前往目錄

Kuirmaniero de via favoratmanĝaĵo

貼文者: Belapo, 2007年5月25日

訊息: 23

語言: Esperanto

Belapo (顯示個人資料) 2007年5月25日下午4:11:02

Ĉi tie vi povas skribi la kuirmanieron de via favoratmanĝaĵo.

Mielo (顯示個人資料) 2007年5月25日下午4:16:50

Belapo:Ĉi tie vi povas skribi la kuirmanieron de via favoratmanĝaĵo.
Ĉu mi skribu pri ĉiuj dudek kvinaj ? rido.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年5月25日下午10:54:03

Mi ne konas, kiamaniere oni preparas vodkon.
Krome, mi ankaŭ ne drinkas. ploro.gif

Mielo (顯示個人資料) 2007年5月26日上午4:47:34

Terurĉjo:Mi ne konas, kiamaniere oni preparas vodkon.
Krome, mi ankaŭ ne drinkas. ploro.gif
Kara, ĉi tie oni devas manĝi kaj ne drinki. rido.gif

Belapo (顯示個人資料) 2007年5月26日上午7:26:44

Mielo:Ĉu mi skribu pri ĉiuj dudek kvinaj ? rido.gif
Se vi volas. rideto.gif

Belapo (顯示個人資料) 2007年5月26日上午8:05:51

Por indiki la nivelo, mi potas starti kun simpla manĝaĵo.

Varma pano kun formaĝo kaj viando.
(ostesmørbrød)

Vi bezonas:
-2-3 pantranĉaĵoj
-4-9 tranĉaĵoj da sekigita kolbaso (dependata de la grando de la kolbaso)
-formaĝo (ekzemple svisa aŭ mocarelo)
-keĉupo kaj mustardo
-oregano
-paprikopudro (aŭ freŝa papriko)

Maniero:
1. Metu la pantranĉaĵojn sur la tablo, kaj enŝmiru per ketĉupo kaj/aŭ mustardo
2. Metu la kolbasotranĉaĵojn sur la panoj, kaj sur tiuj, metu sufiĉe formaĝo.
3. Metu en fine la spicojn.
4. Enŝovu la pantranĉaĵojn en la forno varmega (ca. 200-220 *C) dum 10 al 12 minutoj.
5. Bona manĝi!

Mielo (顯示個人資料) 2007年5月26日上午10:59:29

Belapo:
Mielo:Ĉu mi skribu pri ĉiuj dudek kvinaj ? rido.gif
Se vi volas. rideto.gif
Mi komprenas jam. rido.gif Ĉu vi ŝatus, se ni skribus ankaŭ la recepton ?
Hodiaŭ mi kuiris simplan italan (Bologna) makaronion. Ĉiuj povas kuiri tiun, ĉu ne ?

Mielo (顯示個人資料) 2007年5月26日上午11:02:30

Belapo:Por indiki la nivelo, mi potas starti kun simpla manĝaĵo.

Varma pano kun formaĝo kaj viando.
(ostesmørbrød)
Nomo de tiu manĝaĵo estas ĉe ni: Varma sandviĉo.

Belapo (顯示個人資料) 2007年5月26日上午11:37:21

Mi scias kiel oni povas manĝi vodkon.

En melonon:

Prenu tranĉilon, funelon, melonon kaj vodkon.
Tranĉu truo en la melonon kaj enigu la funelon. (La truo devas esti iom granda)
Enverŝu la vodkon. (La melonon devus esti subtenata)
Dum unu aŭ du tagoj la akvo en la melono estas interŝanĝita per vodkon.

(Mi ne provis, sed ĉi tiu estas recepto en unu de miaj kuirlibroj.)

Belapo (顯示個人資料) 2007年5月26日下午12:16:33

Mielo:
Hodiaŭ mi kuiris simplan italan (Bologna) makaronion. Ĉiuj povas kuiri tiun, ĉu ne ?
Jes, mi pensas.

回到上端