Tartalom

Dua Vivo

erinja-tól, 2007. május 23.

Hozzászólások: 7

Nyelv: Esperanto

erinja (Profil megtekintése) 2007. május 23. 17:32:48

Mi antaŭnelonge ekuzis Duan Vivon (angle: Second Life). Se estas iu el vi kiu uzas ĝin kaj emas renkonti min tie, bv. sciigi min. Mia uzantnomo ĉe SL estas Erinja Matova.

hasjos (Profil megtekintése) 2007. július 31. 0:07:51

Saluton Erinja! Antaŭ kelkaj semajnoj ankaŭ mi ekuzis Duan Vivon. Ĉu vi jam sciis "The Muse Esperanto Centre" en "Al Tang"? La instalaĵo ankoraŭ ne estas kompletigita, sed mi renkontis kelkajn esperantistojn tie. Mia uzantnomo estas Bonulo Runo. Alvoku min facilkore!

hasjos (Profil megtekintése) 2007. augusztus 6. 3:27:13

Treege bone!!

The Muse Esperanto Centre kaj Muse Esperanto Dance Club (najbara de The Muse Esperanto Centre) jam perfektiĝis!! rideto.gif

CdLink (Profil megtekintése) 2007. augusztus 19. 22:34:40

Saluton!
Tiu ludo vere interesis min, tamen mi havas gravan dubon. Jen:

Ĉu mi iel DEVAS pagi pro ludado? Mi scias oni povas enspezi kaj elspezi monon dum onia vivo, tamen ĉu ĝi estas deviga?

Se oni ne bezonas pagi, eble mi estas loĝonta de tiu loko rido.gif
Amike,
CdLinK

piotrek92 (Profil megtekintése) 2007. augusztus 20. 23:15:16

CdLink:Saluton!
Tiu ludo vere interesis min, tamen mi havas gravan dubon. Jen:

Ĉu mi iel DEVAS pagi pro ludado? Mi scias oni povas enspezi kaj elspezi monon dum onia vivo, tamen ĉu ĝi estas deviga?

Se oni ne bezonas pagi, eble mi estas loĝonta de tiu loko rido.gif
Amike,
CdLinK
kiel mi scias, vi ne devas pagi por ludo. Tamen se vi pagus, vi povus fari pli multe tie. Do, bonan ludon!
ridulo.gif

Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. augusztus 21. 22:26:20

Antaŭ kelkaj horoj ankaŭ mi aliĝis al Dua Vivo. Mi ankoraŭ ne tre scias, kiel oni "ludas" por vivi duan vivon, sed mi scivolemas. En la ludo mi estas Terurĉjo Gynoid.
Larmel en la forumo "Novaĵoj":Okazos nova kunveno de esperantistoj en Dua Vivo.
Dato: dimanĉo 9 septembro
Loko: Colonia Nova en la aŭditorio CRAEDO: 217, 70, 25.
Temo: Ni invitas vin sendi viajn ideojn pri diskuttemoj. La ĝenerala celo estos diskuti kiel organizi la Esperanto-agadon en Dua Vivo.
Mi esperas, ke tiutempe mi spertos ludregulojn por plenrajte partopreni en la renkontiĝo.

Achnaton (Profil megtekintése) 2007. december 9. 16:44:13

Saluton!

Mi ludas DV-on. En la ludo mono ne estas bezonaj, sed povas esti utilaj, ekz. se iu volas aĉeti pli belan vestaĵon, hararon, aŭ volas havi sian teron en DV. Estas en DV lokoj, kie povas gajni monon.

Vissza a tetejére