Đi đến phần nội dung

Mi elkore petas al vi sendi mesaĝon al Japanio.

viết bởi akiumi, Ngày 16 tháng 3 năm 2011

Tin nhắn: 35

Nội dung: Esperanto

Kelli (Xem thông tin cá nhân) 10:53:43 Ngày 12 tháng 4 năm 2011

matrix:La Japanojn sincere kompatas mi pro tio, ke nuntempe okazas en ilia lando.
Espereble vi povos rapide refortiĝi eĉ se estos ne facile.
Bonan kuraĝon.
Eble mi ne havu la plibonajn vortojn,sed mi pensas karese pri Japanujo kaj gejapanuloj...En Brazilo, estas mutajn japanajn kiuj estas tre admirita de ni, brazilanoj, kaj mi vidas multajn gebrazilanojn sendi iluminitajn pensadojn al Japanujo.

baluo (Xem thông tin cá nhân) 15:57:17 Ngày 14 tháng 4 năm 2011

Mi subtenas la japanan popolon el mia tuta koro. Mi amas vian landon kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj trafis vian popolon tre malĝojigas min. Nepre estu fortaj! Nihon ga suki desu. Victor el Francio

dobri (Xem thông tin cá nhân) 15:41:30 Ngày 21 tháng 9 năm 2011

Laŭdego al japanoj!
Antaŭnelonge mi vidis la novajn fotojn el la lokoj, detruitaj de cunamo. La marbordo estas denove pura, ruinoj forigitaj. Kaj ĉion la japanoj sukcesis fari dum duonjaro!

zan (Xem thông tin cá nhân) 01:27:35 Ngày 22 tháng 9 năm 2011

Ne, ne tiel estas. malgajo.gif

Ruinoj estis forigitaj de sur stratoj, sed ili ankoraŭ ne estas forbrulitaj en bruligejoj. Amasegoj da ruinoj kolektitaj en la detruita regiono ankoraŭ restas surloke. En seka aero ili polvigas. Kompreneble domoj kaj konstruaĵoj ankoraŭ ne estas rekonstruitaj. Infanoj en Fukuŝima estas pli suferas pro la timo al radioaktiveco.

Dankon, pro via atento al Japanio.

zongwen (Xem thông tin cá nhân) 13:39:17 Ngày 22 tháng 9 năm 2011

Ĉiuj geesperantistoj kantas ĉi tiu himnon kune kun vi.
Bonvolu aŭskulti, Japanio!

La Espero
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

Quay lại