メッセージ: 203
言語: Esperanto
Mielo (プロフィールを表示) 2007年7月15日 17:52:40
Terurĉjo:Ĝi estas bela, agrabla, iom erotika latina danco.Mielo:Ĉu vi ŝatus danci salsa-n ? Ĉu aŭ vi povas danci salsa-n ?Mi tre ŝatus danci salsa-n, se mi scius, kio ĝi estas.
mccambjd (プロフィールを表示) 2007年7月16日 3:04:09
Ankaŭ:
Julija Vishnjakova:Kial homoj ne povas trinki salan maran akvon?
manu_fr:Jes, homoj povas...tamen en malgranda kvanto, sed ĉiam sufiĉe por survivi.Manu kaj D-ro. Bombard eble pravas, sed ne traviva manlibro rekomendas trinki marakvo...estas tro danĝera.
Alain Bombard...faris volonte la sperton kiam li estis juna. Li skribis libron pri tio...
Ĉu vi ŝatas mangi restoracie aŭ hejme?
pastorant (プロフィールを表示) 2007年7月16日 3:34:26
Ĉu vi povas kuiri?
Mielo (プロフィールを表示) 2007年7月16日 10:42:05
Terurĉjo:Mi havas du gefilojn. Kaj mi ŝatus havi ankoraŭ unu bebon.Pastorant:Ĉu vi povas kuiri?Mi mem ne, sed mia edzino tre bone faras manĝaĵojn. Tial mi estas hejma manĝemulo. Mi esperas ke ŝi finfine instruos ambajn miajn filinojn bone kuiri, sed juna generacio preferas nutriĝi restoracie, kafeje, piceje kaj alieje.
Kiom da infanoj vi volus havi?
Ĉu vi rigardis jam la filmon Harry Potter 5 ?
Matthieu (プロフィールを表示) 2007年7月16日 12:34:14
Mielo:Ĉu vi rigardis jam la filmon Harry Potter 5 ?Mi spektis ĝin je la tago, kiam ĝi aperis (la 11-a de julio en Francio). Mi ŝatas ĝin; miaopinie ĝi pli fidelas la libron ol la kvara filmo.
Matthieu (プロフィールを表示) 2007年8月14日 8:38:45
White knight, ĝi plaĉis al mi. Sed mi trovis, ke la fino de la historio estis iom rapida.
Matthieu (プロフィールを表示) 2007年8月15日 21:04:14
Nu, mi pripensu…
Ĉu vi skribas per la maldekstra aŭ dekstra mano?
Belapo (プロフィールを表示) 2007年8月17日 10:53:42
Ĉu vi uzas PC aŭ mac?
manu_fr (プロフィールを表示) 2007年8月17日 15:43:51
Belapo:Dekstra, kiel plejparto de la homoj.PC nure
Ĉu vi uzas PC aŭ mac?
Ĉu vi pensas esti bonkora ?
remy_boligee (プロフィールを表示) 2007年8月24日 17:10:21
Ĉu Gajno aŭ Ŝajno?Vi preferas loĝi en urbo aŭ en kamparo?
Iam, dum vesper' sensuna,
inter viro kun galonoj
kaj alia kun liuto,
pri la nuna monda bono
ekaŭdiĝis ĉi disputo:
- Ni vivas en jaroj superaj
de homa progreso!
- Ni vivas en jaroj suferaj
de homa regreso!
- La homoj atingis la vojon al luno!
- La homoj estingis la ĝojon de
l'nuno!
- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!
- Scienco disdonas kaj lunojn kaj
stelojn!
- Sensenco aldonas kaj murdojn kaj ŝtelojn!
- Prahomoj vivaĉis en bestaj kavernoj...
- ... kaj nun ni vivaĉas en pestaj kazernoj!
- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!
- Aĉetas dolaroj progreson de l' mondo,
kaj marŝas homaro al brila estonto!
- Ja marŝas... marŝadas marŝaloj armitaj...
Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
Doloraj dolaroj!
- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!
Tiele kaj sencele
disputas kaj disputos
VORTO kontraŭ FORTO.
- Ĉu gajno aŭ ŝajno?
Aŭtoro: Sylla Chaves.