Naar de inhoud

Demandoj pri aziaj lingvoj

door maratonisto, 11 maart 2011

Berichten: 22

Taal: Esperanto

EoMy (Profiel tonen) 20 maart 2011 13:03:23

maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?

Dankon.
Jes, la malaya kaj indonezia lingvoj havas tiojn.

hebat

ikhlas (ĥlas)

utku (Profiel tonen) 6 april 2011 20:08:06

En la araba ekzistas h (ه) kun du aliaj variaĵoj (ح kaj خ). La sono de ح estas tre malofta inter vivaj lingvoj, ne estas h, nek ĥ. خ iome similas je ĥ, sed estas malpli mola.

En la korea ekzistas h. Krome, ekzistas stranga h-sono malsama ol h (ekz. la unua sono de la vorto por "lernejo"). Mi jam ne aŭdis la sonon ĥ.

En la hinda, h ekzistas (kaj estas tre ofta sono). Mi ne scias pri ĥ.

La persa estas kiel la araba pri h-oj, sed la sono ح ne ekzistas (la litero ح ekzistas sed elparolatas kiel normala h).

Inter la tjurkaj lingvoj, en la azera, uzbeka kaj kazaĥa ekzistas kaj h, kaj ĥ, en la turka nur h. Mi ne scias pri kirgiza kaj turkmena.

En la japana, laŭ mia scio, artikolo ne ekzistas. En la hinda kaj korea ĝis nun mi ne vidis artikolon, sed povas ekzisti. En la araba difinita artikolo ekzistas (el), nedifinita artikolo estas malekzisto de difinita + aldona n je la fino de vorto. Tjurkaj lingvoj ne havas difinitan artikolon, sed havas nedifinitan (bir=1 en la turka).

Laste, mi ne estas certa, kio estas artikolo, kaj kio ne estas. Ĉu en la ĉina zhè estas artikolo? La respondo difinos ankaŭ la situon de la persa.

bele (Profiel tonen) 6 april 2011 22:35:56

vidas vandenis:
maratonisto:1. Ĉu ekzistas la sonoj h kaj ĥ en la ĉina, araba, japona, korea, hindia, bengala kaj aliaj grandaj lingvoj?
2. Ĉu ekzistas en tiuj lingvoj iu speco de difinita kaj nedifinita artikolo?

Dankon.[/CIT

La litero H ekzistas en portugala, sed ĝi ne havas sonon. Ni skribas HAVER, kaj legas AVER.
La sono Ĥ ne ekzistas en portugala.
Portugala lingvo havas difinitajn kaj nedifinitajn artikolojn.

maratonisto (Profiel tonen) 3 mei 2011 19:00:43

bele:La litero H ekzistas en portugala, sed ĝi ne havas sonon. Ni skribas HAVER, kaj legas AVER.
La sono Ĥ ne ekzistas en portugala.
Portugala lingvo havas difinitajn kaj nedifinitajn artikolojn.
La sama situo almenaŭ en unu alia latinido - itala.

henma (Profiel tonen) 3 mei 2011 20:16:39

maratonisto:
bele:La litero H ekzistas en portugala, sed ĝi ne havas sonon. Ni skribas HAVER, kaj legas AVER.
La sono Ĥ ne ekzistas en portugala.
Portugala lingvo havas difinitajn kaj nedifinitajn artikolojn.
La sama situo almenaŭ en unu alia latinido - itala.
Ankaŭ en la hispana... H ne havas sonon en la hispana.

J sonas en la hispana kiel Ĥ aŭ H (tio dependas de la lando/regiono).

Sed ne temas pri eŭropaj lingvoj, sed pri aziaj lingvoj okulumo.gif

Amike,

Daniel.

黄鸡蛋 (Profiel tonen) 13 mei 2011 13:14:03

1 Laŭ iuj ĉinoj, la "h" de "he" en pinjino iom similas al ĥ, sed fakte tio estas ankoraŭ h.
2 Pri la oficial ĉina lingvo, multaj lingvistoj opinias ke ĝi ne havas artikolojn.

utku:
Laste, mi ne estas certa, kio estas artikolo, kaj kio ne estas. Ĉu en la ĉina zhè estas artikolo? La respondo difinos ankaŭ la situon de la persa.
Miaopinie tiu vorto estas ankoraŭ montra pronomo. Sed ŝajnas ke artikoloj en latinidaj lingvoj devenas de montraj pronomoj en la latina, do... eble la limlinio inter artikolo kaj montra pronomo estas malklareta.

Kaj, en mia loka lingvo / dialekto (la kantona lingvo), ekzistas alia fenomeno. Ĉu vi scias ke en la ĉina lingvo, mezurvortoj (aŭ kvantvortoj) estas necesaj por preskaŭ ĉiuj substantivoj? (Mezurvorto: simila al la "skatolo" en la esprimo "du skatoloj da pomoj", sed en la ĉina lingvo ne necesas "da", kaj mezurvorto funkcias kiel "skatolo da") Laŭ la uzado en la oficiala ĉina lingvo, ofte ĉiu mezurvorto devas sekvi numeralon, kvankam iam oni povas forlasi la antaŭan "unu". Tamen en la kantona lingvo, eblas uzi mezurvorton sen antaŭa numeralo, kaj tiam la mezurvorto funkcias pli-malpli kiel difina artikolo. (Ankaŭ eblas forlasi la antaŭan "unu" kiel en la oficiala lingvo, kiam la uzado estas simila al tiu de nedefina artikolo...) Sed se oni pensus ilin difinaj artikoloj, tiam estus tro multaj difinaj artikoloj...

maratonisto (Profiel tonen) 15 mei 2011 17:52:21

黄鸡蛋:Kaj, en mia loka lingvo / dialekto (la kantona lingvo), ekzistas alia fenomeno. Ĉu vi scias ke en la ĉina lingvo, mezurvortoj (aŭ kvantvortoj) estas necesaj por preskaŭ ĉiuj substantivoj? (Mezurvorto: simila al la "skatolo" en la esprimo "du skatoloj da pomoj", sed en la ĉina lingvo ne necesas "da", kaj mezurvorto funkcias kiel "skatolo da") Laŭ la uzado en la oficiala ĉina lingvo, ofte ĉiu mezurvorto devas sekvi numeralon, kvankam iam oni povas forlasi la antaŭan "unu". Tamen en la kantona lingvo, eblas uzi mezurvorton sen antaŭa numeralo, kaj tiam la mezurvorto funkcias pli-malpli kiel difina artikolo. (Ankaŭ eblas forlasi la antaŭan "unu" kiel en la oficiala lingvo, kiam la uzado estas simila al tiu de nedefina artikolo...) Sed se oni pensus ilin difinaj artikoloj, tiam estus tro multaj difinaj artikoloj...
Dankon, tre interesa.

N-true (Profiel tonen) 11 december 2011 14:17:29

Al la homoj, kiuj diras, ke la pinyin-literumo estu elparolita [h] kaj ne [x] (ĥ): de kie vi havas vian informon?

Mi certas, ke en la standarda ĉina lingvo (普通话) oni elparolu la kiel la esperanta ĥ: [x], sed ekzistas ja dialektoj de la mandarena, en kiuj oni diras ofte [h].

Kaj por aldoni plian lingvon: la mongola lingvo havas ĥ, sed ne h. La sono estas kutime elparolata [χ], foje [x].

Hyperboreus (Profiel tonen) 11 december 2011 16:47:47

Forigite

jeckettre (Profiel tonen) 13 december 2011 10:35:35

普通话 estas nur oficiala kaj ne "standarda" ĉe ĉinoj.

Larĝasence, ĉina lingvo enhavas plurajn lingvofamiliojn. Nur pri la hana lingvo multaj lingvistike rigardas kiel lingvofamilion kiu havas almenaŭ sep branĉojn, el kiuj Ngu kaj Hsiang estas konataj kiel havantaj vortsencan distingon inter voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj kiuj inkludas p-p'-b ,f-v , t-t'-d ,ts-ts'-dz ,s-z ,k-k'-g , h-ĥ. (Cetere estas Min kiu tamen plejparte ne havas z kaj ĥ.)

Ekz. en dialekto de Ŝanghajo(apartenas al Ngu-lingvo) ho signifas "floro" kaj ĥo signifas "parolo,lingvo".

Terug naar boven