Späť na obsah

Ludo de hazardaj demandoj

od pastorant, 24. mája 2007

Príspevky: 203

Jazyk: Esperanto

leporo (Zobraziť profil) 11. apríla 2008 8:04:41

Mi pensas, ke homoj ĝenerale volas tion, kion ili ne havas. Tion, kion oni havas, oni ja ne devas voli. Kion scios pri ni homoj vivantaj en la jaro 5000?

Miland (Zobraziť profil) 11. apríla 2008 10:44:11

leporo:Mi pensas, ke homoj ĝenerale volas tion, kion ili ne havas. Tion, kion oni havas, oni ja ne devas voli. Kion scios pri ni homoj vivantaj en la jaro 5000?
Eble ili diros al la infanoj 'Ne kredu fabelojn pri pra-avoj povante flugi trans la ĉielo en maŝinoj antaŭ miloj da jaroj. Ne estas fizika pruvo, tute ne. Ili batalis per rokoj kaj bastonoj, kiujn niaj arĥeologoj trovis en multaj lokoj. Ĉiuj ĉi rakontoj pri 'Atlantiso' estas nur fikcioj trovita en pecetoj de praaj dokumentoj.'

diogotux (Zobraziť profil) 17. apríla 2008 17:32:32

Mankas demando denove!

Ĉu ekzistas je profundoj de la maro strangaj grandegaj fiŝoj kiuj eble manĝas homojn?

Filu (Zobraziť profil) 17. apríla 2008 19:45:49

diogotŭ:Mankas demando denove!

Ĉu ekzistas je profundoj de la maro strangaj grandegaj fiŝoj kiuj eble manĝas homojn?
Tute eble...

http://eo.wikipedia.org/wiki/Bloop lango.gif

La paĝo bedaŭrinde ne estas tre plena je informoj, sed eble ankaŭ vialingva vikipedio enhavas artikolon pri ĝi...

Ĉu ne estas timigega l'oceano?

prahomo (Zobraziť profil) 19. apríla 2008 21:17:57

Filu:
diogotŭ:Mankas demando denove!

Ĉu ekzistas je profundoj de la maro strangaj grandegaj fiŝoj kiuj eble manĝas homojn?
Tute eble...

http://eo.wikipedia.org/wiki/Bloop lango.gif

La paĝo bedaŭrinde ne estas tre plena je informoj, sed eble ankaŭ vialingva vikipedio enhavas artikolon pri ĝi...

Ĉu ne estas timigega l'oceano?
gne ?

Filu (Zobraziť profil) 20. apríla 2008 1:04:30

prahomo:gne ?
gne !

Kial Prahomo ne unue respondis al la antaŭa demando?

horsto (Zobraziť profil) 20. apríla 2008 11:15:49

Filu:
Kial Prahomo ne unue respondis al la antaŭa demando?
Ĉu vi pensas ke Prahomo eble manĝas homojn?

Filu (Zobraziť profil) 20. apríla 2008 18:55:01

Terurĉjo:Mi estus malĝojigata, se mi estus formanĝata dum akompano de senĉesaj gne ? gne ? gne?

Mi ŝatus aŭdi pli agrablan muzikon.
Nekredeble estimata Terurĉjo,
Vi min tiel ridigis per via priskribo de manĝata vi, ke mi ne povas ne danki vin pro tiu agrabla momento.
Terurĉjo:gne ?
Miaflanke, tute jes!
Kiel vie?

Frankp (Zobraziť profil) 5. mája 2008 13:53:15

Kiu scias http://korif.eu/?
Verŝajne ne multe.

Ĉu vi pensas: estis homoj sur luno?

Filu (Zobraziť profil) 13. mája 2008 22:56:18

Franclingvanoj ĉiutage estas enlune.
Filu estas franclingvano.
Do, Filu tre ofte vojaĝas al luno.

Mi estas Filu.
Do, allunaj vojaĝoj ne mie estas mirindaĵoj.

Tamen estas laŭ mi mirinda, ke kelkaj homoj daŭre dubas pri la homa trafiko surluna.

(Iu, kiu dumtage revumadas sencele, estas en la luno laŭ la franca lingvo...)

Ĉu ne estas teda, ke Esperantaj eternaj komancantoj kiel mi estas ĉiam uzas malfacile kompreneblajn, fremdajn al Esperanto, idiomaĵojn el sia denaska lingvo por ŝerci?

Nahor