去目錄頁

Malnovaj fadenoj

Eddycgn, 2011年3月4日

讯息: 8

语言: Esperanto

Eddycgn (显示个人资料) 2011年3月4日下午7:58:07

Ĉu oni povas facile serĉi inter la malnovaj fadenoj, por trovi se la temo jam estis diskutita?

Ekz. uzante unu vorton kiel en la retmaŝinoj...
Serĉadi ĉiujn fadenojn en ĉiuj grupoj daŭrigas multaj tagoj!

darkweasel (显示个人资料) 2011年3月4日下午8:01:07

Mi absolute subtenegas tiun ĉi proponon!

Vere mankas bona serĉilo en la forumo. La Google-baza serĉilo, kiun ni havas, ofte montras paĝojn pluroble pro la pluraj tradukoj de la paĝaro.

Dezirinda estus ankaŭ listo de ĉiuj mesaĝoj skribitaj de certa uzanto.

Eddycgn (显示个人资料) 2011年3月5日下午6:19:30

Ĝuste! Ankaŭ por ke ne komencu novan fadenon se la temo jam ekzistas...

Se la augustaj administrantoj legus tiun malgrandan ... deziron!

Terurĉjo (显示个人资料) 2011年3月5日下午6:26:19

knaboj

lernu-teamo nun tut-teame kaj plene okupiĝas pri la "Esperanto aktuale" miavide.

do, ne devojigu ilin. ili fruktodone laboradu

darkweasel (显示个人资料) 2011年3月5日下午6:32:42

Nu, jes, se la teamo ne havas tempon por fari tion ĉi, ni ĉiuokaze povas nenion fari. Tio tamen ne malhelpu proponi kaj subteni proponojn.

Terurĉjo (显示个人资料) 2011年3月5日下午6:40:26

darkweasel:Nu, jes, se la teamo ne havas tempon por fari tion ĉi, ni ĉiuokaze povas nenion fari. Tio tamen ne malhelpu proponi kaj subteni proponojn.
mi tute konsentas

post longa laborado espereble ili atentos fin-fine tiun ĉi forumon kaj kontentigos niajn dezirojn

Jev (显示个人资料) 2011年3月6日上午9:39:06

Terurĉjo:post longa laborado espereble ili atentos fin-fine tiun ĉi forumon kaj kontentigos niajn dezirojn
Nu... mi ĉiam sekvas la diskutojn en la forumoj. Aldono de la serĉilo al la forumoj sendube estas bezonata kaj ni realigos ĝin, kiam aperos eblo. Espereble tio estos tre baldaŭ.

Terurĉjo (显示个人资料) 2011年3月6日上午10:07:09

Jev:mi ĉiam sekvas la diskutojn en la forumoj.
La Granda Frato neniam dormetas.

回到上端