Aller au contenu

Via gekunulo kaj esperanto

de Altebrilas, 22 février 2011

Messages : 31

Langue: Esperanto

Altebrilas (Voir le profil) 22 février 2011 17:45:41

En multe de esperantistaj paroj, la intereso por la lingvo ne estas sama ambaŭflanke. Estas eĉ paroj kies anoj malsame opinias pri esperanto.

Foje, la gekunulo ne estas kontraŭ, ses ne trovas sufiĉe da interesaj aktivecoj en esperanto-renkontiĝoj, ĉefe kiam ŝi/li ne parolas esperanton kaj la turisma kaj distra parto estas malgranda.

Tial mi faras sondadon por scii, ĉu tio estas grava problemo en la E-medio, ĉu ĝi koncernas gravan parton de niaj samideanoj kaj se jes kio estas sugestebla.

darkweasel (Voir le profil) 22 février 2011 19:13:42

Jen bonega ekzemplo por enketo, kie estas malbone, ke ne eblas poste ŝanĝi sian elekti. Eble iuj iam trovos novan amanton kun malsama interesiĝo pri Esperanto.

Ĉiuokaze, mi ne estas en ama rilato. lango.gif

Altebrilas (Voir le profil) 22 février 2011 22:51:57

Mi eĉ renkontis esperantistojn kies kunulinon malinstigis pluesperantumi... do tiaj ne respondos al la sondado... okulumo.gif

Rogir (Voir le profil) 22 février 2011 23:23:59

Mi trovas koramikinojn nur per Esperanto, kaj tio ĝenerale helpas.

Altebrilas (Voir le profil) 23 février 2011 14:23:27

Kompreneble, tiu parametro, kiun mi ne enkalkulis, influas la statistikojn. Tio bedaŭrinde malatigas la nombron de geesperantistoj kiuj sukcesis konvinki sian gekunulon lerni esperanton kaj partopreni al la e-vivon. shoko.gif

"Neniu estas profeto en sia lando"

AnFu (Voir le profil) 23 février 2011 18:28:23

Rogir:Mi trovas koramikinojn nur per Esperanto...
Kiom da koramikinojn vi jam kolektas?

(Ĝi estas ŝerco rideto.gif )

Rodrigoo (Voir le profil) 24 février 2011 02:45:55

Unue mi bezonis anglaĉadi kun mia koramikino... iom post iom mi instruis esperanton al ŝi.
Unue, ŝi lernis ĉar mi multe ĝenis ŝin rilate al tio, ehe.
Due, ŝi surpriziĝis, ĉar per esperanto nia interkomunikado multege plivastiĝis.
Trie, mi havis problemegon por ja esperantISTigi ŝin (ĉar la e-movado kaj povas esti INTERESEGA kaj enuiga kaj preĝiga, ehe).

Hodiaŭ, ni nur planas vojaĝi al lokoj kie estas Pasporta Servo kaj e-amikoj, ehe (feliĉe multaj lokoj en la mondo estas tiaj). okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Altebrilas (Voir le profil) 24 février 2011 17:17:11

Vi elstarigas dintingon, kiun mi ne faris: la lingvo kaj la movado. Dankon pro rimarkigi tion al mi.

Oni povas ŝati la lingvon - precipe en kazoj, kiel la via, kie esperanto ludas plene sian rolon - kaj ne ŝati la movadon.

Sed la malo povas ankaŭ okazi: gekunulo kiu ŝatas la amikan etoson de la movado, sed ne taksas la lingvon utilan...

Ergazomai (Voir le profil) 25 février 2011 14:24:21

Hahaha, mi daŭre provas konigi E-on al mia kunulino... ŝi aprobas kaj ŝatas ĝin teorie, sed ne estos tiel facile fakte lernigi ŝin!

Estos ja amuzege paroli E-e kun mia koramikino (:

mathieubriere (Voir le profil) 25 février 2011 21:03:55

Ergazomai:Hahaha, mi daŭre provas konigi E-on al mia kunulino... ŝi aprobas kaj ŝatas ĝin teorie, sed ne estos tiel facile fakte lernigi ŝin!

Estos ja amuzege paroli E-e kun mia koramikino (:
Se vi bone klarigas esperanton, vi povas renkonti konsentontajn ulojn.
Pli malfacilas farigi ilin lerni la lingvon!

Retour au début