Via gekunulo kaj esperanto
by Altebrilas, February 22, 2011
Messages: 31
Language: Esperanto
Altebrilas (User's profile) February 22, 2011, 5:45:41 PM
Foje, la gekunulo ne estas kontraŭ, ses ne trovas sufiĉe da interesaj aktivecoj en esperanto-renkontiĝoj, ĉefe kiam ŝi/li ne parolas esperanton kaj la turisma kaj distra parto estas malgranda.
Tial mi faras sondadon por scii, ĉu tio estas grava problemo en la E-medio, ĉu ĝi koncernas gravan parton de niaj samideanoj kaj se jes kio estas sugestebla.
darkweasel (User's profile) February 22, 2011, 7:13:42 PM
Ĉiuokaze, mi ne estas en ama rilato.
Altebrilas (User's profile) February 22, 2011, 10:51:57 PM
Rogir (User's profile) February 22, 2011, 11:23:59 PM
Altebrilas (User's profile) February 23, 2011, 2:23:27 PM
"Neniu estas profeto en sia lando"
AnFu (User's profile) February 23, 2011, 6:28:23 PM
Rogir:Mi trovas koramikinojn nur per Esperanto...Kiom da koramikinojn vi jam kolektas?
(Ĝi estas ŝerco )
Rodrigoo (User's profile) February 24, 2011, 2:45:55 AM
Unue, ŝi lernis ĉar mi multe ĝenis ŝin rilate al tio, ehe.
Due, ŝi surpriziĝis, ĉar per esperanto nia interkomunikado multege plivastiĝis.
Trie, mi havis problemegon por ja esperantISTigi ŝin (ĉar la e-movado kaj povas esti INTERESEGA kaj enuiga kaj preĝiga, ehe).
Hodiaŭ, ni nur planas vojaĝi al lokoj kie estas Pasporta Servo kaj e-amikoj, ehe (feliĉe multaj lokoj en la mondo estas tiaj).
Sammondane,
Ĥod
Altebrilas (User's profile) February 24, 2011, 5:17:11 PM
Oni povas ŝati la lingvon - precipe en kazoj, kiel la via, kie esperanto ludas plene sian rolon - kaj ne ŝati la movadon.
Sed la malo povas ankaŭ okazi: gekunulo kiu ŝatas la amikan etoson de la movado, sed ne taksas la lingvon utilan...
Ergazomai (User's profile) February 25, 2011, 2:24:21 PM
Estos ja amuzege paroli E-e kun mia koramikino (:
mathieubriere (User's profile) February 25, 2011, 9:03:55 PM
Ergazomai:Hahaha, mi daŭre provas konigi E-on al mia kunulino... ŝi aprobas kaj ŝatas ĝin teorie, sed ne estos tiel facile fakte lernigi ŝin!Se vi bone klarigas esperanton, vi povas renkonti konsentontajn ulojn.
Estos ja amuzege paroli E-e kun mia koramikino (:
Pli malfacilas farigi ilin lerni la lingvon!