Đi đến phần nội dung

Bildo de esperanto en la publiko

viết bởi Altebrilas, Ngày 22 tháng 2 năm 2011

Tin nhắn: 27

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:03:24 Ngày 22 tháng 2 năm 2011

Kiun bildon donas esperanto al la publiko? La sinteno de homo, rilate al afero, dependas de la opinio, kion li havas pri ĝi, kaj tiu opinio siavice dependas de la bildo kiun li havas en sia menso.demando.gif

Tiu bildo de esperanto estas konstruita laŭ la diversaj spertoj kiujn oni havis pri ĝi: renkontoj kun esperantistoj, anoncoj en la gazetoj, elsendoj per televido aŭ radio, artikoloj en libroj kaj gazetoj, mencio en prilingva kurso, ktp...

Por taŭge reklami por esperanto, ni devas esti konsciaj pri tiu bildo:
- Kiun bildon ni deziras doni al la publiko?
- Ĉu ĝi kongruas kun realo?
- Se ne, kion ni devas fari?

Pli grave ol esperantistiĝo de neesperantistoj estas pluesperantiĝo de ekesperantistoj: ĉar fakte grava procentaĵo de novbakitaj esperantistoj forlasas la movadon aŭ ŝajne atendadas - oni ne scias kion - antaŭ klopodi por progresi. Verŝajne, ili ne trovis kion ili atendis aŭ konstatis, ke esperanto ne estas tia, pri kia oni esperigis ilin.

Mi ŝatus havi vian opinion, kaj ĉefe tiun de la novaj esperantemuloj sal.gif

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:51:37 Ngày 23 tháng 2 năm 2011

Eble, mi estis iom abstrakta en mia unua mesaĝo. Pri imagbildo de esperanto mi celis la positivajn aspektojn:
- facileco por vojaĝi
- senpagaj advantaĝoj
- toleremo
- homa frateco, ktp.

sed ankaŭ negativajn, kie la movado aspektas:
- malmoderna
- utopiista
- maljunuleca
- amatoreca
- sekteca
- fuŝlingvista, ktp.

Mi ofte aŭdas la opinion "esperanto estis laŭmoda en la pasinteco, sed oni ne plu aŭdas pri ĝi". Fakte, post enketo, tiu "ora aĝo" korespondas al renkonto kun entuziasma esperantisto kiu aktivis surloke kaj poste transloĝiĝis, malkuraĝiĝis aŭ forpasis.

Tial mi ekopiniis, ke koni la imagbildon de esperanto estas utila por reklami por ĝi, ampleksante la positivajn aspektojn kaj klarigante la negativajn...

dobri (Xem thông tin cá nhân) 18:23:37 Ngày 23 tháng 2 năm 2011

Opinio de malnova esperantemulo:
Kvankam nune plimulto da junuloj preferas la anglan lingvon, mi restas trankvila. Ĉiam oni trovos homojn, kiuj ne kapablas bone ellerni la malfacilan anglan lingvon, do la tiuj povus esti savitaj de Esperanto. Necesas montri al la ekstera mondo, ke ni daŭre ekzistas kaj vivas kontente. Kiam mi ie rakontas pri miaj eksterlandaj vojaĝoj, ĉiam mi emfazas gravan rolon de internacia lingvo, kvankam en apudmaraj somerumejoj mi malofte uzis ĝin.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 17:01:20 Ngày 24 tháng 2 năm 2011

Mi supozas, ke vi faras bonan ipreson al via publiko, kaj donas al ĝi bonan imagbildon de la movado. Sed Ĉu ili havas la okazon renkonti ofte homojn kiajn vi, por konfirmi tiun pozitivan opinion?

dobri (Xem thông tin cá nhân) 20:34:10 Ngày 24 tháng 2 năm 2011

Ja vi scias, ke esperantistoj malmultas. Publiko malofte povas renkonti iun samideanon. Pasintjare mi partoprenis publikan prelegon pri Esperanto en Česká Třebová. Aŭskultis nur malmultaj neesperantistoj. Certe nun ne estas intereso por internacia lingvo.

mathieubriere (Xem thông tin cá nhân) 21:22:37 Ngày 25 tháng 2 năm 2011

Interesega temo.
Kiam mi legis pri tiuj kiuj ne klopodas por pliesperantiĝi, mi tute pensis pri mi mem...
Mi interesiĝas pri Esperanto de pluraj jaroj kaj kredas ke ĝi estas bonega ilo, tute certe. Sed mi ne vere batalas por ĝi.
Kial? Mi ne certas sed mi kredas ke labore, hejme, televide, oni ne parolas esperante aŭ almenaŭ pri Esperanto. Eo eksteras mian vivon. Mi faru klopodegojn por paroli ĝin.
Malsame, la angla estas ĉie...

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:06:35 Ngày 26 tháng 2 năm 2011

Ĉu vere esperanto estas neinteresa kaj senutila? Mi ekpensas, ke scii pri la imagbildo de esperanto interne de la movado estas ankaŭ grava. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas iom pesimisma, kaj kontrastas kun la bildo pri kiu ni reklamas...

Sed la homoj, kiujn ni sukcesas konvinki par niaj allogaj argumentoj sal.gif estas la samaj kiuj vidas poste malkuraĝiĝintajn samideanojn malgajo.gif , kaj tio riskas elrevigi ilin.

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 20:05:42 Ngày 27 tháng 2 năm 2011

Mi kredas ke la plimulto havas preskaŭ neniun mensbildon de Esperanto. Tiuj, kiuj eĉ scias la devenan celon de Esperanto kredas ke la angle lingvo jam plenumas ĝin.

Nia unua tasko estas memorigi la mondon al tio, ke Esperanto ankoraŭ vivas. Mark Twain fame diris, "La raportoj pri mia morto estas multe troigaj," kaj ni devas komuniki saman mesaĝon pri Esperanto.

mathieubriere (Xem thông tin cá nhân) 21:16:44 Ngày 27 tháng 2 năm 2011

Todd,

Veras ke multaj personoj diras ke Esperanto estas mortiga!
Laŭ ili, Eo estis nekredebla ideo, sonĝula ideo kaj ke se oni volas serioziĝi, oni lernu la angla! Mi ofte aŭdis tiajn parolojn.

Sed, laŭ mi, Esperanto ankoraŭ estas hodiaŭa ideo. Oni bezonas neŭtralan kaj plifacile lerneblan lingvon!

IREN (Xem thông tin cá nhân) 22:37:09 Ngày 27 tháng 2 năm 2011

Por mi Esperanto estas ludilo pri vortoj. okulumo.gif

Quay lại