Al contingut

Kiel helpi la libianojn ?

de sev, 22 de febrer de 2011

Missatges: 102

Llengua: Esperanto

Altebrilas (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2011 7.55.01

"Eble ĉiuj fremduloj lasu libian popolon mem decidi inter si pri siaj internaj aferoj?"

Ĝi ne povas fari tion, pro diktaturo. Mi dirus "helpu" prefere al "lasu".

Kiam la diktaturo foriros, estos liberaj balotoj, kaj tiam la popolo kapablos decidi mem pri sia sorto.

Fuzzy (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2011 8.33.07

Altebrilas:"Eble ĉiuj fremduloj lasu libian popolon mem decidi inter si pri siaj internaj aferoj?"

Ĝi ne povas fari tion, pro diktaturo. Mi dirus "helpu" prefere al "lasu".

Kiam la diktaturo foriros, estos liberaj balotoj, kaj tiam la popolo kapablos decidi mem pri sia sorto.
Ĉu temas pri diktaturo de fremdplaneduloj? Aŭ Kaddafi estas malica superhomo?
Neniu diktatoro povas konservi sian potencon se neniu el la popolo lin subtenas. Se plejmulto de la popolo aprobas diktaturon, ĝi estas laŭleĝa. Se ne -- ĝuste libianoj mem kaj nur ili mem povas kaj rajtas ĝin malaperigi.
Tiu "helpo" estas nur fipreteksto por ŝanĝi la malagrablan estron de sendependa lando, jen ĉio.

Fuzzy (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 5.59.02

Terurĉjo:honeste dirante, mi tion ne komprenas. oni luktas por homaj rajtoj kaj kontraŭ ekzekutoj enlande, sed oni vigle apogas mortigon eksterlande, des pli de civitano de alia lando, des pli de fakta ŝtatestro
Mi pensas ke tiel okazas pro speco de rasismo. Eŭropanoj ne taksas "malcivilizitajn" libianojn egalaj kun si. Subkonscie eŭropanoj pensas pri Libion kiel pri brutaro kaj pri Kaddafi kiel pri bruta malsano kiu malhelpas homojn bone uzadi la brutaron.
Do, kiam paŝtisto luktas kontraŭ malsano inter sia bovaro, por li ne gravas kiom da bovoj oni necesas mortigi, gravas nur forigi la malsanon. Kaj ĉiaj diraĵoj ke la bovoj mem devas lukti kontraŭ la malsano se ĝi al ili ne plaĉas, estas ege ridindaj.

Altebrilas (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 15.47.21

Fuzzy: Se plejmulto de la popolo aprobas diktaturon, ĝi estas laŭleĝa.
Se la plejmulto de la popolo aprobas estraron, oni ne bezonas diktaturon, balotoj sufiĉas.

Eddycgn (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 16.34.54

Ĉu oni devas permesi ke Khadafi okupos Bengasi-on kaj la aliajn urbojn, kaj li mortigus milojn da homoj? Certe ne per lia propra mano!

La historio lernis jam kia speco de persono li estas... aŭ eble vi ne vere scias kion li faris dum la lastaj kvardek jaroj?

Fuzzy (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 17.20.24

La situacio en Libio memorigas min pri iu romano ("La ruĝa aŭreolo de la protopartorgo"). En ĝi Usono akuzis iun landon pri "gentomurdo de propra popolo" kaj bombardis ĝin, ĉar en tiu lando "tro multe" da civitanoj estis vunditaj en vojincidentoj ridulo.gif

Ĉu iu donos al mi fidindan ligilon al la arego de krimoj de Kaddafi? Ĉu vere li manĝas infanojn?

Fuzzy (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 17.26.15

Altebrilas:
Fuzzy: Se plejmulto de la popolo aprobas diktaturon, ĝi estas laŭleĝa.
Se la plejmulto de la popolo aprobas estraron, oni ne bezonas diktaturon, balotoj sufiĉas.
Ĉu ĝuste okcidentuloj rajtas decidi, kio sufiĉas por kiu, kaj kio ne? Kial? Pro siaj superaj militfortoj?
En Sovetunio oni ĉiam rakontis al la popolo pri "agresema bloko NATO", sed preskaŭ neniu kredis je tio. Sed nun ni ĉiuj vidas, ke tio verŝajne estas vero.

Altebrilas (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2011 22.30.32

Fuzzy:Ĉu ĝuste okcidentuloj rajtas decidi, kio sufiĉas por kiu, kaj kio ne? Kial? Pro siaj superaj militfortoj?
En Sovetunio oni ĉiam rakontis al la popolo pri "agresema bloko NATO", sed preskaŭ neniu kredis je tio. Sed nun ni ĉiuj vidas, ke tio verŝajne estas vero.
La okcidentanoj initiatis, sed ne decidis tion, ĉar tio estis rezolucio de UNO. Dum malvarma milito, ambaŭ blokoj fie agis. La diktaturoj en Sudameriko ne estis pli bonaj ol tiuj en Orienteŭropo. Sed en okcidentaj landoj, oni rajtis - kaj daŭre rajtas - manifestacii kontraŭ ili.

Eble pro historiaj kialoj, okcidentaj landoj havas pli da influo en UNO. Sed ĉiuj landoj kaj homoj devas kune agi por ke UNO iĝu pli justa anstataŭ lasi la diktatorojn fari kion-ajn ili volas.

Fuzzy (Mostra el perfil) 30 d’abril de 2011 13.17.27

La rezolucio de UNO temas nur pri establo de senfluga regiono, sed ne pri senĉesaj bombardadoj, ĉu ne?

Se vi volas helpi la libianojn, donu al ili panon aŭ varojn aŭ konstruu ion en Libio. "Helpado" per bombardado kaj detruado -- kia hipokriteco. Ĉu vi helpas al la libianojn per mortigado de aliaj libianoj?

Jen bonaj, perfektaj eŭropaj pacifistoj! Kaj nome ili akuzis kaj kulpigis "agreseman Rusion", kiam ĝi perforte ĉesigis la kartvelan atakon kontraŭ Suda Osetio!
Interalie, Suda Osetio havas nenian nafton malsamkiel Libio...

Altebrilas (Mostra el perfil) 1 de maig de 2011 14.16.29

Usono helpis tiel Francion en 1944 por liberigi ĝin je naziaj armeoj. Sovetio faris la samon en Orienteŭropo. Francio eliris el Nato kiam de Gaulle petis tion, sed orientaj landoj ne povis eliri el Varsovia Pakto.

Kompreneble, Usono misevoluis de tiu tempo kaj GW Bush ne estas Roosevelt. Obama tamen ŝajnas pli pacema ol sia antaŭanto. La influo de naftokompanioj ne estas neigebla, sed pli kaj pli da okcidentanoj malŝatas tian "realpolitikon".

Tornar a dalt