Į turinį

Via gekunulo kaj esperanto

Altebrilas, 2011 m. vasaris 22 d.

Žinutės: 31

Kalba: Esperanto

Rodrigoo (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 28 d. 18:03:13

Ergazomai:Hahaha, mi daŭre provas konigi E-on al mia kunulino... ŝi aprobas kaj ŝatas ĝin teorie, sed ne estos tiel facile fakte lernigi ŝin!

Estos ja amuzege paroli E-e kun mia koramikino (:
Diru "Saluton" (ŝi lernos tion rapide). Morgaŭ diru "kiel vi fartas?" (ŝi lernos tion kaj kiel respondi) ktp... ĉiutage instruu ion, iom post iom ŝi mem ekinteresiĝos por ja ekstudi. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

mathieubriere (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 28 d. 20:24:02

Rodrigoo:
Diru "Saluton" (ŝi lernos tion rapide). Morgaŭ diru "kiel vi fartas?" (ŝi lernos tion kaj kiel respondi) ktp... ĉiutage instruu ion, iom post iom ŝi mem ekinteresiĝos por ja ekstudi. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod
Bonega ideo!
Mi jam faris tion sed tio ne bonege funkscias...
Ŝi diradas "kiel vi fartas?" sed ne volas plilerni pri Esperanto! Mi eble ne estas bona instruisto... ploro.gif
Sed kuraĝo! Mi provas dirigi ŝin "nedankinde"...

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 28 d. 20:31:25

Kaj 5 jarojn poste, ŝi parolos flue esperanton kun vortprovizo de pli ol 1800 vortoj.

(kondiĉe ke vi ambaŭ parolu proksimume 5 minutojn ĉiutage, ĉar necesas 150 horoj por lerni la lingvon)

Ŝajnas tamen bona metodo, ĉar multe da malnovaj esperantistoj ne konas tiom da vortoj....

Iom post iom, la birdo faras neston... rideto.gif

Rodrigoo (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 1 d. 01:21:53

Miakaze tio ja funkciis. Dum la Kultura Festivalo en 2009, oni mokis ke ŝi parolas (kaj misparolas) kiel brazilano, kvankam ŝi estas dana. lango.gif

Ĉi tie oni diras: "mola akvo kontraŭ malmola ŝtono, tiom batas ke iam rompos." okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

danielcg (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 1 d. 15:19:14

Aŭ zamenhofpoezie:

"Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan."

Via,

Daniel

Rodrigoo:Miakaze tio ja funkciis. Dum la Kultura Festivalo en 2009, oni mokis ke ŝi parolas (kaj misparolas) kiel brazilano, kvankam ŝi estas dana. lango.gif

Ĉi tie oni diras: "mola akvo kontraŭ malmola ŝtono, tiom batas ke iam rompos." okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

mathieubriere (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 1 d. 22:22:42

"Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan."

Jes ja, tio estas espera mesaĝo! Oni faru paŝoj al bona oriento!

Sed iam tio povas ŝajni malfacilega ne konstati ŝanĝegojn!

Dum iuj tagoj, mi vere nervoziĝas ĉar mi ne komprenas, ekzemple, kial oni ne elektas internacian kaj neŭtralan lingvon kiel Esperanto.
Tio ŝajnas simpla sed fakte ne estas.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 2 d. 00:44:05

mi ne komprenas, ekzemple, kial oni ne elektas internacian kaj neŭtralan lingvon kiel Esperanto.
Kiu estas "oni"? UNO? EU? la naciaj registaroj?
Mi pensas, ke por kompreni, ni devas unue respondi al tiuj deandoj.

Sed kiel tio rilatas kun la kunulo de esperantistoj?

Rodrigoo (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 2 d. 03:31:36

Danielcg,
trafe, plejeble tio ja estas la plej taŭga traduko. rido.gif

mathieubriere,
forgesu "oni" (vee, kiel damne akuzativigi "oni"?). Agu kiel ĉasisto: ĉasu nur tiom kiom vi bezonas (ĉu vi ja bezonas ke ĉiuj parolas? Pli interese se nur ŝi parolus, ĉu ne?), kaj agu pacience kaj strategie (iom post iom, tre hazarde, montru la e-etoson, la kulturon, la poeziaron, la eblecon legi tradukojn netroveblajn alilingve, ktp).

Ne nur rilate al gekunuloj, sed mi preferas prilabori po unu kazo foje... mi preferas klopodi paroligi unu personon ol klopodi paroligi la tutan homaron kaj fine malkovri ke mi paroligis neniun, ke mi nur kreis pli da ĉiamaj komencantoj... okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

IREN (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 2 d. 08:37:54

Altebrilas: Sed kiel tio rilatas kun la kunulo de esperantistoj?
Mi havas alian demandon:
Imagu ke via urbestro estus Esperantisto kaj ke li proponus al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la infanĝardeno de la urbo.
Pri tiu, kion opinias via kunul(in)o?

orchideo (Rodyti profilį) 2011 m. kovas 2 d. 10:07:39

IREN:
Altebrilas: Sed kiel tio rilatas kun la kunulo de esperantistoj?
Mi havas alian demandon:
Imagu ke via urbestro estus Esperantisto kaj ke li proponus al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la infanĝardeno de la urbo.
Pri tiu, kion opinias via kunul(in)o?
Nia urbesto parolas kaj proponis al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la lernejoj (baza, meza kaj gimnasio).

Multajn infanoj lernis/lernas/lernos kaj la gepatroj ne!

Atgal į pradžią