Skip to the content

Ludo de hazardaj demandoj

by pastorant, May 24, 2007

Messages: 203

Language: Esperanto

billpatt1942 (User's profile) January 29, 2008, 8:36:50 PM

Nun mi klopodas legi La Alta Akvo. Ĝi estas malfacila. Tamen mi lernas multajn novajn vortojn.

Ĉu vi korespondas kun amik(in)o kiun vi renkontis en Lernu?

horsto (User's profile) February 1, 2008, 6:20:43 PM

Julija Vishnjakova:
Ĉu vi kredas je horoskopoj?
Mi certe kredas ke horoskopoj ekzistas, sed mi ne kredas ke horoskopo povas montri la estontecon.

Ĉu ne estus terure se la homo ne povus mem influi sian estontecon, se ĉio jam estus fiksita?

leporo (User's profile) February 2, 2008, 10:33:43 AM

Jes tio estus terura. Kio laŭ vi estas grava en vivo?

leporo (User's profile) February 5, 2008, 10:03:10 AM

Certe estas aliaj rimedoj sed la krimaj estas pli facilaj. Kiel povus kreiĝi mondo, steloj, planedoj k.t.p. se ne estus granda eksplodo?

horsto (User's profile) February 5, 2008, 8:22:43 PM

Mi aldonas la demandon:

Kial forgesis Terurĉjo la demandon?

Filu (User's profile) February 22, 2008, 12:19:38 AM

horsto:Mi aldonas la demandon:

Kial forgesis Terurĉjo la demandon?
Ĉar li estis ege pripensinta pri la stultulo, kiu premis la butonon kaj por ĉiame malaperigis la ĝis-tiaman neniaĵon. Kiom longe da eksplodkordo la preminto bezonis por plu vivi post la detonaciego?

horsto (User's profile) February 22, 2008, 7:15:41 PM

Filu:
Ĉar li estis ege pripensinta pri la stultulo, kiu premis la butonon kaj por ĉiame malaperigis la ĝis-tiaman neniaĵon. Kiom longe da eksplodkordo la preminto bezonis por plu vivi post la detonaciego?
Mi ne kredas ke la kaŭzinto de la praeksplodo transvivis. Eble li volis morti, eble li estis la tiama dio kiu pro malespero eksiĝis de sia posteno kaj eksplodigis ĉion.

Post la praeksplodo estiĝis nova universo. Ĉu ankaŭ estiĝis nova dio?

Filu (User's profile) February 22, 2008, 9:00:14 PM

horsto:Post la praeksplodo estiĝis nova universo. Ĉu ankaŭ estiĝis nova dio?
Post kelkaj jarcentoj haltiĝis la erigado de l'pradio kaŭzita de l'praeksplodego, kaj el ĉiu pradiero naskiĝis nova dio. Nun do estas arego neciferebla da dioj (al dubuloj eble estas menciinda, ke tiun fakton nediskuteble konfirmas ĉiu serioza sociologia studo).

Kiel oni povus fariĝi dio kaj eniĝi en la ĝoja batalego, en kiu partoprenas la dioj?

leporo (User's profile) February 23, 2008, 10:39:21 AM

Mi ne scias. Por ekscii tion vi devas demandi al dio. Li certe volonte respondos. Kion vi farus, se vi fariĝus dio?

Filu (User's profile) February 23, 2008, 6:46:18 PM

leporo:Kion vi farus, se vi fariĝus dio?
Mi laborus al kreado de novaj bombegoj, kiuj per novaj praeksplodegoj kreus centilionojn da novaj universoj, kaj poste ĝuus studi ilin kaj iliajn respektivajn ecojn unikajn (kaj mi antaŭ detonaciigi la bombegojn ankaŭ studus pri la arto transvivi praeksplodegojn).

Ĉu ne estus ekscita plano?

Back to the top