ไปยังสารบัญ

Ludo de hazardaj demandoj

จาก pastorant, 24 พฤษภาคม 2007

ข้อความ 203

ภาษา: Esperanto

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 15 กรกฎาคม 2007, 17:52:40

Terurĉjo:
Mielo:Ĉu vi ŝatus danci salsa-n ? Ĉu aŭ vi povas danci salsa-n ?
Mi tre ŝatus danci salsa-n, se mi scius, kio ĝi estas.
Ĝi estas bela, agrabla, iom erotika latina danco.

mccambjd (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2007, 03:04:09

Ne, mi ne uzas Pasporta Servo. Eble en la estonto...

Ankaŭ:
Julija Vishnjakova:Kial homoj ne povas trinki salan maran akvon?
manu_fr:Jes, homoj povas...tamen en malgranda kvanto, sed ĉiam sufiĉe por survivi.
Alain Bombard...faris volonte la sperton kiam li estis juna. Li skribis libron pri tio...
Manu kaj D-ro. Bombard eble pravas, sed ne traviva manlibro rekomendas trinki marakvo...estas tro danĝera.

Ĉu vi ŝatas mangi restoracie aŭ hejme?

pastorant (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2007, 03:34:26

Mi preferas restoracie. Mi edzino povas kuiri, sed ni maldiligentas. ridulo.gif

Ĉu vi povas kuiri?

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2007, 10:42:05

Terurĉjo:
Pastorant:Ĉu vi povas kuiri?
Mi mem ne, sed mia edzino tre bone faras manĝaĵojn. Tial mi estas hejma manĝemulo. Mi esperas ke ŝi finfine instruos ambajn miajn filinojn bone kuiri, sed juna generacio preferas nutriĝi restoracie, kafeje, piceje kaj alieje. rideto.gif

Kiom da infanoj vi volus havi?
Mi havas du gefilojn. Kaj mi ŝatus havi ankoraŭ unu bebon.

Ĉu vi rigardis jam la filmon Harry Potter 5 ?

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2007, 12:34:14

Mielo:Ĉu vi rigardis jam la filmon Harry Potter 5 ?
Mi spektis ĝin je la tago, kiam ĝi aperis (la 11-a de julio en Francio). Mi ŝatas ĝin; miaopinie ĝi pli fidelas la libron ol la kvara filmo.

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 14 สิงหาคม 2007, 08:38:45

Mi finis lekti ĝin antaŭ kelkaj tagoj. Mi ankaŭ tre ŝatis ĝin. Mi ĝojas, ĉar mi komprenis preskaŭ ĉion (la angla ne estas mia gepatra lingvo).
White knight, ĝi plaĉis al mi. Sed mi trovis, ke la fino de la historio estis iom rapida.

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 15 สิงหาคม 2007, 21:04:14

Ho jes, mi ne vidis.

Nu, mi pripensu…

Ĉu vi skribas per la maldekstra aŭ dekstra mano?

Belapo (แสดงโปรไฟล์) 17 สิงหาคม 2007, 10:53:42

Dekstra, kiel plejparto de la homoj.

Ĉu vi uzas PC aŭ mac?

manu_fr (แสดงโปรไฟล์) 17 สิงหาคม 2007, 15:43:51

Belapo:Dekstra, kiel plejparto de la homoj.

Ĉu vi uzas PC aŭ mac?
PC nure

Ĉu vi pensas esti bonkora ?

remy_boligee (แสดงโปรไฟล์) 24 สิงหาคม 2007, 17:10:21

Jes, mi tre ŝatas la poemojn de Sylla Chaves. Jen mia favorata:
Ĉu Gajno aŭ Ŝajno?

Iam, dum vesper' sensuna,
inter viro kun galonoj
kaj alia kun liuto,
pri la nuna monda bono
ekaŭdiĝis ĉi disputo:
- Ni vivas en jaroj superaj
de homa progreso!
- Ni vivas en jaroj suferaj
de homa regreso!
- La homoj atingis la vojon al luno!
- La homoj estingis la ĝojon de
l'nuno!

- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!

- Scienco disdonas kaj lunojn kaj
stelojn!
- Sensenco aldonas kaj murdojn kaj ŝtelojn!
- Prahomoj vivaĉis en bestaj kavernoj...
- ... kaj nun ni vivaĉas en pestaj kazernoj!

- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!

- Aĉetas dolaroj progreson de l' mondo,
kaj marŝas homaro al brila estonto!
- Ja marŝas... marŝadas marŝaloj armitaj...
Aĉetas? Aĉegas dolaroj militaj!
Doloraj dolaroj!

- Ni gajnis!
- Nur ŝajnis!

Tiele kaj sencele
disputas kaj disputos
VORTO kontraŭ FORTO.
- Ĉu gajno aŭ ŝajno?

Aŭtoro: Sylla Chaves.
Vi preferas loĝi en urbo aŭ en kamparo?

กลับไปด้านบน