본문으로

Kuirmaniero de via favoratmanĝaĵo

글쓴이: Belapo, 2007년 5월 25일

글: 23

언어: Esperanto

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 5월 27일 오후 5:08:13

Mi opinias, ke tiu ĉi fadeno estas difekto de naturaj rajtoj de viroj. rideto.gif

Kvankam oni diras, ke la plej bonaj kuiristoj de l'mondo estas viroj, kutime pretigas diversajn manĝaĵojn kaj bongustaĵojn konkrete niaj belegaj virinoj.
Mi, ekzemple, ĝenerale ne scipovas kuiri.
Antaŭ mia edziĝo mi interkonsentis kun mia estonta edzino, ke mi neniam staros ĉe kuirilo (ĉu fornelo, ĉu lignofajro, ĉu io alia) por ion kuiri. Nature, mi ofte ion kuiras, sed tio estas simplaj, ne tro komplikaj aĵoj - teo, kafo, tre malofte patkukoj.
Sed mi volus tralegi en la fadedo iajn interesesajn kuir-receptojn.

annadahlqvist (프로필 보기) 2007년 5월 29일 오후 4:44:25

Mi manĝis ĵuse supo de tomato kaj lenso (ne de okulo!). Ĝi estas unu de mia favoratmanĝaĵo. Mi ŝanĝas la kuirmaniero de kio mi havas en la kuirejo, sed ekzemple:

kaserolo+oleo+poreo+ajlo+
karoto+papriko/pipro(?)+ruĝa lenso+akvo+
konservita tomato+spicaĵo+
salo+...
boli
kaj ĝi estas fine!

Oni povas manĝi ĝin kun pano eksemple

Mielo (프로필 보기) 2007년 5월 29일 오후 7:15:51

annadahlqvist:Mi manĝis ĵuse supo de tomato kaj lenso (ne de okulo!). Ĝi estas unu de mia favoratmanĝaĵo. Mi ŝanĝas la kuirmaniero de kio mi havas en la kuirejo, sed ekzemple:

kaserolo+oleo+poreo+ajlo+
karoto+papriko/pipro(?)+ruĝa lenso+akvo+
konservita tomato+spicaĵo+
salo+...
boli
kaj ĝi estas fine!

Oni povas manĝi ĝin kun pano eksemple
Laŭ mia vortaro, kiun ni manĝis estas lento kaj per kiu ni vidas estas lenso. Ĉu ĝi pravas ? rido.gif

Mielo (프로필 보기) 2007년 5월 29일 오후 7:20:13

Ni vespermanĝis gratenitan melongenon, kukurbeton, frititan terpomojn kaj kukumsalaton.

annadahlqvist (프로필 보기) 2007년 6월 1일 오후 1:46:43

dankon, jes, lento, mi uzis la vortaro al dekstro, oni devas diveni multe se uzi ĝin.

Nune mi trinkas teo, recepto estas:

taso+teo+akvo
estas tre grave ke la akvo estas varme!

por matenmanĝo mi manĝis rizgriaĵo (rizkaĉo?) sed ĝi estas tre facile fari, pro tio mi ne skribas la recepton.

manu_fr (프로필 보기) 2007년 6월 2일 오전 10:19:11

annadahlqvist:dankon, jes, lento, mi uzis la vortaro al dekstro, oni devas diveni multe se uzi ĝin.

Nune mi trinkas teo, recepto estas:

taso+teo+akvo
estas tre grave ke la akvo estas varme!

por matenmanĝo mi manĝis rizgriaĵo (rizkaĉo?) sed ĝi estas tre facile fari, pro tio mi ne skribas la recepton.
Saluton !

kian teon trinkas vi ?
mi kutime trinkas la ĉinan 'Yunnan Tuocha'

amike

manu
sal.gif

Mielo (프로필 보기) 2007년 6월 2일 오후 12:20:00

annadahlqvist:dankon, jes, lento, mi uzis la vortaro al dekstro, oni devas diveni multe se uzi ĝin.

Nune mi trinkas teo, recepto estas:

taso+teo+akvo
estas tre grave ke la akvo estas varme!

por matenmanĝo mi manĝis rizgriaĵo (rizkaĉo?) sed ĝi estas tre facile fari, pro tio mi ne skribas la recepton.
Ĉe vi estas grava kutima la teumi, ĉu ne ? Mi legis en libroj, ke la anglaj manĝas multon kukon, panon, sendviĉon per teo. Ni trinkas teon matene ĝenerale. Mi trinkas multon frukton teon per mielo.

annadahlqvist (프로필 보기) 2007년 6월 3일 오전 11:20:24

Sed mi ne estas angla, mi nur studas tie, kaj nun mi havas somerferioj kaj estas en mia lando, svedio, mi forgesis ŝanĝi mia loĝlando.

Ankaŭ mi ŝatas fruktteon, krome mentteon, hibiskteon, kamomilteon, riboteon ktp...

En la vendejo tie mi aĉetas kiam mi estas en anglio ili nur havas teonteon, kaj preskaŭ nur unu panspecon, por sendviĉoj aŭ rustpanoj.

Belapo (프로필 보기) 2007년 6월 6일 오전 10:40:58

Mi hieraŭ alvenis al Norvegio el Italio, kaj tie mi manĝis multan pastaĵon. Mia favorato estis karbonaro. Mi ne scias la tutan recepton, sed ĝi estas farita kun pastaĵo, ovoj, lardo kaj iom da kremo (non multe).

Tiu ĉi estas la recepto laŭ mia penso. (Se ne korekte estas, bonvolu korekti.)
Boligu la paston, kaj fritu la lardon. Dum la pasto estas ankoraŭ varmega, miksu kun ovo kaj kremo. Fine, miksu kun fritita lardo.
Bona manĝon!

Fakte, mi ne trinkas multan teon. Sed mi tre ŝatas la kafon. Mia favorato estas "kaffé pilão" de Brasilio, kaj ankaŭ mi ŝatas la kafon grekan.

Mielo (프로필 보기) 2007년 6월 18일 오후 5:41:16

Mi manĝis hodiaŭ someran hungaran manĝaĵon. Ĝia nomo estas "lecsó". En ĝi estas cepo, kapsiko, tomato, kolbaso, ovo.

다시 위로