Messages : 3
Langue: Esperanto
Miland (Voir le profil) 5 mars 2011 21:53:13
Mi eklegis Invito al Go-ludo, kiun mi aĉetis en Roterdamo en 2008. En la unua paĝo troviĝas la frazo: "En Japanio, goo okupas la unuarangan popularecon el ĉiuj endomaj amuzaĵoj."
Mi ne trovis la vorton endoma en miaj vortaroj.
Mi ne trovis la vorton endoma en miaj vortaroj.
Miland (Voir le profil) 5 mars 2011 21:58:51
Diable, "en la domo"! Ho, mi estis stulta!
Balbutanto (Voir le profil) 5 mars 2011 22:50:40
Miland:Diable, "en la domo"! Ho, mi estis stulta!Tute ne. Legante, mi tre ofte renkontas vortojn, kiuj ŝajnas novaj kaj nekompreneblaj, ĝis mi disigas ilin en ĝiaj *fundamentaj* eroj, kaj hop! La senco elsaltas la paĝon. Vortoj tiaj oni ĝenerale ne forgesas.