إلى المحتويات

Vorto en libro pri go-ludo

من Miland, 5 مارس، 2011

المشاركات: 3

لغة: Esperanto

Miland (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2011 9:53:13 م

Mi eklegis Invito al Go-ludo, kiun mi aĉetis en Roterdamo en 2008. En la unua paĝo troviĝas la frazo: "En Japanio, goo okupas la unuarangan popularecon el ĉiuj endomaj amuzaĵoj."

Mi ne trovis la vorton endoma en miaj vortaroj.

Miland (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2011 9:58:51 م

Diable, "en la domo"! Ho, mi estis stulta! rido.gif

Balbutanto (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2011 10:50:40 م

Miland:Diable, "en la domo"! Ho, mi estis stulta! rido.gif
Tute ne. Legante, mi tre ofte renkontas vortojn, kiuj ŝajnas novaj kaj nekompreneblaj, ĝis mi disigas ilin en ĝiaj *fundamentaj* eroj, kaj hop! La senco elsaltas la paĝon. Vortoj tiaj oni ĝenerale ne forgesas. sal.gif

عودة للاعلى