ورود به محتوا

Kiel helpi la libianojn ?

از sev, 22 فوریهٔ 2011

پست‌ها: 102

زبان: Esperanto

Fuzzy (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2011،‏ 18:42:01

Altebrilas:Francio eliris el Nato kiam de Gaulle petis tion, sed orientaj landoj ne povis eliri el Varsovia Pakto.
Hmm, Albanio oficiale retiriĝis dum la jaro 1968, laŭ Vikipedio...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Varsovia_Kontrakto

Fuzzy (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2011،‏ 20:12:24

Jen granda sukceso de la pacamaj eŭropaj militistoj, helpantaj la libianojn -- hodiaŭ ili mortigis tri genepojn de Kaddafi, infanojn de 2, 3 kaj 5 jaroj.
Bonege, mi gratulas ilin! Mi konsilas al la pilotoj pentri sur siaj militaviadiloj tri infanajn kapojn, por ke ĉiuj sciu, kiom lertaj ili estas.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 1 مهٔ 2011،‏ 21:37:52

Se ili bombis civilan celon, tio estas kondamninda, kaj la respondeculoj devas esti punataj. Sed neniu povas kontroli ĉu tiu informo estas vera, kaj ĉu Khadafi ne uzis ilin kiel homa ŝildo.

Paulinho (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2011،‏ 0:00:56

FUZZI "Helpado" per bombardado kaj detruado -- kia hipokriteco...

Ol tio ĉi pli vero ne estas..

Fuzzy (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2011،‏ 7:22:59

Altebrilas:Se ili bombis civilan celon, tio estas kondamninda, kaj la respondeculoj devas esti punataj.
Jes, vi pravas! La respondeculoj estas la estroj de NATO, kaj ili devas esti punataj. Kaj unu el ili -- Obama -- jam ricevis sian punon... aŭ ne, mi ĉion miksis, ĉu la Nobela pacpremio estis puno aŭ gratifiko?
Altebrilas:
Sed neniu povas kontroli ĉu tiu informo estas vera, kaj ĉu Khadafi ne uzis ilin kiel homa ŝildo.
Nu jes, demokratiaj bomboj estas tiaj demokratiecaj! Se ili iun mortigas, nur du variantoj eblas:
1) la mortigitoj estis malbonaj teroristoj, meritantaj morton sen juĝo
2) la mortigitojn la malbonuloj uzis kiel homa ŝildo, eĉ se temas pri gefiloj kaj genepoj de la malbonuloj mem.
Tre logike, kaj ĉio estas ĉiam tute en ordo! Bombardu la libianojn plu, tio ege helpas la libianojn!

Altebrilas (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2011،‏ 12:39:07

Ni ne konas la faktojn, kaj ni povas fari ĝix nun nur hipotezojn. Mi esperas, ke estos enketo por scii ĉu tiuj faktoj ekzistas, kaj kiu respondecas.

Verŝajne ĉiu el ni estas influata de la propagando de sia propra lando. Esperanto devas helpi superigi tiun propagandon, kaj imagi kiel povus funkcii mondo pli justa kaj pli pacema, imagi regulojn kiuj ne aplikiĝas laŭkaze, sed estas klare definitaj kiel universala leĝo valida por ĉiuj.

dobri (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2011،‏ 15:50:09

Altebrilas:
Verŝajne ĉiu el ni estas influata de la propagando de sia propra lando. Esperanto devas helpi superigi tiun propagandon, kaj imagi kiel povus funkcii mondo pli justa kaj pli pacema, imagi regulojn kiuj ne aplikiĝas laŭkaze, sed estas klare difinitaj kiel universala leĝo valida por ĉiuj.
Ĝustaj vortoj!

Fuzzy (نمایش مشخصات) 2 مهٔ 2011،‏ 16:53:16

Ĉu Kaddafi havas nun moralan rajton ekĉasi parencojn de la estroj de la landoj de NATO? Kial ne? Ĉu ĉiuj parencoj de, ekzemple, Karla Bruni estas bone gardataj?

Fuzzy (نمایش مشخصات) 12 مهٔ 2011،‏ 4:48:04

Homoj, ĉu vi ion scias pri tio, kio estas libia ĝamahirija? Ĉu iu legis La Verdan Libron de Kaddafi?
Ĝi memorigas al mi pri la ideoj de anarkiistoj.
Mi pensas ke ideale ĝamahirija estas tre demokrata, pli demokrata ol parlamenta respubliko.

Eddycgn (نمایش مشخصات) 12 مهٔ 2011،‏ 17:59:47

Nun ŝajnas ke Gadhafi kun siaj filoj kaŝiĝis en bunkero en la libia dezerto.

Espereble la milito kaj la masakro de civiluloj baldaŭ finos.

Kio mankas? Aŭ preni kaj juĝi ilin en tribunalo, aŭ, se tio ne eblas, ununura bombo sur la bunkero.

Ĉu oni volas ke Gadhafi foriru al Ĉado kun siaj miliardoj, kiujn li ŝtelis el la libia popolo?

بازگشت به بالا