Al la enhavo

Plaĉi al mi kontaŭ ŝati

de rynasaurus, 2011-februaro-22

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

rynasaurus (Montri la profilon) 2011-februaro-22 22:58:07

Ĉu ekzistas ajna diferenco inter plaĉi al mi kaj ŝati?

Ups, mi fuŝis la titolon. Ĝi estus kontraŭ, ne kontaŭ.

Rogir (Montri la profilon) 2011-februaro-22 23:36:18

Krom gramatike, eble, sed mi ne povas klare diri. Plejmultaj homoj uzas ŝati, ĉar tio pli mallongas.

mihxil (Montri la profilon) 2011-februaro-23 08:23:59

rynasaurus:Ĉu ekzistas ajna diferenco inter plaĉi al mi kaj ŝati?
Vidu ekz. [url= http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ŝat.html] http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ŝat.html[/url].

Origine 'ŝati' signifis la nunan 'aprezi'. Ŝajnas al mi ke oni ekuzis 'ŝati' en ĝia 'plaĉa' signifo ne tiom pro koncizodeziro, kiom pro plia gramatika similo al ekzemple la angla 'to like'.

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-23 23:07:27

miĥil:Origine 'ŝati' signifis la nunan 'aprezi'. Ŝajnas al mi ke oni ekuzis 'ŝati' en ĝia 'plaĉa' signifo ne tiom pro koncizodeziro, kiom pro plia gramatika similo al ekzemple la angla 'to like'.
Interese, kiam tiu ŝanĝo okazis? Ŝajnas al mi, ke antaŭ multaj jaroj... Kaj mi atentigu, ke ne estas nur la angla, kiu havas tian verbon. En la germana, ekzemple, oni havas 'mögen'.

La moderna signifo de 'ŝati' ŝajnas al mi bona kaj utila - ĝi certe estas pli facile direbla ol la pli longa formo 'plaĉi al'. Sed mi uzas ambaŭ formojn - iafoje mi preferas la strukturon de la frazo kun 'plaĉi al', dependas de la situacio...

PMEG skribas pri ĉi tiuj verboj ĉi tie

T0dd (Montri la profilon) 2011-februaro-24 00:32:38

Ĉi tiuj vortoj estas ja interesaj. Laŭ la verbo PLAĈI, io kaŭzas efikon je mi. Kontraste, ŜATI estas io, kio mi faras, aŭ celas, al io (aŭ iu) alia. La sago de kaŭzado flugas en kontraŭaj direktoj je la du verboj.

ŜATI estas speco de ago de tiu, kiu ŝatas. PLAĈI estas kaŭzo de reago en tiu persono.

Evidente tiom da Esperantistoj sentis bezonon de aga verbo, ke ili prunteprenis najbaran vorton, anstataŭ importi alian (kiel "lajki"!).

Mi scivolas, ĉu hispanlingvanoj preferas la verbon PLAĈI, ĉar ĝi similas al la hispana GUSTAR?

danielcg (Montri la profilon) 2011-februaro-24 03:33:15

Ne nur "plaĉi" similas al la hispana verbo "gustar" laŭ tio, ke ambaŭ estas "agoj" de la ŝatata objekto al la ŝatanto, sed ankaŭ "plaĉi" devenas de la sama radiko kiel la hispanlingva vorto "placer" (plezuro).

Tio igus tre verŝajna vian teorion, ke hispanlingvanoj devus preferi "tio plaĉas al mi" anstataŭ "mi ŝatas tion".

Tamen mi devos seniluziigi vin. Mi pli ofte uzas "mi ŝatas tion" kaj malpli ofte "tio plaĉas al mi".

Eble ĉar mi estas hispanlingvano kontaminita de la angla lingvo, kie oni diras "I like this" laŭ la skemo de "mi ŝatas tion".

(Todd, kompreneble la esprimo "kontaminita" estas nur ŝerco; plejeble estus pli proksime al la vero, diri ke la angla lingvo estas kontaminita de mi!)

Via,

Daniel

T0dd:Ĉi tiuj vortoj estas ja interesaj. Laŭ la verbo PLAĈI, io kaŭzas efikon je mi. Kontraste, ŜATI estas io, kio mi faras, aŭ celas, al io (aŭ iu) alia. La sago de kaŭzado flugas en kontraŭaj direktoj je la du verboj.

ŜATI estas speco de ago de tiu, kiu ŝatas. PLAĈI estas kaŭzo de reago en tiu persono.

Evidente tiom da Esperantistoj sentis bezonon de aga verbo, ke ili prunteprenis najbaran vorton, anstataŭ importi alian (kiel "lajki"!).

Mi scivolas, ĉu hispanlingvanoj preferas la verbon PLAĈI, ĉar ĝi similas al la hispana GUSTAR?

T0dd (Montri la profilon) 2011-februaro-24 13:41:41

danielcg:
Eble ĉar mi estas hispanlingvano kontaminita de la angla lingvo, kie oni diras "I like this" laŭ la skemo de "mi ŝatas tion".

(Todd, kompreneble la esprimo "kontaminita" estas nur ŝerco; plejeble estus pli proksime al la vero, diri ke la angla lingvo estas kontaminita de mi!)
Mi estas anglalingvano kontaminita de la filozofio, do por mi ĉi tiu vorto starigas interesan demandon: Ni malatentu la vortojn kaj demandu, kia estas la baza koncepto? ŜATI/PLAĈI temas pri rilato inter iu subjekto kaj iu objekto. Kia rilato ĝi estas? Ĉu kaŭza rilato?

TIU BIERO PLAĈAS AL MI.

Tiu frazo indikas, ke tiu biero kaŭzas efikon je mi, nomite plezuro. Pedante, mi povas diri:

TIU BIERO KAŬZAS MIN SPERTI PLEZURO. Tio estas, tiu biero ŝanĝas mian staton.

Kontraste,

MI ŜATAS TIUN BIERON.

Ĉu mi kaŭzas ion ajn je la biero? Ne. Ĉu mi iel ŝanĝas ĝian staton? Ne, la biero restas sama, ĉu mi ŝatas ĝin aŭ ne.

Do, kiel filozofo, mi emas preferi la verbon kiu koncepte pli agordas je la efektiva rilato esprimata, kaj tiu rilato estas kaŭza. Tial, PLAĈI estas pli trafa.

Tamen, kiel anglalingvano, mi ŝatas la verbon ŜATI!

ricxoberto (Montri la profilon) 2011-februaro-24 16:05:15

Mi estas italparolanto. En la itala "al mi placzas/mi ŝatas" tradukiĝas "mi piace" aŭ "a me piace". La rilato de la itala verboformo "piace" kun la Esperanta "plaĉas" ja estas tute evidenta. La du verboformoj eĉ konstruiĝas tute same. Tamen ankaŭ mi, kiel danielcg, preferas "ŝati". En mia opinio, ne temas pri filozofiaj konceptoj, sed pri lingvistikaj kialoj. En la itala, oni kutime diras "mi piace" - t.e. oni uzas la senakcentan formon de la persona pronomo. Oni uzas la pli longan formon "a me piace" nur se oni volas emfazi la ŝatanton, ne la ŝataton. Tiu lasta formo paralelas kun la Esperanta en ĉiuj aspektoj, inkluzive ke "al mi" estas neĉese akcentata. El tio rezultas la impreso - almenaŭ al la oreloj de italparolanto kiel mi - ke uzante "al mi plaĉas" oni emfazas la ŝatanton - tio, kio plejofte ne estas la intenco de l' parolanto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-24 16:21:42

En la germana, ekzistas la sama paraleleco: gefallen + dativo = plaĉi al, kaj mögen + akuzativo = ŝati.

Tial mi uzas ambaŭ formojn ankaŭ en Esperanto kaj tio tute ne ĝenas min.

mihxil (Montri la profilon) 2011-februaro-24 22:13:58

Mi devas diri ke parolado pri filozofio kaj interrilatado kaj tiel plu ŝajnas al mi iom ridinda. Ŝajnas al mi ke la signifoj de 'ŝati' kaj 'plaĉi' estas nuntempe pli malpli samaj.

Fakte mi bedaŭras la evoluon. Nun do ni bezonas tri radikojn (ŝat/ plaĉ/ kaj aprez/) kie en la praepoko necesis nur du (ŝat/ kaj plaĉ/). Rezulte do la lingvo simple fariĝis pli malfacile lernebla. Vortaroj jam estas tute plenaj de tre similsignifaj radikoj, kaj la kaŭzo probable estas en ne malgrava parto la obstinaj esperantistoj kiuj rifuzas konformiĝi al la lingvo, kaj tial konformigis la lingvon al si. Tiel kreante la belan ĥaoson kiu nun estas nia lingvo.

Reen al la supro