, la deziro aŭ ebleco reprezentitas per la subjunktivo, kiu ne ekzistas en esperanto, sed precipe en la latinaj.

Tiu ja estas diversa formo, nek la kondicionalo (-us) nek la imperativo.

Verŝajne la kreintoj de esperanto sin bazis sur tiuj lingvoj. Tiukaze la -u formo estas esperante ambaŭ imperativo kaj subjuntivo, la kazo de la deziro kaj de la ebleco...

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 21:49:46 Ngày 27 tháng 2 năm 2011

Al mi tio ankaŭ ŝajnas dificile. Mi komprenas la regulon, sed kiam mi uzas la verbon en tia situacio mi malvolonte preskaŭ diras (aŭ skribas) la verbon en la "as- formo". Finfine mi konsentas: oni devas forgesi la nacian ligvon kaj pensi kaj paroli esperante. La "
u formo" reprezentas pli ekzate la internan verbon (= penson). Tio estas juste kion mi admirias en Esperato: tiu lingvo estas vera povo por esprimi tiun internan verbon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 17:43:54 Ngày 28 tháng 2 năm 2011

Mi preferas:
mi fermis pordon por ke oni ne aŭdu nin

Sed mi konsentas pri:
mi fermis pordon por ke oni ne aŭdas nin
se la parolanto estas komencanto,
aŭ se oni volas diri, ke efektive oni ne aŭdas nin.
(dua predikado)

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 18:00:42 Ngày 28 tháng 2 năm 2011

Kio estas korekta?

Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin

Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin

Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 18:07:28 Ngày 28 tháng 2 năm 2011

Eddycgn:Kio estas korekta?

Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin

Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin

Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon
Mi tute ne uzus -u post esperi.

Eblas uzi kaj -as kaj -os, sed estas signifodiferenco. Se mi diras, ke mi esperas, ke vi vidas lin, mi esperas, ke via vidado je li okazas ĝuste nun (do mi ne scias, ĉu efektive vi vidas lin). Se mi esperas, ke vi vidos lin, mi esperas ion en la estonteco.

Eblas ankaŭ uzi -is: mi esperas, ke vi jam faris viajn taskojn!

Chainy (Xem thông tin cá nhân) 18:39:19 Ngày 28 tháng 2 năm 2011

Eddycgn:Kio estas korekta?

Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin

Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin

Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon
Laŭ PMEG:

"Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.[OV.487] ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton...

Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."

Kaj la ligilo al tio estas ĉi tie

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 22:17:49 Ngày 01 tháng 3 năm 2011

Chainy:
Laŭ PMEG:

"Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.[OV.487] ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton...

Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Dankon, mi tre ŝatas ke estas tiel da flekseblo!

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 04:51:20 Ngày 02 tháng 3 năm 2011

Chainy:
sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Ĝi estas ege stranga konsilo kaj mi povas diri, ke laŭ PAG "esperi+u" ne estas ĝusta (la paĝo 307 rim 1)

Miland (Xem thông tin cá nhân) 16:33:45 Ngày 04 tháng 3 năm 2011

Ŝak:
Chainy:
sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Ĝi estas ege stranga konsilo kaj mi povas diri, ke laŭ PAG "esperi+u" ne estas ĝusta (la paĝo 307 rim 1)
Tiu rimarko aludas ne al la verbo esperi sed la Zamenhofa uzo de timi por time deziri. Do Zamenhof diris ekz mi timas ke li ne rakontu tion al iu. Z efektive time deziris ke la afero restu kaŝita! PAG malrekomendas tian uzon de timi (eble, miaopinie, por eviti miskomprenon).

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 02:19:39 Ngày 05 tháng 3 năm 2011

Miland:Tiu rimarko aludas ne al la verbo esperi sed la Zamenhofa uzo de timi por time deziri. Do Zamenhof diris ekz mi timas ke li ne rakontu tion al iu. Z efektive time deziris ke la afero restu kaŝita! PAG malrekomendas tian uzon de timi (eble, miaopinie, por eviti miskomprenon).
Tiu rimarko de PAG ne aludas, sed rekte kaj senambigue temas ankaŭ pri esperi:
PAG:Post esperi kaj timi sekvas indikativo
Kaj fakte en la sekvaj voroj PAG (malgraŭ sia malrekomendo) klarigas la uzon "timi ne -u", sed pri "esperi +-u" ĝi kaj malrekomendas tion kaj neniel povas eĉ pravigi.

Quay lại