Meddelelser: 102
Sprog: Esperanto
Fuzzy (Vise profilen) 1. maj 2011 18.42.01
Altebrilas:Francio eliris el Nato kiam de Gaulle petis tion, sed orientaj landoj ne povis eliri el Varsovia Pakto.Hmm, Albanio oficiale retiriĝis dum la jaro 1968, laŭ Vikipedio...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Varsovia_Kontrakto
Fuzzy (Vise profilen) 1. maj 2011 20.12.24
Bonege, mi gratulas ilin! Mi konsilas al la pilotoj pentri sur siaj militaviadiloj tri infanajn kapojn, por ke ĉiuj sciu, kiom lertaj ili estas.
Altebrilas (Vise profilen) 1. maj 2011 21.37.52
Paulinho (Vise profilen) 2. maj 2011 00.00.56
Ol tio ĉi pli vero ne estas..
Fuzzy (Vise profilen) 2. maj 2011 07.22.59
Altebrilas:Se ili bombis civilan celon, tio estas kondamninda, kaj la respondeculoj devas esti punataj.Jes, vi pravas! La respondeculoj estas la estroj de NATO, kaj ili devas esti punataj. Kaj unu el ili -- Obama -- jam ricevis sian punon... aŭ ne, mi ĉion miksis, ĉu la Nobela pacpremio estis puno aŭ gratifiko?
Altebrilas:Nu jes, demokratiaj bomboj estas tiaj demokratiecaj! Se ili iun mortigas, nur du variantoj eblas:
Sed neniu povas kontroli ĉu tiu informo estas vera, kaj ĉu Khadafi ne uzis ilin kiel homa ŝildo.
1) la mortigitoj estis malbonaj teroristoj, meritantaj morton sen juĝo
2) la mortigitojn la malbonuloj uzis kiel homa ŝildo, eĉ se temas pri gefiloj kaj genepoj de la malbonuloj mem.
Tre logike, kaj ĉio estas ĉiam tute en ordo! Bombardu la libianojn plu, tio ege helpas la libianojn!
Altebrilas (Vise profilen) 2. maj 2011 12.39.07
Verŝajne ĉiu el ni estas influata de la propagando de sia propra lando. Esperanto devas helpi superigi tiun propagandon, kaj imagi kiel povus funkcii mondo pli justa kaj pli pacema, imagi regulojn kiuj ne aplikiĝas laŭkaze, sed estas klare definitaj kiel universala leĝo valida por ĉiuj.
dobri (Vise profilen) 2. maj 2011 15.50.09
Altebrilas:Ĝustaj vortoj!
Verŝajne ĉiu el ni estas influata de la propagando de sia propra lando. Esperanto devas helpi superigi tiun propagandon, kaj imagi kiel povus funkcii mondo pli justa kaj pli pacema, imagi regulojn kiuj ne aplikiĝas laŭkaze, sed estas klare difinitaj kiel universala leĝo valida por ĉiuj.
Fuzzy (Vise profilen) 2. maj 2011 16.53.16
Fuzzy (Vise profilen) 12. maj 2011 04.48.04
Ĝi memorigas al mi pri la ideoj de anarkiistoj.
Mi pensas ke ideale ĝamahirija estas tre demokrata, pli demokrata ol parlamenta respubliko.
Eddycgn (Vise profilen) 12. maj 2011 17.59.47
Espereble la milito kaj la masakro de civiluloj baldaŭ finos.
Kio mankas? Aŭ preni kaj juĝi ilin en tribunalo, aŭ, se tio ne eblas, ununura bombo sur la bunkero.
Ĉu oni volas ke Gadhafi foriru al Ĉado kun siaj miliardoj, kiujn li ŝtelis el la libia popolo?