К содержанию

Mi ne komprenas kial post "por ke" la verbo devas esti en imperativa formo

от omid17, 18 февраля 2011 г.

Сообщений: 22

Язык: Esperanto

Eddycgn (Показать профиль) 5 марта 2011 г., 18:49:26

En kelkaj lingvoj ekzistas subjunktivaj formoj:

reala formo
ebleca formo
nereala formo

la U-formo de esperanto kun timi, esperi aŭ similaj verboj povas aldoni belajn nuancojn al la lingvo.

Nereala formo:
"Mi esperas/deziras ke vi tuŝu la stelojn!

Tio estas volo sed nereala.

Reala formo:
Mi esperas ke vi nun manĝas ĉiujn terpomojn!

Tio estas reala aŭ ebleca formo.

Sxak (Показать профиль) 6 марта 2011 г., 0:13:34

Terurĉjo:kiam oni esprimas esperon, ne temas pri ordono, volo aŭ deziro, do malĝuste uzi imperativon, eĉ se oni tre deziras tion.
Fakte la samon oni povas diri pri "timi ne -u", tamen en la rusa ĉi tie eblas vortkonstruo, kiu plej ofte estas tradukata kun volitivo. Z simple paŭsis sian rusan parolon en Eon, tial en lia lingvaĵo troveblas "timi ne -u".
Eble Eddycgn eĉ pravas, kaj "esperi -u" ne estas granda eraro.

Наверх