Al la enhavo

Humurino 2011 en Odeso

de alder, 2011-februaro-20

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

alder (Montri la profilon) 2011-februaro-20 00:10:52


En Odeso (Ukrainio) ekde la 1a ĝis la 3a de aprilo okazis, hazarde, jam la 2-a Esperanta Humurino shoko.gif
Pli-malpli plenaj informoj pri ĝi (kaj ĝenerale pri la urba festo Humurino de Odeso) troveblas ĉe nia paĝaro:

http://humurino.retejo.info/
Kaj pli-malpli koncize - certe en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Humurino

Venu al unu de la plej famaj kaj certe la plej ĉarma urbo en Ukrainio: Odeso - la 'Perlo ĉe la Maro' kaj 'Suda Palmiro'.
Ĝuu spiriton kaj spriton de la urbo dum ties plej specifa festo - Odesa 1-aprila Karnavalo.
Kaj renkontu nin, junajn ukrainajn esperantistojn, kiuj ĉi-jare kuniĝas por organizi kaj gastigi la plej gravan eventon - la 67an IJKon.


Tiu ĉi temo estas kreita por ke ni priklaĉu, pridiskutu kaj primemoru la eventon - ekde nun ĝis la sekva Humurino en 2012.

Komencu ni!
rideto.gif

maratonisto (Montri la profilon) 2011-februaro-20 09:50:07

Estas bona afero.
Sed kial humurino? Humurino estas ina humuro.
Eble humurfesto, humurado aŭ simile.

Sergxio (Montri la profilon) 2011-februaro-20 10:17:40

Humurino estas la nacia nomo de ĉi tiun feston. Eble, korekta formo estas 'Humurfesto "Humurino", sed tio estas tre longe))

alder (Montri la profilon) 2011-februaro-20 11:11:28

Jes, estis granda lingva problemo demando.gif

Ukraine estas "Humoryna" kaj ruse eĉ "Jumorina". Do se oni "tradukus" alimaniere, oni simple perdus la ligon.

Tial konsideru ni ke vere estas "Humuro", sed pli bela kaj ĉarma.

alder (Montri la profilon) 2011-februaro-20 11:12:31

Kaj certe pli organizita rideto.gif

alder (Montri la profilon) 2011-februaro-20 12:34:39

Por kompreni tion, vi devas simple veni al Odeso rido.gif .

iglagol (Montri la profilon) 2011-februaro-21 16:17:43

Necesas atentigi, ke indas rapidi kun sin-aliĝo ĉe nia paĝaro www.humurino.retejo.info/alighilo, ĉar ni urĝe devas raporti pri kvanto de alvenontoj ĉe la bazejo.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2011-marto-01 23:57:56

Jen, mi trovis bonan bildon pri Humurino-2011 ridulo.gif

Humurino-2011

alder (Montri la profilon) 2011-marto-02 20:53:33

Andreo Jankovskij:Jen, mi trovis bonan bildon pri Humurino-2011 ridulo.gif

Humurino-2011
Sed ne tre kompreneblan po eksteruloj malgajo.gif

alder (Montri la profilon) 2011-marto-02 21:04:07

alder:
Andreo Jankovskij:Jen, mi trovis bonan bildon pri Humurino-2011 ridulo.gif

Humurino-2011
Sed ne tre kompreneblan po eksteruloj malgajo.gif
Por ke mi ne duobligu, vidu tieridulo.gif))))))))

Reen al la supro