К содержанию

Malino???

от chrisim101010, 16 марта 2011 г.

Сообщений: 11

Язык: Esperanto

chrisim101010 (Показать профиль) 16 марта 2011 г., 13:13:48

Mi vidis la vorton "malino" ofte. Ĉu alia vorto aŭ sufikso ekzistas por "malino"? Ĉu vorto aŭ sufikso ekzistas pri sen-seks-difin-ulo?

darkweasel (Показать профиль) 16 марта 2011 г., 13:42:12

chrisim101010:Ĉu alia vorto aŭ sufikso ekzistas por "malino"?
Vi povas diri vira homo.
chrisim101010:Ĉu vorto aŭ sufikso ekzistas pri sen-seks-difin-ulo?
Mi uzus la vorton senseksulo. Sufikso ne ekzistas, kaj ni ja ne bezonas pliajn sufiksojn por formi seksospecifajn vortojn aliajn ol -in.

sudanglo (Показать профиль) 16 марта 2011 г., 13:42:16

En kiuj kuntekstoj kaj en kiu senco vi vidis tiun vorton?

Ironchef (Показать профиль) 16 марта 2011 г., 13:43:13

chrisim101010:Mi vidis la vorton "malino" ofte. Ĉu alia vorto aŭ sufikso ekzistas por "malino"? Ĉu vorto aŭ sufikso ekzistas pri sen-seks-difin-ulo?
Ĝenerale, Esperanto estas vir-supozita lingvo: malulo aŭ malbonulo povus montri viran aŭ inan formon, se oni ne volus esti preciza. Tamen malbonulino (aŭ malino) certe indikas nur ina formo. La angla maniero por indiki senseksan formon estas eble malpli ordinara.

darkweasel (Показать профиль) 16 марта 2011 г., 13:43:24

sudanglo:En kiuj kuntekstoj kaj en kiu senco vi vidis tiun vorton?
Pri tio mi certe ne scias, sed PMEG pri tio skribas ĉe la sufikso -in.

chrisim101010 (Показать профиль) 17 марта 2011 г., 6:49:28

sudanglo:En kiuj kuntekstoj kaj en kiu senco vi vidis tiun vorton?
Mi vidis ĝin en la interrreto ie sed me ne trovis ĝin ree. Mi kredas ke ĝi estis en aliĝilo aŭ aliĝinta listo en demando "ino aŭ malino". Eble ili forgesis pri la vorto "vira"

Rogir (Показать профиль) 17 марта 2011 г., 17:56:18

chrisim101010:Mi vidis ĝin en la interrreto ie sed me ne trovis ĝin ree. Mi kredas ke ĝi estis en aliĝilo aŭ aliĝinta listo en demando "ino aŭ malino". Eble ili forgesis pri la vorto "vira"
Neniu forgesas pri tiom baza vorto. Temas pri homoj, kiuj volas elstari per uzi nekutiman dirmanieron, kaj volas kontraŭi la avantaĝan staton de viroj.

Terurĉjo, ĉu vi povas skribi pli ol du frazojn sen ofendi iun?

Chainy (Показать профиль) 17 марта 2011 г., 21:49:37

Rogir:Terurĉjo, ĉu vi povas skribi pli ol du frazojn sen ofendi iun?
Mi timas, ke ne. Terurĉjo estas tro stulta.

Chainy (Показать профиль) 18 марта 2011 г., 17:00:12

Terurĉjo ŝajne tre amas sian nomon. Estas tre strange, kiam homo diras sian propran nomon anstataŭ la persona pronomo.

Mi mem ne ŝatas la vorton 'malino'. Jes, kial ne simple diri 'viro'?!

Estus bone, se Terurĉjo povus esprimi sian opinion pri 'malino' sen tre tede rakonti pri siaj strangaj kaj ofte ofendaj opinioj pri aliaj aferoj.

darkweasel (Показать профиль) 18 марта 2011 г., 17:04:18

Chainy:Terurĉjo ŝajne tre amas sian nomon. Estas tre strange, kiam homo diras sian propran nomon anstataŭ la persona pronomo.
Ankaŭ darkweasel ŝatas paroli pri si mem triapersone. lango.gif

Chainy:Mi mem ne ŝatas la vorton 'malino'. Jes, kial ne simple diri 'viro'?!
Ĉar la vorto viro neprigas plenkreskintecon.

Chainy:Estus bone, se Terurĉjo povus esprimi sian opinion pri 'malino' sen tre tede rakonti pri siaj strangaj kaj ofte ofendaj opinioj pri aliaj aferoj.
Jes ja.

Наверх