Ujumbe: 102
Lugha: Esperanto
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2011 7:55:01 asubuhi
Ĝi ne povas fari tion, pro diktaturo. Mi dirus "helpu" prefere al "lasu".
Kiam la diktaturo foriros, estos liberaj balotoj, kaj tiam la popolo kapablos decidi mem pri sia sorto.
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 28 Aprili 2011 8:33:07 asubuhi
Altebrilas:"Eble ĉiuj fremduloj lasu libian popolon mem decidi inter si pri siaj internaj aferoj?"Ĉu temas pri diktaturo de fremdplaneduloj? Aŭ Kaddafi estas malica superhomo?
Ĝi ne povas fari tion, pro diktaturo. Mi dirus "helpu" prefere al "lasu".
Kiam la diktaturo foriros, estos liberaj balotoj, kaj tiam la popolo kapablos decidi mem pri sia sorto.
Neniu diktatoro povas konservi sian potencon se neniu el la popolo lin subtenas. Se plejmulto de la popolo aprobas diktaturon, ĝi estas laŭleĝa. Se ne -- ĝuste libianoj mem kaj nur ili mem povas kaj rajtas ĝin malaperigi.
Tiu "helpo" estas nur fipreteksto por ŝanĝi la malagrablan estron de sendependa lando, jen ĉio.
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2011 5:59:02 asubuhi
Terurĉjo:honeste dirante, mi tion ne komprenas. oni luktas por homaj rajtoj kaj kontraŭ ekzekutoj enlande, sed oni vigle apogas mortigon eksterlande, des pli de civitano de alia lando, des pli de fakta ŝtatestroMi pensas ke tiel okazas pro speco de rasismo. Eŭropanoj ne taksas "malcivilizitajn" libianojn egalaj kun si. Subkonscie eŭropanoj pensas pri Libion kiel pri brutaro kaj pri Kaddafi kiel pri bruta malsano kiu malhelpas homojn bone uzadi la brutaron.
Do, kiam paŝtisto luktas kontraŭ malsano inter sia bovaro, por li ne gravas kiom da bovoj oni necesas mortigi, gravas nur forigi la malsanon. Kaj ĉiaj diraĵoj ke la bovoj mem devas lukti kontraŭ la malsano se ĝi al ili ne plaĉas, estas ege ridindaj.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2011 3:47:21 alasiri
Fuzzy: Se plejmulto de la popolo aprobas diktaturon, ĝi estas laŭleĝa.Se la plejmulto de la popolo aprobas estraron, oni ne bezonas diktaturon, balotoj sufiĉas.
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2011 4:34:54 alasiri
La historio lernis jam kia speco de persono li estas... aŭ eble vi ne vere scias kion li faris dum la lastaj kvardek jaroj?
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2011 5:20:24 alasiri
Ĉu iu donos al mi fidindan ligilon al la arego de krimoj de Kaddafi? Ĉu vere li manĝas infanojn?
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2011 5:26:15 alasiri
Altebrilas:Ĉu ĝuste okcidentuloj rajtas decidi, kio sufiĉas por kiu, kaj kio ne? Kial? Pro siaj superaj militfortoj?Fuzzy: Se plejmulto de la popolo aprobas diktaturon, ĝi estas laŭleĝa.Se la plejmulto de la popolo aprobas estraron, oni ne bezonas diktaturon, balotoj sufiĉas.
En Sovetunio oni ĉiam rakontis al la popolo pri "agresema bloko NATO", sed preskaŭ neniu kredis je tio. Sed nun ni ĉiuj vidas, ke tio verŝajne estas vero.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Aprili 2011 10:30:32 alasiri
Fuzzy:Ĉu ĝuste okcidentuloj rajtas decidi, kio sufiĉas por kiu, kaj kio ne? Kial? Pro siaj superaj militfortoj?La okcidentanoj initiatis, sed ne decidis tion, ĉar tio estis rezolucio de UNO. Dum malvarma milito, ambaŭ blokoj fie agis. La diktaturoj en Sudameriko ne estis pli bonaj ol tiuj en Orienteŭropo. Sed en okcidentaj landoj, oni rajtis - kaj daŭre rajtas - manifestacii kontraŭ ili.
En Sovetunio oni ĉiam rakontis al la popolo pri "agresema bloko NATO", sed preskaŭ neniu kredis je tio. Sed nun ni ĉiuj vidas, ke tio verŝajne estas vero.
Eble pro historiaj kialoj, okcidentaj landoj havas pli da influo en UNO. Sed ĉiuj landoj kaj homoj devas kune agi por ke UNO iĝu pli justa anstataŭ lasi la diktatorojn fari kion-ajn ili volas.
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 30 Aprili 2011 1:17:27 alasiri
Se vi volas helpi la libianojn, donu al ili panon aŭ varojn aŭ konstruu ion en Libio. "Helpado" per bombardado kaj detruado -- kia hipokriteco. Ĉu vi helpas al la libianojn per mortigado de aliaj libianoj?
Jen bonaj, perfektaj eŭropaj pacifistoj! Kaj nome ili akuzis kaj kulpigis "agreseman Rusion", kiam ĝi perforte ĉesigis la kartvelan atakon kontraŭ Suda Osetio!
Interalie, Suda Osetio havas nenian nafton malsamkiel Libio...
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2011 2:16:29 alasiri
Kompreneble, Usono misevoluis de tiu tempo kaj GW Bush ne estas Roosevelt. Obama tamen ŝajnas pli pacema ol sia antaŭanto. La influo de naftokompanioj ne estas neigebla, sed pli kaj pli da okcidentanoj malŝatas tian "realpolitikon".