目次へ

Ludo de hazardaj demandoj

pastorant,2007年5月24日の

メッセージ: 203

言語: Esperanto

Mielo (プロフィールを表示) 2007年10月2日 19:00:32

white knight:
Ĉu vi ŝatus vivi en mezepoko aŭ post 500 jaroj ?
Vivi en la mezepoko mi ne ŝatus, sed eble estus interese vivi en la jaro 2507.
Sed ĉu ankoraŭ ekzistos vivo sur la tero tiam?

Ĉu vi kredas, ke ekzistas vivo sur aliaj planetoj?
Eble, mi ne vivintus longe en mezepoko, sed mi pensas, ke kalma periodo egzistas ankaŭ tiam. Kaj kvankam mi ŝatas atingojn de la modernaj epokoj mi pensas ofte, ke nia epoko estas tro rapida por mi. Eble, mi estas tro romantika. Mi estus princino volonte, kiu atendas sian kavaliron. rido.gif

Kompreneble, mi kredas, ke ekzistas vivo sur aliaj planetoj. La universo estas treega.

Ĉu vi ne timas pro renkontiĝo de la eksterteranoj ?

horsto (プロフィールを表示) 2007年10月5日 18:05:23

white knight:
Ĉu vi konas la libroj de la verkisto EvD?
Ĉu estas Erich von Däniken? En siaj libroj li provis pruvi ke eksterteranoj en la pasinteco jam multfoje vizitis la teron. Mi neniam legis libron de li, mi nur legis pri li kaj pri liaj libroj.

Ĉu vi scias la plej granda sciencfiksia serio de la mondo, kiu aperadas jam ekde 1961 ĉiusemajne?

Mielo (プロフィールを表示) 2007年10月5日 18:57:21

horsto:
Ĉu vi scias la plej granda sciencfiksia serio de la mondo, kiu aperadas jam ekde 1961 ĉiusemajne?
Pri kio vi parolas ?

horsto (プロフィールを表示) 2007年10月5日 23:31:48

Mielo:
horsto:
Ĉu vi scias la plej granda sciencfiksia serio de la mondo, kiu aperadas jam ekde 1961 ĉiusemajne?
Pri kio vi parolas ?
Kion vi ne komprenas? Mi parolas pri serio de sciencfikcia romanoj, kiu aperas ekde la jaro 1961 ĉiusemajne. Tio signifas, ke ĝis nun aperis 2407 romanoj.

horsto (プロフィールを表示) 2007年10月7日 18:12:14

horsto:
Ĉu vi scias la plej granda sciencfiksia serio de la mondo, kiu aperadas jam ekde 1961 ĉiusemajne?
Ŝajnas ke neniu scias la respondon, tial mi mem respondas, por ne pli longe bloki ĉi tiun fadenon. La nomo de la serio esta Perry Rhodan. Mi konfesas, ke temas ĉefe pri germana afero, sed partoj de la serio aperis ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple usono, francio, japanio, ktp.. Por mi la serio estas fenomeno pro sia amplekso kaj daŭro.
rido.gif
Kiun lingvon uzus eksterteruloj, laŭ via opinio, por la unua oficiala mesaĝo al la homaro?

lunvirino (プロフィールを表示) 2007年10月7日 19:53:37

Ili uzus la lingvon Esperanto, kompreneble sal.gif

horsto (プロフィールを表示) 2007年10月8日 20:01:00

lunvirino:Ili uzus la lingvon Esperanto, kompreneble sal.gif
Saluton lunvirino!
Eble vi pravas. Sed oni ankaŭ povus pensi ke vi, pro via nomo, estas eksterterulinu.

Ĉu vi estas? Bonvolu respondi kaj meti novan demandon en la fadenon.

horsto (プロフィールを表示) 2007年10月27日 22:20:45

white knight:
Ŝi ne respondis, do vi metu novan demandon.
Bedaŭrinde lunvirino ne respondis. Mi tre ŝatus aŭdi pli pri virino de la luno. Jen la demando:
Ĉu vi kredas ke komputilo iam povus akiri konscion?

Mielo (プロフィールを表示) 2007年10月28日 8:02:05

Terurĉjo:Jen mia demando: Ĉu vi ŝatas riĉegulojn?
Pri kiuj vi pensas ? Kiajn sentajn vi havas pro la riĉegulojn ? Mi ne konas riĉegulojn persone. Ili estas indiferentaj por mi. Kompreneble, ankaŭ mi pensis jam, ke nuntempe estas multaj riĉeguloj - ankaŭ en mia lando - kaj mi ne kredas, ke ili povis akiri tro multan monon honeste dum paroj jaroj. Sed, tiu estas jam politika....

Ĉu vi ŝatus esti pli riĉa ?
(ĉu tiu estas stulta demando ? rido.gif )

Mielo (プロフィールを表示) 2007年10月30日 5:51:33

white knight:
Ĉu vi ŝatus esti pli riĉa ? (ĉu tiu estas stulta demando ? )
Jes. rido.gif

Kiom da mono devas posedi homo por esti "riĉegulo"?
Nuntempe, ĉiu estas milionulo (En Hungario, ĝis oni enkondukas eŭron. Eble ankaŭ alialoke.). Ĉi tie la riceĝuloj havas miliardojn. Mi ne povas gajni miliardojn per mia laboro. Mi devas vivi malriĉe. rido.gif

Ĉu vi ŝatas la aŭtonon ?

先頭にもどる