Till sidans innehåll

kelkaj fotoj

av vincas, 19 februari 2011

Meddelanden: 14

Språk: Esperanto

antoniomoya (Visa profilen) 9 november 2012 22:41:10

Cisksje:Kial vi revenis al la rondo?
Antaŭ ol respondi al via demando, permesu min diri al vi ke vi esprimas vin esperante multe pli bone ol vi imagas, aŭ volas kredigi nin. ridulo.gif

Mi revenis al la esperantist-rondo pro pluraj kialoj, inter ili la sekvaj: Esperanto estas pli justa ilo por komunikiĝi inter malsamlingvanoj. Ni ĉiuj same devas lerni ĝin. Mi ne estas devigata mastri vian gepatran, nek vi la mian, por paroli inter ni. Due, la originala interna ideo de la lingvo, la kaŭzo de ĝia kreado, tre allogis min. Neniu nacia lingvo havas tiun fratecan intencon ene de ĝi. Trie, la relativa facileco kaj la geniaĵoj de la lingvo ankaŭ altiris min...

Amike.

Cisksje (Visa profilen) 10 november 2012 22:17:04

Mi ne certas pri la interna ideo, ĉar homoj, kiu parolas la saman lingvon batalas unu la alian. Kompreneble, mi konsentas, ke Esperanto estas pli justa ol la naciaj lingvoj por internacia komunikado kaj pli facile (Ĉu vi iam eklernis la irlandan? Eble, oni preferus iri al la dentisto! Tiu estus malpli dolora. ridulo.gif ) Antaŭ ĉio por mi, estas la fakto, ke Esperanto bone funkcias. Ĉirkaŭ dudek jaroj antaŭe mi iris al kongreso kaj miris, ke ne estis tie fremduloj parolantaj strangan anglan. Mi nun miras ankoraŭ, kaj volas reiri al tiu sperto.

[Kaj dankon pro la kuraĝigo!]

antoniomoya (Visa profilen) 11 november 2012 11:55:13

Cisksje:Mi ne certas pri la interna ideo, ĉar homoj, kiuj parolas la saman lingvon batalas unu la alian.
Vi tute pravas. Malfeliĉe ĉiam estis tiel. Sed homoj kiel ni, malpli "batalemaj" kaj pli pacemaj, se ni havas komunan lingvon, almenaŭ ni povas interŝanĝi ideojn kaj vidpunktojn kiuj, finfine, kontribuos al interkompreniĝo kaj la paco. Se mi kapablas enmeti min en viajn ŝuojn, simpatio kaj amikeco povas ekkreski, kaj tio evitos kverelojn kaj eblajn militojn.

Kontraŭe, se du homoj ne povas interparoli kaŭze de iliaj malsamaj lingvoj, ili estas kvazaŭ surdaj kaj mutaj, kaj nur indiferenteco aŭ miskompreno povas rezulti, kion neniel helpas al paco.

Ĉiam amike.

lagtendisto (Visa profilen) 11 november 2012 12:50:12

Kelkfoje dum junularaj renkontiĝoj oni dancas io de rondodanco. En centro kelkaj malfeliĉantoj 'devos eskapi' el rondo tiel kisi iu de krampigaj ringdancantoj. Bäh, mi vere ne ŝatas. Mi forgesis la nomon de tio dancstilo. Sed mi scias. Tio rondodanco estas hipiigis versio de tipa, tradicia (slava) rondancado.

Tillbaka till toppen