Към съдържанието

La Espero, mojosa kaj silenta

от Miland, 14 март 2011

Съобщения: 9

Език: Esperanto

Miland (Покажи профила) 14 март 2011, 21:18:20

La unua duno de ĉi tiu video estas "mojosa" versio de la himno, kantita de junulo; la dua duono tamen estas tute silenta. Ĝuu kiun ajn plaĉas al vi!

Altebrilas (Покажи профила) 15 март 2011, 13:55:41

Tiu ritmo senpolvigas la "Espero"-n!

Per tiu filmo, ni estas pretaj por ĉiuj eventualaĵoj: la Espero, kaze de Fina Venko; Minuto de silento, kaze de Fina Malvenko! lango.gif

Miland (Покажи профила) 15 март 2011, 16:05:08

Kion signifas "senpolvigi"? Ŝajne la agado de polvosuĉilo al tapiŝo! lango.gif

Rogir (Покажи профила) 17 март 2011, 18:03:50

Ĝi estas pli rapida, sed tamen ankoraŭ ĝenerale malnovstila.

La plej interesa versio de la Espero, kiun mi aŭdis, estas kun la originala teksto sed kun la melodio de Skavirino.

Miland (Покажи профила) 17 март 2011, 20:34:39

Rogir:La plej interesa versio de la Espero, kiun mi aŭdis, estas kun la originala teksto sed kun la melodio de Skavirino.
Ĉu ĝi estas en Youtube, aŭ alia facile alirebla retpaĝo?

Sxak (Покажи профила) 19 март 2011, 11:41:20

Mi eĉ scias, kiu estas tiu "junulo" kiu kantasridulo.gif
mi konsilis al li elekti ankaŭ tute alian melodion por la himno kaj konsilis la refrenon de "Joĵin z baĵin"

qwertz (Покажи профила) 19 март 2011, 12:47:35

Ŝak:Mi eĉ scias, kiu estas tiu "junulo" kiu kantasridulo.gif
mi konsilis al li elekti ankaŭ tute alian melodion por la himno kaj konsilis la refrenon de "Joĵin z baĵin"
Tiu?

Sxak (Покажи профила) 19 март 2011, 13:16:14

qwertz:
Ŝak:Mi eĉ scias, kiu estas tiu "junulo" kiu kantasridulo.gif
mi konsilis al li elekti ankaŭ tute alian melodion por la himno kaj konsilis la refrenon de "Joĵin z baĵin"
Tiu?
Ne. Ĉu vi ne aŭdas, ke la voĉo estas tute alia?

qwertz (Покажи профила) 19 март 2011, 13:25:18

Jes, vi pravas. La voĉo estas diference. Mi aŭdis ree kun kapaŭdilo. Ĝenerale mi ne ŝatas tio muzikamikso. Mi ŝatas tion senvoĉa L.E. muzikamikso.

Обратно нагоре