Al la enhavo

La Espero, mojosa kaj silenta

de Miland, 2011-marto-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-14 21:18:20

La unua duno de ĉi tiu video estas "mojosa" versio de la himno, kantita de junulo; la dua duono tamen estas tute silenta. Ĝuu kiun ajn plaĉas al vi!

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-15 13:55:41

Tiu ritmo senpolvigas la "Espero"-n!

Per tiu filmo, ni estas pretaj por ĉiuj eventualaĵoj: la Espero, kaze de Fina Venko; Minuto de silento, kaze de Fina Malvenko! lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-15 16:05:08

Kion signifas "senpolvigi"? Ŝajne la agado de polvosuĉilo al tapiŝo! lango.gif

Rogir (Montri la profilon) 2011-marto-17 18:03:50

Ĝi estas pli rapida, sed tamen ankoraŭ ĝenerale malnovstila.

La plej interesa versio de la Espero, kiun mi aŭdis, estas kun la originala teksto sed kun la melodio de Skavirino.

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-17 20:34:39

Rogir:La plej interesa versio de la Espero, kiun mi aŭdis, estas kun la originala teksto sed kun la melodio de Skavirino.
Ĉu ĝi estas en Youtube, aŭ alia facile alirebla retpaĝo?

Sxak (Montri la profilon) 2011-marto-19 11:41:20

Mi eĉ scias, kiu estas tiu "junulo" kiu kantasridulo.gif
mi konsilis al li elekti ankaŭ tute alian melodion por la himno kaj konsilis la refrenon de "Joĵin z baĵin"

qwertz (Montri la profilon) 2011-marto-19 12:47:35

Ŝak:Mi eĉ scias, kiu estas tiu "junulo" kiu kantasridulo.gif
mi konsilis al li elekti ankaŭ tute alian melodion por la himno kaj konsilis la refrenon de "Joĵin z baĵin"
Tiu?

Sxak (Montri la profilon) 2011-marto-19 13:16:14

qwertz:
Ŝak:Mi eĉ scias, kiu estas tiu "junulo" kiu kantasridulo.gif
mi konsilis al li elekti ankaŭ tute alian melodion por la himno kaj konsilis la refrenon de "Joĵin z baĵin"
Tiu?
Ne. Ĉu vi ne aŭdas, ke la voĉo estas tute alia?

qwertz (Montri la profilon) 2011-marto-19 13:25:18

Jes, vi pravas. La voĉo estas diference. Mi aŭdis ree kun kapaŭdilo. Ĝenerale mi ne ŝatas tio muzikamikso. Mi ŝatas tion senvoĉa L.E. muzikamikso.

Reen al la supro