Poruke: 203
Jezik: Esperanto
billpatt1942 (Prikaz profila) 29. siječnja 2008. 20:36:50
Ĉu vi korespondas kun amik(in)o kiun vi renkontis en Lernu?
horsto (Prikaz profila) 1. veljače 2008. 18:20:43
Julija Vishnjakova:Mi certe kredas ke horoskopoj ekzistas, sed mi ne kredas ke horoskopo povas montri la estontecon.
Ĉu vi kredas je horoskopoj?
Ĉu ne estus terure se la homo ne povus mem influi sian estontecon, se ĉio jam estus fiksita?
leporo (Prikaz profila) 2. veljače 2008. 10:33:43
leporo (Prikaz profila) 5. veljače 2008. 10:03:10
horsto (Prikaz profila) 5. veljače 2008. 20:22:43
Kial forgesis Terurĉjo la demandon?
Filu (Prikaz profila) 22. veljače 2008. 00:19:38
horsto:Mi aldonas la demandon:Ĉar li estis ege pripensinta pri la stultulo, kiu premis la butonon kaj por ĉiame malaperigis la ĝis-tiaman neniaĵon. Kiom longe da eksplodkordo la preminto bezonis por plu vivi post la detonaciego?
Kial forgesis Terurĉjo la demandon?
horsto (Prikaz profila) 22. veljače 2008. 19:15:41
Filu:Mi ne kredas ke la kaŭzinto de la praeksplodo transvivis. Eble li volis morti, eble li estis la tiama dio kiu pro malespero eksiĝis de sia posteno kaj eksplodigis ĉion.
Ĉar li estis ege pripensinta pri la stultulo, kiu premis la butonon kaj por ĉiame malaperigis la ĝis-tiaman neniaĵon. Kiom longe da eksplodkordo la preminto bezonis por plu vivi post la detonaciego?
Post la praeksplodo estiĝis nova universo. Ĉu ankaŭ estiĝis nova dio?
Filu (Prikaz profila) 22. veljače 2008. 21:00:14
horsto:Post la praeksplodo estiĝis nova universo. Ĉu ankaŭ estiĝis nova dio?Post kelkaj jarcentoj haltiĝis la erigado de l'pradio kaŭzita de l'praeksplodego, kaj el ĉiu pradiero naskiĝis nova dio. Nun do estas arego neciferebla da dioj (al dubuloj eble estas menciinda, ke tiun fakton nediskuteble konfirmas ĉiu serioza sociologia studo).
Kiel oni povus fariĝi dio kaj eniĝi en la ĝoja batalego, en kiu partoprenas la dioj?
leporo (Prikaz profila) 23. veljače 2008. 10:39:21
Filu (Prikaz profila) 23. veljače 2008. 18:46:18
leporo:Kion vi farus, se vi fariĝus dio?Mi laborus al kreado de novaj bombegoj, kiuj per novaj praeksplodegoj kreus centilionojn da novaj universoj, kaj poste ĝuus studi ilin kaj iliajn respektivajn ecojn unikajn (kaj mi antaŭ detonaciigi la bombegojn ankaŭ studus pri la arto transvivi praeksplodegojn).
Ĉu ne estus ekscita plano?