Sadržaj

Ĉi kaj ĉi-

od Kateno, 6. ožujka 2011.

Poruke: 6

Jezik: Esperanto

Kateno (Prikaz profila) 6. ožujka 2011. 19:16:58

Mi ĉiam volas scii kiel funkcias la "ĉi" vorto kun ĉiuj tabelvortoj. Kun "ti-" vortoj estas bone konite, sed, ĉu la aliaj tabelvortoj?

ĉu oni povas fari frazoj kia:

Ĉiu ĉi.(Ĉiu el tiuj ĉi)(All of them)(Todos estos)
Ĉio ĉi.(Ĉio el tio ĉi)(All of these)(Todo esto)
Ĉia ĉi.(Ĉia aĵo el tiuj ĉi aĵo)(?)(De todos estos tipos)
Ĉie ĉi.(Ĉie en tiu ĉi loko)(?)( En todo este lugar)
Ĉiel ĉi.(je ĉiuj maniero el tiuj ĉi)(in all this way)( de todas estas maneras)
Ĉiam ĉi.(Ĉiam dum tiu ĉi okazo)(all this time)(todo este tiempo)
Ĉiom ĉi.(Ĉiom da tiu ĉi kvanto)(All this...)(Todo este...)
Ĉies ĉi.(de ĉiuj el tiuj ĉi)(?)(De todos ellos)
Ĉial ĉi.(pro ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj)(for all these reasons)(por todo esto)

Ŝajne Iuj, kiel "ĉial ĉi" aŭ "ĉiel ĉi", estas uzeblaj nur dum eksplikoj postdiri kialojn aŭ manierojn. Ekzemple:
" Sola infano povas rompi ion, vundiĝi kaŭ deziri akompananton. Ĉial ĉi oni ne devas lasi solan infanon"

darkweasel (Prikaz profila) 6. ožujka 2011. 19:20:23

Jes, tio eblas. Tiaokaze la vorto tio (aŭ tial ktp) estas subkomprenata.

Jam Zamenhof skribis en Lingva Respondo:
Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar la vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman montron.

horsto (Prikaz profila) 7. ožujka 2011. 12:47:07

Kateno:
Ĉial ĉi.(pro ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj)
Ĉial ĉi ne signifas pro ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj, sed nur ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj. Tial ĉi tiu frazo estas malĝusta:
Kateno:Sola infano povas rompi, ion vundiĝi kaŭ deziri akompananton, ĉial ĉi oni ne devas lasi solan infanon
Mi skribus:
Sola infano povas rompi ion, vundiĝi aŭ deziri akompananton, tial oni ne devas lasi infanon sola.

Mi ankau ne komprenas kial vi metis komon inter la verbo kaj la rekta objekto. Tio ege malfaciligas la komprenon.

darkweasel (Prikaz profila) 7. ožujka 2011. 13:24:14

horsto:
Kateno:
Ĉial ĉi.(pro ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj)
Ĉial ĉi ne signifas pro ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj, sed nur ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj.
Tute ne! Tial ja ne signifas "tiu kaŭzo", sed ja "pro tiu kaŭzo"! Do estas same pri ĉial.

Kateno (Prikaz profila) 7. ožujka 2011. 16:55:08

Mi ankau ne komprenas kial vi metis komon inter la verbo kaj la rekta objekto. Tio ege malfaciligas la komprenon.
Tio estis mistajpo. Nun ĝi estas korektita.

danielcg (Prikaz profila) 7. ožujka 2011. 23:04:36

Miaopinine ĉiuj ĉi rideto.gif frazoj estas korektaj, kaj ankaŭ la angla- kaj hispanlingvaj tradukoj.

Parenteze, vidu kiom regulaj estas la esperantlingvaj vortoparoj, kontraste al tiuj nacilingvaj. Sendube lernanto de Esperanto multe pli rapide regos la unuajn, ol lernanto de la angla aŭ hispana povos regi la duajn.

Via,

Daniel

Kateno:Mi ĉiam volas scii kiel funkcias la "ĉi" vorto kun ĉiuj tabelvortoj. Kun "ti-" vortoj estas bone konite, sed, ĉu la aliaj tabelvortoj?

ĉu oni povas fari frazoj kia:

Ĉiu ĉi.(Ĉiu el tiuj ĉi)(All of them)(Todos estos)
Ĉio ĉi.(Ĉio el tio ĉi)(All of these)(Todo esto)
Ĉia ĉi.(Ĉia aĵo el tiuj ĉi aĵo)(?)(De todos estos tipos)
Ĉie ĉi.(Ĉie en tiu ĉi loko)(?)( En todo este lugar)
Ĉiel ĉi.(je ĉiuj maniero el tiuj ĉi)(in all this way)( de todas estas maneras)
Ĉiam ĉi.(Ĉiam dum tiu ĉi okazo)(all this time)(todo este tiempo)
Ĉiom ĉi.(Ĉiom da tiu ĉi kvanto)(All this...)(Todo este...)
Ĉies ĉi.(de ĉiuj el tiuj ĉi)(?)(De todos ellos)
Ĉial ĉi.(pro ĉiu kaŭzo el tiuj ĉi kaŭzoj)(for all these reasons)(por todo esto)

Ŝajne Iuj, kiel "ĉial ĉi" aŭ "ĉiel ĉi", estas uzeblaj nur dum eksplikoj postdiri kialojn aŭ manierojn. Ekzemple:
" Sola infano povas rompi ion, vundiĝi kaŭ deziri akompananton. Ĉial ĉi oni ne devas lasi solan infanon"
rideto.gif

Natrag na vrh