Al la enhavo

Mi ne komprenas kial post "por ke" la verbo devas esti en imperativa formo

de omid17, 2011-februaro-18

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-februaro-28 17:43:54

Mi preferas:
mi fermis pordon por ke oni ne aŭdu nin

Sed mi konsentas pri:
mi fermis pordon por ke oni ne aŭdas nin
se la parolanto estas komencanto,
aŭ se oni volas diri, ke efektive oni ne aŭdas nin.
(dua predikado)

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-28 18:00:42

Kio estas korekta?

Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin

Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin

Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-28 18:07:28

Eddycgn:Kio estas korekta?

Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin

Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin

Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon
Mi tute ne uzus -u post esperi.

Eblas uzi kaj -as kaj -os, sed estas signifodiferenco. Se mi diras, ke mi esperas, ke vi vidas lin, mi esperas, ke via vidado je li okazas ĝuste nun (do mi ne scias, ĉu efektive vi vidas lin). Se mi esperas, ke vi vidos lin, mi esperas ion en la estonteco.

Eblas ankaŭ uzi -is: mi esperas, ke vi jam faris viajn taskojn!

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-28 18:39:19

Eddycgn:Kio estas korekta?

Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin

Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin

Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon
Laŭ PMEG:

"Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.[OV.487] ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton...

Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."

Kaj la ligilo al tio estas ĉi tie

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-01 22:17:49

Chainy:
Laŭ PMEG:

"Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.[OV.487] ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton...

Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Dankon, mi tre ŝatas ke estas tiel da flekseblo!

Sxak (Montri la profilon) 2011-marto-02 04:51:20

Chainy:
sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Ĝi estas ege stranga konsilo kaj mi povas diri, ke laŭ PAG "esperi+u" ne estas ĝusta (la paĝo 307 rim 1)

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-04 16:33:45

Ŝak:
Chainy:
sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Ĝi estas ege stranga konsilo kaj mi povas diri, ke laŭ PAG "esperi+u" ne estas ĝusta (la paĝo 307 rim 1)
Tiu rimarko aludas ne al la verbo esperi sed la Zamenhofa uzo de timi por time deziri. Do Zamenhof diris ekz mi timas ke li ne rakontu tion al iu. Z efektive time deziris ke la afero restu kaŝita! PAG malrekomendas tian uzon de timi (eble, miaopinie, por eviti miskomprenon).

Sxak (Montri la profilon) 2011-marto-05 02:19:39

Miland:Tiu rimarko aludas ne al la verbo esperi sed la Zamenhofa uzo de timi por time deziri. Do Zamenhof diris ekz mi timas ke li ne rakontu tion al iu. Z efektive time deziris ke la afero restu kaŝita! PAG malrekomendas tian uzon de timi (eble, miaopinie, por eviti miskomprenon).
Tiu rimarko de PAG ne aludas, sed rekte kaj senambigue temas ankaŭ pri esperi:
PAG:Post esperi kaj timi sekvas indikativo
Kaj fakte en la sekvaj voroj PAG (malgraŭ sia malrekomendo) klarigas la uzon "timi ne -u", sed pri "esperi +-u" ĝi kaj malrekomendas tion kaj neniel povas eĉ pravigi.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-05 18:49:26

En kelkaj lingvoj ekzistas subjunktivaj formoj:

reala formo
ebleca formo
nereala formo

la U-formo de esperanto kun timi, esperi aŭ similaj verboj povas aldoni belajn nuancojn al la lingvo.

Nereala formo:
"Mi esperas/deziras ke vi tuŝu la stelojn!

Tio estas volo sed nereala.

Reala formo:
Mi esperas ke vi nun manĝas ĉiujn terpomojn!

Tio estas reala aŭ ebleca formo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-05 19:06:05

kiam oni esprimas esperon, ne temas pri ordono, volo aŭ deziro, do malĝuste uzi imperativon, eĉ se oni tre deziras tion. Tia frazo estas malĝusta kaj malbone komprenebla.

mi esperas, ke vi tuŝos stelojn.

sed

mi DEZIRAS - vi tuŝu stelojn.
mi deziras, ke vi tuŝu stelojn.

espero, timo estas sentoj, direktitaj al mem esprimanta persono, dum ordono, volo aŭ deziro estas sentoj, direktitaj al aliaj personoj

kvankam, eble vi en kelkaj okazoj pravas

mi dirus:

mi revas ke vi tuŝu stelojn

mi esperas ke vi tuŝu stelojn

Reen al la supro