Mesaĝoj: 203
Lingvo: Esperanto
horsto (Montri la profilon) 2008-marto-08 21:03:34
StephaSport:Tiu demando ja memkompreneble nur permesas unu respondon. Kun Ludoviko Zamenhof kaj mi parolus per Esperanto pri Esperanto.
Kun kiu historia eminentulo (el ĉiu ajn epoko) vi ŝatus vespermanĝi? Kaj pri kio vi parolus kun li/ŝi?
Pri kio vi plej volonte demandus lin?
leporo (Montri la profilon) 2008-marto-10 12:26:12
StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-10 18:38:33
Se vi povus vespermanĝi kun nuna eminentulo, kiun vi gastigus? Kaj pri kio vi parolus kun li/ŝi?
horsto (Montri la profilon) 2008-marto-11 20:34:40
StephaSport:Nova demando mankas!Ĉu vi opinias ke la demando de leporo ne novas?
leporo:Ĉu mondo iam estos paca kaj ĉu iam ne estos plu militoj?Mi tion kredas. Iam estos tiom da riĉeco ke sufiĉos por ĉiuj homoj kaj tiam ne plu estos kialoj por kvereloj kaj militoj.
Mi legis ke ekzistas nova listo de la plej riĉaj homoj de la mondo, Bill Gates ne plu estas la plej riĉa. La plej riĉaj havas ĉirkaŭ 100 miliardoj da dolaroj.
Ĉu vi pensas ke estas senmorala konservi tiom da mono, kiu ja pliiĝas per si mem kaj tiel malriĉigas aliajn homojn, kiam samtempe aliaj homoj ne havas sufiĉan monon por vivi?
leporo (Montri la profilon) 2008-marto-12 07:54:22
StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-12 19:42:52
StephaSport skribis:
Nova demando mankas!
Ĉu vi opinias ke la demando de leporo ne novas?
leporo:Mi demandus lin, ĉu li kiam ajn dubis je senco de ekzisto de internacia lingvo. Ĉu mondo iam estos paca kaj ĉu iam ne estos plu militoj?Laŭ mi tio estis demando por Ludoviko Zamenhof...!
leporo (Montri la profilon) 2008-marto-13 07:38:20
Filu (Montri la profilon) 2008-marto-18 20:28:04
leporo:Per kio oni povas anstataŭigi monon tiel ke ĉiuj havu necesajn bonaĵojn kaj ke vivnivelo en tuta mondo estu simila?Per steloj, kiuj gajneblus interrete kiam iu partoprenas en videoludoj virtualaj, kaj kiuj konverteblus en picon kaj fritojn liveratajn hejmen en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj surteraj (aŭ surmaraj, aŭ eĉ iam enorbitaj), tiamaniere ke neniu plu malsatu.
Ĉu vi zorgas pri sanaj kaj/aŭ gustaj kvalitoj de via manĝaĵo? Flanke de la ĉefa demando oranĝe briletas alia demando: ĉu vi aprobas uzon de la vorto "kaŭ", aŭ ĉu vi nepre uzu la laŭregulara "kaj/aŭ"?
leporo (Montri la profilon) 2008-marto-27 10:07:29
Filu:Por mi gravas, ke tio, kion mi manĝas estu bongusta. Se temas pri Via flanka demando mi preferas laŭregularan formon kaj/aŭ, ĉar mi ŝatas precizecon kaj perfektecon. Ĉu vi preferus loĝi en urbo aŭ en vilago?leporo:Per kio oni povas anstataŭigi monon tiel ke ĉiuj havu necesajn bonaĵojn kaj ke vivnivelo en tuta mondo estu simila?Per steloj, kiuj gajneblus interrete kiam iu partoprenas en videoludoj virtualaj, kaj kiuj konverteblus en picon kaj fritojn liveratajn hejmen en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj surteraj (aŭ surmaraj, aŭ eĉ iam enorbitaj), tiamaniere ke neniu plu malsatu.
Ĉu vi zorgas pri sanaj kaj/aŭ gustaj kvalitoj de via manĝaĵo? Flanke de la ĉefa demando oranĝe briletas alia demando: ĉu vi aprobas uzon de la vorto "kaŭ", aŭ ĉu vi nepre uzu la laŭregulara "kaj/aŭ"?
horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 22:04:51
leporo:Mi nun preferus loĝi en urbo, verŝajne ĉar mi loĝas en vilaĝo. Se mi loĝus en urbo mi eble preferus loĝi en vilaĝo.
Ĉu vi preferus loĝi en urbo aŭ en vilago?
Ĉu vi pensas ke homoj ĉiam volas ekzakte tion kion ili ĵus ne havas?