Mi ne komprenas kial post "por ke" la verbo devas esti en imperativa formo
от omid17, 18 февраля 2011 г.
Сообщений: 31
Язык: Esperanto
Altebrilas (Показать профиль) 28 февраля 2011 г., 17:43:54
mi fermis pordon por ke oni ne aŭdu nin
Sed mi konsentas pri:
mi fermis pordon por ke oni ne aŭdas nin
se la parolanto estas komencanto,
aŭ se oni volas diri, ke efektive oni ne aŭdas nin.
(dua predikado)
Eddycgn (Показать профиль) 28 февраля 2011 г., 18:00:42
Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin
Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin
Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon
darkweasel (Показать профиль) 28 февраля 2011 г., 18:07:28
Eddycgn:Kio estas korekta?Mi tute ne uzus -u post esperi.
Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin
Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin
Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon
Eblas uzi kaj -as kaj -os, sed estas signifodiferenco. Se mi diras, ke mi esperas, ke vi vidas lin, mi esperas, ke via vidado je li okazas ĝuste nun (do mi ne scias, ĉu efektive vi vidas lin). Se mi esperas, ke vi vidos lin, mi esperas ion en la estonteco.
Eblas ankaŭ uzi -is: mi esperas, ke vi jam faris viajn taskojn!
Chainy (Показать профиль) 28 февраля 2011 г., 18:39:19
Eddycgn:Kio estas korekta?Laŭ PMEG:
Mi esperas ke vi vidas lin
Mi esperas ke vi vidos lin
Mi esperas ke vi vidu lin
Mi esperas ke vi ne vidas lin
Mi esperas ke vi ne vidos lin
Mi esperas ke vi ne vidu lin
Eble tiuj frazoj estas ĉiuj korektaj?
Dankon
"Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.[OV.487] ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton...
Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Kaj la ligilo al tio estas ĉi tie
Eddycgn (Показать профиль) 1 марта 2011 г., 22:17:49
Chainy:Dankon, mi tre ŝatas ke estas tiel da flekseblo!
Laŭ PMEG:
"Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.[OV.487] ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton...
Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Sxak (Показать профиль) 2 марта 2011 г., 4:51:20
Chainy:Ĝi estas ege stranga konsilo kaj mi povas diri, ke laŭ PAG "esperi+u" ne estas ĝusta (la paĝo 307 rim 1)
sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Miland (Показать профиль) 4 марта 2011 г., 16:33:45
Ŝak:Tiu rimarko aludas ne al la verbo esperi sed la Zamenhofa uzo de timi por time deziri. Do Zamenhof diris ekz mi timas ke li ne rakontu tion al iu. Z efektive time deziris ke la afero restu kaŝita! PAG malrekomendas tian uzon de timi (eble, miaopinie, por eviti miskomprenon).Chainy:Ĝi estas ege stranga konsilo kaj mi povas diri, ke laŭ PAG "esperi+u" ne estas ĝusta (la paĝo 307 rim 1)
sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu."
Sxak (Показать профиль) 5 марта 2011 г., 2:19:39
Miland:Tiu rimarko aludas ne al la verbo esperi sed la Zamenhofa uzo de timi por time deziri. Do Zamenhof diris ekz mi timas ke li ne rakontu tion al iu. Z efektive time deziris ke la afero restu kaŝita! PAG malrekomendas tian uzon de timi (eble, miaopinie, por eviti miskomprenon).Tiu rimarko de PAG ne aludas, sed rekte kaj senambigue temas ankaŭ pri esperi:
PAG:Post esperi kaj timi sekvas indikativoKaj fakte en la sekvaj voroj PAG (malgraŭ sia malrekomendo) klarigas la uzon "timi ne -u", sed pri "esperi +-u" ĝi kaj malrekomendas tion kaj neniel povas eĉ pravigi.
Eddycgn (Показать профиль) 5 марта 2011 г., 18:49:26
reala formo
ebleca formo
nereala formo
la U-formo de esperanto kun timi, esperi aŭ similaj verboj povas aldoni belajn nuancojn al la lingvo.
Nereala formo:
"Mi esperas/deziras ke vi tuŝu la stelojn!
Tio estas volo sed nereala.
Reala formo:
Mi esperas ke vi nun manĝas ĉiujn terpomojn!
Tio estas reala aŭ ebleca formo.
Terurĉjo (Показать профиль) 5 марта 2011 г., 19:06:05
mi esperas, ke vi tuŝos stelojn.
sed
mi DEZIRAS - vi tuŝu stelojn.
mi deziras, ke vi tuŝu stelojn.
espero, timo estas sentoj, direktitaj al mem esprimanta persono, dum ordono, volo aŭ deziro estas sentoj, direktitaj al aliaj personoj
kvankam, eble vi en kelkaj okazoj pravas
mi dirus:
mi revas ke vi tuŝu stelojn
mi esperas ke vi tuŝu stelojn