メッセージ: 8
言語: Esperanto
Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年3月4日 19:58:07
Ekz. uzante unu vorton kiel en la retmaŝinoj...
Serĉadi ĉiujn fadenojn en ĉiuj grupoj daŭrigas multaj tagoj!
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年3月4日 20:01:07
Vere mankas bona serĉilo en la forumo. La Google-baza serĉilo, kiun ni havas, ofte montras paĝojn pluroble pro la pluraj tradukoj de la paĝaro.
Dezirinda estus ankaŭ listo de ĉiuj mesaĝoj skribitaj de certa uzanto.
Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年3月5日 18:19:30
Se la augustaj administrantoj legus tiun malgrandan ... deziron!
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年3月5日 18:26:19
lernu-teamo nun tut-teame kaj plene okupiĝas pri la "Esperanto aktuale" miavide.
do, ne devojigu ilin. ili fruktodone laboradu
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年3月5日 18:32:42
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年3月5日 18:40:26
darkweasel:Nu, jes, se la teamo ne havas tempon por fari tion ĉi, ni ĉiuokaze povas nenion fari. Tio tamen ne malhelpu proponi kaj subteni proponojn.mi tute konsentas
post longa laborado espereble ili atentos fin-fine tiun ĉi forumon kaj kontentigos niajn dezirojn
Jev (プロフィールを表示) 2011年3月6日 9:39:06
Terurĉjo:post longa laborado espereble ili atentos fin-fine tiun ĉi forumon kaj kontentigos niajn dezirojnNu... mi ĉiam sekvas la diskutojn en la forumoj. Aldono de la serĉilo al la forumoj sendube estas bezonata kaj ni realigos ĝin, kiam aperos eblo. Espereble tio estos tre baldaŭ.
Terurĉjo (プロフィールを表示) 2011年3月6日 10:07:09
Jev:mi ĉiam sekvas la diskutojn en la forumoj.La Granda Frato neniam dormetas.