Aportes: 35
Idioma: Esperanto
Kelli (Mostrar perfil) 12 de abril de 2011 10:53:43
matrix:La Japanojn sincere kompatas mi pro tio, ke nuntempe okazas en ilia lando.Eble mi ne havu la plibonajn vortojn,sed mi pensas karese pri Japanujo kaj gejapanuloj...En Brazilo, estas mutajn japanajn kiuj estas tre admirita de ni, brazilanoj, kaj mi vidas multajn gebrazilanojn sendi iluminitajn pensadojn al Japanujo.
Espereble vi povos rapide refortiĝi eĉ se estos ne facile.
Bonan kuraĝon.
baluo (Mostrar perfil) 14 de abril de 2011 15:57:17
dobri (Mostrar perfil) 21 de septiembre de 2011 15:41:30
Antaŭnelonge mi vidis la novajn fotojn el la lokoj, detruitaj de cunamo. La marbordo estas denove pura, ruinoj forigitaj. Kaj ĉion la japanoj sukcesis fari dum duonjaro!
zan (Mostrar perfil) 22 de septiembre de 2011 01:27:35

Ruinoj estis forigitaj de sur stratoj, sed ili ankoraŭ ne estas forbrulitaj en bruligejoj. Amasegoj da ruinoj kolektitaj en la detruita regiono ankoraŭ restas surloke. En seka aero ili polvigas. Kompreneble domoj kaj konstruaĵoj ankoraŭ ne estas rekonstruitaj. Infanoj en Fukuŝima estas pli suferas pro la timo al radioaktiveco.
Dankon, pro via atento al Japanio.
zongwen (Mostrar perfil) 22 de septiembre de 2011 13:39:17
Bonvolu aŭskulti, Japanio!
La Espero
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.