Mergi la conținut

Ludo de hazardaj demandoj

de pastorant, 24 mai 2007

Contribuții/Mesaje: 203

Limbă: Esperanto

horsto (Arată profil) 8 martie 2008, 21:03:34

StephaSport:
Kun kiu historia eminentulo (el ĉiu ajn epoko) vi ŝatus vespermanĝi? Kaj pri kio vi parolus kun li/ŝi?
Tiu demando ja memkompreneble nur permesas unu respondon. Kun Ludoviko Zamenhof kaj mi parolus per Esperanto pri Esperanto.

Pri kio vi plej volonte demandus lin?

leporo (Arată profil) 10 martie 2008, 12:26:12

Mi demandus lin, ĉu li kiam ajn dubis je senco de ekzisto de internacia lingvo. Ĉu mondo iam estos paca kaj ĉu iam ne estos plu militoj?

StephaSport (Arată profil) 10 martie 2008, 18:38:33

Nova demando mankas!

Se vi povus vespermanĝi kun nuna eminentulo, kiun vi gastigus? Kaj pri kio vi parolus kun li/ŝi?

horsto (Arată profil) 11 martie 2008, 20:34:40

StephaSport:Nova demando mankas!
Ĉu vi opinias ke la demando de leporo ne novas?
leporo:Ĉu mondo iam estos paca kaj ĉu iam ne estos plu militoj?
Mi tion kredas. Iam estos tiom da riĉeco ke sufiĉos por ĉiuj homoj kaj tiam ne plu estos kialoj por kvereloj kaj militoj.

Mi legis ke ekzistas nova listo de la plej riĉaj homoj de la mondo, Bill Gates ne plu estas la plej riĉa. La plej riĉaj havas ĉirkaŭ 100 miliardoj da dolaroj.

Ĉu vi pensas ke estas senmorala konservi tiom da mono, kiu ja pliiĝas per si mem kaj tiel malriĉigas aliajn homojn, kiam samtempe aliaj homoj ne havas sufiĉan monon por vivi?

leporo (Arată profil) 12 martie 2008, 07:54:22

Mi pensas, ke konservado grandegan kvanton da mono kiun oni ne ja ne bezons, ne havas sencon. Kaj se temas pri moraleco tio laŭ mi dependas de rimedo per kiu oni gajnis la monon. Konservado de honeste gajnitan monon ne estas senmorala. Fakte, ke tio malricigas aliajn sed mono ne estas necesa por vivi. Por vivi homoj bezonas manĝaĵon, akvon, loĝejon k.t.p. En nuna mondo tio oni povas havi nur dank' al mono sed mono mem ne estas bezonata. Per kio oni povas anstataŭigi monon tiel ke ĉiuj havu necesajn bonaĵojn kaj ke vivnivelo en tuta mondo estu simila?

StephaSport (Arată profil) 12 martie 2008, 19:42:52

StephaSport skribis:

Nova demando mankas!

Ĉu vi opinias ke la demando de leporo ne novas?
leporo:Mi demandus lin, ĉu li kiam ajn dubis je senco de ekzisto de internacia lingvo. Ĉu mondo iam estos paca kaj ĉu iam ne estos plu militoj?
Laŭ mi tio estis demando por Ludoviko Zamenhof...! rido.gif

leporo (Arată profil) 13 martie 2008, 07:38:20

La demando pri paco kaj milito estis la nova.

Filu (Arată profil) 18 martie 2008, 20:28:04

leporo:Per kio oni povas anstataŭigi monon tiel ke ĉiuj havu necesajn bonaĵojn kaj ke vivnivelo en tuta mondo estu simila?
Per steloj, kiuj gajneblus interrete kiam iu partoprenas en videoludoj virtualaj, kaj kiuj konverteblus en picon kaj fritojn liveratajn hejmen en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj surteraj (aŭ surmaraj, aŭ eĉ iam enorbitaj), tiamaniere ke neniu plu malsatu.

Ĉu vi zorgas pri sanaj kaj/aŭ gustaj kvalitoj de via manĝaĵo? Flanke de la ĉefa demando oranĝe briletas alia demando: ĉu vi aprobas uzon de la vorto "kaŭ", aŭ ĉu vi nepre uzu la laŭregulara "kaj/aŭ"?

leporo (Arată profil) 27 martie 2008, 10:07:29

Filu:
leporo:Per kio oni povas anstataŭigi monon tiel ke ĉiuj havu necesajn bonaĵojn kaj ke vivnivelo en tuta mondo estu simila?
Per steloj, kiuj gajneblus interrete kiam iu partoprenas en videoludoj virtualaj, kaj kiuj konverteblus en picon kaj fritojn liveratajn hejmen en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj surteraj (aŭ surmaraj, aŭ eĉ iam enorbitaj), tiamaniere ke neniu plu malsatu.

Ĉu vi zorgas pri sanaj kaj/aŭ gustaj kvalitoj de via manĝaĵo? Flanke de la ĉefa demando oranĝe briletas alia demando: ĉu vi aprobas uzon de la vorto "kaŭ", aŭ ĉu vi nepre uzu la laŭregulara "kaj/aŭ"?
Por mi gravas, ke tio, kion mi manĝas estu bongusta. Se temas pri Via flanka demando mi preferas laŭregularan formon kaj/aŭ, ĉar mi ŝatas precizecon kaj perfektecon. Ĉu vi preferus loĝi en urbo aŭ en vilago?

horsto (Arată profil) 6 aprilie 2008, 22:04:51

leporo:
Ĉu vi preferus loĝi en urbo aŭ en vilago?
Mi nun preferus loĝi en urbo, verŝajne ĉar mi loĝas en vilaĝo. Se mi loĝus en urbo mi eble preferus loĝi en vilaĝo.
Ĉu vi pensas ke homoj ĉiam volas ekzakte tion kion ili ĵus ne havas?

Înapoi mai sus