Ke daftar isi

Dua Vivo

dari erinja, 23 Mei 2007

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

erinja (Tunjukkan profil) 23 Mei 2007 17.32.48

Mi antaŭnelonge ekuzis Duan Vivon (angle: Second Life). Se estas iu el vi kiu uzas ĝin kaj emas renkonti min tie, bv. sciigi min. Mia uzantnomo ĉe SL estas Erinja Matova.

hasjos (Tunjukkan profil) 31 Juli 2007 00.07.51

Saluton Erinja! Antaŭ kelkaj semajnoj ankaŭ mi ekuzis Duan Vivon. Ĉu vi jam sciis "The Muse Esperanto Centre" en "Al Tang"? La instalaĵo ankoraŭ ne estas kompletigita, sed mi renkontis kelkajn esperantistojn tie. Mia uzantnomo estas Bonulo Runo. Alvoku min facilkore!

hasjos (Tunjukkan profil) 6 Agustus 2007 03.27.13

Treege bone!!

The Muse Esperanto Centre kaj Muse Esperanto Dance Club (najbara de The Muse Esperanto Centre) jam perfektiĝis!! rideto.gif

CdLink (Tunjukkan profil) 19 Agustus 2007 22.34.40

Saluton!
Tiu ludo vere interesis min, tamen mi havas gravan dubon. Jen:

Ĉu mi iel DEVAS pagi pro ludado? Mi scias oni povas enspezi kaj elspezi monon dum onia vivo, tamen ĉu ĝi estas deviga?

Se oni ne bezonas pagi, eble mi estas loĝonta de tiu loko rido.gif
Amike,
CdLinK

piotrek92 (Tunjukkan profil) 20 Agustus 2007 23.15.16

CdLink:Saluton!
Tiu ludo vere interesis min, tamen mi havas gravan dubon. Jen:

Ĉu mi iel DEVAS pagi pro ludado? Mi scias oni povas enspezi kaj elspezi monon dum onia vivo, tamen ĉu ĝi estas deviga?

Se oni ne bezonas pagi, eble mi estas loĝonta de tiu loko rido.gif
Amike,
CdLinK
kiel mi scias, vi ne devas pagi por ludo. Tamen se vi pagus, vi povus fari pli multe tie. Do, bonan ludon!
ridulo.gif

Achnaton (Tunjukkan profil) 9 Desember 2007 16.44.13

Saluton!

Mi ludas DV-on. En la ludo mono ne estas bezonaj, sed povas esti utilaj, ekz. se iu volas aĉeti pli belan vestaĵon, hararon, aŭ volas havi sian teron en DV. Estas en DV lokoj, kie povas gajni monon.

Kembali ke atas