Wpisy: 14
Język: Esperanto
antoniomoya (Pokaż profil) 9 listopada 2012, 22:41:10
Cisksje:Kial vi revenis al la rondo?Antaŭ ol respondi al via demando, permesu min diri al vi ke vi esprimas vin esperante multe pli bone ol vi imagas, aŭ volas kredigi nin.
Mi revenis al la esperantist-rondo pro pluraj kialoj, inter ili la sekvaj: Esperanto estas pli justa ilo por komunikiĝi inter malsamlingvanoj. Ni ĉiuj same devas lerni ĝin. Mi ne estas devigata mastri vian gepatran, nek vi la mian, por paroli inter ni. Due, la originala interna ideo de la lingvo, la kaŭzo de ĝia kreado, tre allogis min. Neniu nacia lingvo havas tiun fratecan intencon ene de ĝi. Trie, la relativa facileco kaj la geniaĵoj de la lingvo ankaŭ altiris min...
Amike.
Cisksje (Pokaż profil) 10 listopada 2012, 22:17:04
[Kaj dankon pro la kuraĝigo!]
antoniomoya (Pokaż profil) 11 listopada 2012, 11:55:13
Cisksje:Mi ne certas pri la interna ideo, ĉar homoj, kiuj parolas la saman lingvon batalas unu la alian.Vi tute pravas. Malfeliĉe ĉiam estis tiel. Sed homoj kiel ni, malpli "batalemaj" kaj pli pacemaj, se ni havas komunan lingvon, almenaŭ ni povas interŝanĝi ideojn kaj vidpunktojn kiuj, finfine, kontribuos al interkompreniĝo kaj la paco. Se mi kapablas enmeti min en viajn ŝuojn, simpatio kaj amikeco povas ekkreski, kaj tio evitos kverelojn kaj eblajn militojn.
Kontraŭe, se du homoj ne povas interparoli kaŭze de iliaj malsamaj lingvoj, ili estas kvazaŭ surdaj kaj mutaj, kaj nur indiferenteco aŭ miskompreno povas rezulti, kion neniel helpas al paco.
Ĉiam amike.
lagtendisto (Pokaż profil) 11 listopada 2012, 12:50:12