Al la enhavo

Ludo de hazardaj demandoj

de pastorant, 2007-majo-24

Mesaĝoj: 203

Lingvo: Esperanto

billpatt1942 (Montri la profilon) 2008-januaro-29 20:36:50

Nun mi klopodas legi La Alta Akvo. Ĝi estas malfacila. Tamen mi lernas multajn novajn vortojn.

Ĉu vi korespondas kun amik(in)o kiun vi renkontis en Lernu?

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-01 18:20:43

Julija Vishnjakova:
Ĉu vi kredas je horoskopoj?
Mi certe kredas ke horoskopoj ekzistas, sed mi ne kredas ke horoskopo povas montri la estontecon.

Ĉu ne estus terure se la homo ne povus mem influi sian estontecon, se ĉio jam estus fiksita?

leporo (Montri la profilon) 2008-februaro-02 10:33:43

Jes tio estus terura. Kio laŭ vi estas grava en vivo?

leporo (Montri la profilon) 2008-februaro-05 10:03:10

Certe estas aliaj rimedoj sed la krimaj estas pli facilaj. Kiel povus kreiĝi mondo, steloj, planedoj k.t.p. se ne estus granda eksplodo?

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-05 20:22:43

Mi aldonas la demandon:

Kial forgesis Terurĉjo la demandon?

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-22 00:19:38

horsto:Mi aldonas la demandon:

Kial forgesis Terurĉjo la demandon?
Ĉar li estis ege pripensinta pri la stultulo, kiu premis la butonon kaj por ĉiame malaperigis la ĝis-tiaman neniaĵon. Kiom longe da eksplodkordo la preminto bezonis por plu vivi post la detonaciego?

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-22 19:15:41

Filu:
Ĉar li estis ege pripensinta pri la stultulo, kiu premis la butonon kaj por ĉiame malaperigis la ĝis-tiaman neniaĵon. Kiom longe da eksplodkordo la preminto bezonis por plu vivi post la detonaciego?
Mi ne kredas ke la kaŭzinto de la praeksplodo transvivis. Eble li volis morti, eble li estis la tiama dio kiu pro malespero eksiĝis de sia posteno kaj eksplodigis ĉion.

Post la praeksplodo estiĝis nova universo. Ĉu ankaŭ estiĝis nova dio?

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-22 21:00:14

horsto:Post la praeksplodo estiĝis nova universo. Ĉu ankaŭ estiĝis nova dio?
Post kelkaj jarcentoj haltiĝis la erigado de l'pradio kaŭzita de l'praeksplodego, kaj el ĉiu pradiero naskiĝis nova dio. Nun do estas arego neciferebla da dioj (al dubuloj eble estas menciinda, ke tiun fakton nediskuteble konfirmas ĉiu serioza sociologia studo).

Kiel oni povus fariĝi dio kaj eniĝi en la ĝoja batalego, en kiu partoprenas la dioj?

leporo (Montri la profilon) 2008-februaro-23 10:39:21

Mi ne scias. Por ekscii tion vi devas demandi al dio. Li certe volonte respondos. Kion vi farus, se vi fariĝus dio?

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-23 18:46:18

leporo:Kion vi farus, se vi fariĝus dio?
Mi laborus al kreado de novaj bombegoj, kiuj per novaj praeksplodegoj kreus centilionojn da novaj universoj, kaj poste ĝuus studi ilin kaj iliajn respektivajn ecojn unikajn (kaj mi antaŭ detonaciigi la bombegojn ankaŭ studus pri la arto transvivi praeksplodegojn).

Ĉu ne estus ekscita plano?

Reen al la supro