Contenido

Kiel helpi la libianojn ?

de sev, 22 de febrero de 2011

Aportes: 102

Idioma: Esperanto

mathieubriere (Mostrar perfil) 16 de marzo de 2011 12:34:14

@FrankoVoglero:
Ankaŭ mi kelkfoje sentas min senpotenca.
Oni diris al mi antaŭ nelonge: "Akceptu tion kion vi ne povas ŝanĝi kaj provas ŝanĝi la ceteron..."
Ĉu tio ne saĝoparolo?

Mi kredas ke ni travivas malfacilajn momentojn ĉar ĉio ŝanĝiĝas rapidege. Kia estos la morgaŭa mondo? Ni vidos.

Altebrilas (Mostrar perfil) 16 de marzo de 2011 12:57:33

Pensu al Zamenhof, kies revo estis krei ilon por pacigi la homojn, kaj eĉ ne vidis la finon de la unua mondmilito (li mortis iom post la buĉado de Verdun).ploro.gif

La reago de la tn internacia komunumo estas bedaŭrinda. Ĝi sendas mesaĝon al decidemaj kaj senskrupulaj landestroj, ke ili povas senpune fiagi. Hitler, siatempe, profitis je la hezitemo de aliaj landoj por konkeri Eŭropon kaj ekstermini amason da homoj (kaj mi ne Goodwin-umas, ĉar bedaŭrinde li ne estis la sola).senkulpa.gif

Mi ne asertas, ke Kadhafi mem faros tion, sed aliaj povas senti sin liberaj endanĝerigi la pacon pro tiu hezitemo.

Tial la "grandaj povoj" devas interkonsenti. Kaj tio estas malfacila, ĉar tio, kio ŝajnas justa en iu lando ŝajnas maljusta en alia. Oni povas havi la senton, ke fremdaj gazetoj mensogas, kaj ke hejmaj diras la veron. Sed esperanto estas ilo por komuniki super la bariloj, ili estu materiaj landlimoj aŭ kulturaj diferencoj.

Ni devas do provi interkompreniĝi, komence inter ni, en tiuj forumoj, kaj poste konvinki homojn en niaj propraj landoj.

Altebrilas (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2011 09:06:57

Kiun legitimecon havas diktatoro kiu estis malaprobita de:
- la parto de sia popolo kiu povas paroli sen minaco de pafiloj
- la regiona organizo de la najbaraj landoj
- la mondaj organizoj?

Ĉu nur pro tio, ke li estas hejme, kaj rajtas fari tie tion, kion li volas? shoko.gif

Eddycgn (Mostrar perfil) 19 de marzo de 2011 21:52:20

Nun finfine la Org. de la Un. Nacioj (OUN ?) decidis ataki Gadafi-on.

Mi pensas ke tio estas bone, la proverbo diras:
"estas plibone fino kun teruro ol teruro sen fino".

Estas espereble ke ne estos tro da mortigitoj.

Tamen mi demandas nur kial Germanio ne volas partopreni. Oni ne ricevas petrolon el Libio, sed gazon el Rusio...

Altebrilas (Mostrar perfil) 20 de marzo de 2011 00:34:50

La celo ne estas ataki Kadafi-on, sed malpermesi al li ataki per aviadiloj kaj tankoj civilulojn kaj oponantojn (kiujn li promesis masakri).

(almenaŭ) Francio kaj Usono anoncis, ke ili ne faros grundajn operaciojn (por ne fali en kaptilan militon, kiel en Irako, kaj ne esti akuzataj pri novkoloniismo). La libianoj devos liberiĝi solaj, aŭ helpe de aliaj arabaj landoj.

Kaj supozeble, Khadafi provos diversajn ruzojn por devigi la okcidentanoj sendi militistojn sur la grundo de Libio.

Mi opinias, ke en esperanto oni diras UNO, kiel en la angla.

nikko (Mostrar perfil) 21 de marzo de 2011 16:37:37

Altebrilas:La celo ne estas ataki Kadafi-on, sed malpermesi al li ataki per aviadiloj kaj tankoj civilulojn kaj oponantojn (kiujn li promesis masakri).

(almenaŭ) Francio kaj Usono anoncis, ke ili ne faros grundajn operaciojn (por ne fali en kaptilan militon, kiel en Irako, kaj ne esti akuzataj pri novkoloniismo). La libianoj devos liberiĝi solaj, aŭ helpe de aliaj arabaj landoj.

Kaj supozeble, Khadafi provos diversajn ruzojn por devigi la okcidentanoj sendi militistojn sur la grundo de Libio.

Mi opinias, ke en esperanto oni diras UNO, kiel en la angla.
Armitajn civilulojn? Ŝajnas ke plejparto de civiluloj estas pro-Kaddafiaj. Nur 1/4 estas ribelaj.

Altebrilas (Mostrar perfil) 21 de marzo de 2011 20:17:01

nikko:
Armitajn civilulojn? Ŝajnas ke plejparto de civiluloj estas pro-Kaddafiaj. Nur 1/4 estas ribelaj.
Se li estas tiel certa pri tio, kial li ne organizis balotojn? Li estus nun respektata prezidento de demokrata lando.

Eddycgn (Mostrar perfil) 21 de marzo de 2011 20:39:44

Altebrilas:
nikko:
Armitajn civilulojn? Ŝajnas ke plejparto de civiluloj estas pro-Kaddafiaj. Nur 1/4 estas ribelaj.
Se li estas tiel certa pri tio, kial li ne organizis balotojn? Li estus nun respektata prezidento de demokrata lando.
Ĝuste.
Kiom da homoj li (Gadafi-o) mortigis dum kvardek jaroj de diktaturo, nur ĉar ili ne havis la saman opinion ol li mem?

Oni nomas ilin politikajn oposiciulojn.

Ĉe ni estas partioj por esprimi diversajn opiniojn ol la registaro.

@ terurĉjo
Mi tre ŝatas Medvledev-on. Li havis hieraŭ malsaman opinion ol Putino, kaj li havis la kuraĝon diri ĝin publike.

Fuzzy (Mostrar perfil) 22 de marzo de 2011 10:39:21

Eddycgn:
Mi tre ŝatas Medvledev-on. Li havis hieraŭ malsaman opinion ol Putino, kaj li havis la kuraĝon diri ĝin publike.
Ŝajnas, ke la opinio de Medvedev tute ruinigis ĉiujn liajn esperojn esti reelektota...

Eddycgn (Mostrar perfil) 22 de marzo de 2011 13:12:19

Fuzzy:
Eddycgn:
Mi tre ŝatas Medvledev-on. Li havis hieraŭ malsaman opinion ol Putino, kaj li havis la kuraĝon diri ĝin publike.
Ŝajnas, ke la opinio de Medvedev tute ruinigis ĉiujn liajn esperojn esti reelektota...
Tamen li estas sincera. Ĉu tio ne estas valora?

Ĉu oni volas en Rusio Putinon denove kiel presidento?

Volver arriba