Al la enhavo

neŭtralaj adjektivoj

de gnisbet, 2011-marto-17

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

gnisbet (Montri la profilon) 2011-marto-17 06:48:59

Hodiaŭ, dum esperanta klaso, ni diskutis la antonimojn faratajn per la prefikso "mal". Nia instruisto uzis "varma" kaj "malvarma", ke klarigu la bona maniero de uzi "mal". Mi demandis al li, "Kiel oni priskribas simple aĵon ke nek varmas nek malvarmas? Estas vorto ke signifas la varmecon 'neŭtralan'?" Li pensis kaj hipotezis malmemfide ke oni eble povas uzi "de meza varmeco" aŭ "mezvarmeca" aŭ ion similan. Mi miras ĉu estas maniero ĝusta aŭ komuna por komuniki tiun ideon. Dankon al ĉiuj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-17 07:15:26

Mi proponas: mezvarma

gnisbet (Montri la profilon) 2011-marto-17 07:43:46

darkweasel:Mi proponas: mezvarma
Ĉu "mezvarma" signifas "iomete varma"? Eble, mi miskomprenis la regularon de Esperantaj kunmetitaj vortoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-17 08:52:40

Laŭ mi oni ja povas diri mezvarma por la nocio: "tio kio estas en la mezo inter varma kaj malvarma". Mi ne scias ĉu ĝi jam uziĝas tiel.

geo1963 (Montri la profilon) 2011-marto-17 09:27:08

gnisbet:Hodiaŭ, dum esperanta klaso, ni diskutis la antonimojn faratajn per la prefikso "mal". Nia instruisto uzis "varma" kaj "malvarma", ke klarigu la bona maniero de uzi "mal". Mi demandis al li, "Kiel oni priskribas simple aĵon ke nek varmas nek malvarmas? Estas vorto ke signifas la varmecon 'neŭtralan'?" Li pensis kaj hipotezis malmemfide ke oni eble povas uzi "de meza varmeco" aŭ "mezvarmeca" aŭ ion similan. Mi miras ĉu estas maniero ĝusta aŭ komuna por komuniki tiun ideon. Dankon al ĉiuj.
Mezvarma aŭ duonvarma. Kaj ĉu vi havas ĝustajn vortojn por montri tiun ĉi econ en la angla? Se ne, ne supozu, ke ili nepre devas ekzisti en Ensperanto. Tiun ĉi ideon oni povas esprimi diversmaniere:

Hodiaŭa tago estis nek varma, nek malvarma.
La suno brilis mezhele.
Nuboj dounkovris la ĉielon.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-17 10:13:35

Mi scivolas kiun vorton vi uzus en la angla por porti la signifon nek malvarma, nek varma.

'tepid' estas varmeta, 'cool', estas malvarmeta, sed kiu vorto signifus la orharulinan mezon?

Tiu esprimo, por tiuj kiuj ne konas la porinfanan rakonton, aludas la temperaturon de bovlo da kaĉo kiu estas nek tro varma, nek tro malvarma, sed havas la 'ĝustan temperaturon'.

jchthys (Montri la profilon) 2011-marto-17 10:13:57

Nun, gnisbet, via Esperanto estas bonega! Mi vidas nur malmultajn eraretojn:
Mi miras scivolas ĉu estas maniero ĝusta aŭ komuna ofta por komuniki tiun ideon.
("Miri" estas "to be amazed", kaj "komuna" estas "communal" aŭ "common" kiel en "common good")

La solvo, kiun mi proponis, estas mezvarmeca. Mi supozus, ke tiu ĉi ankaŭ funkciis je aliaj vortoj, kiel mezboneca. Mi samopinias, ke mezvarma estas pli varma ol [/i]mezvarmeca[/i].

Notu, ke "mezvarmeca" ne troviĝas en la Tekstaro.

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-17 10:27:35

gnisbet:Mi demandis al li, "Kiel oni priskribas simple aĵon ke nek varmas nek malvarmas?
Mi sugestas nek varma, nek malvarma - se iam ajn necesas! Eble nevarma taŭgos.

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-17 13:14:18

Miland:
gnisbet:Mi demandis al li, "Kiel oni priskribas simple aĵon ke nek varmas nek malvarmas?
Mi sugestas nek varma, nek malvarma - se iam ajn necesas! Eble nevarma taŭgos.
Jes, mi proponas, ke nevarma estas neŭtrala, kaj profitas de la distingo inter prefiksa mal- kaj ne-.

jchthys (Montri la profilon) 2011-marto-17 19:18:39

Miland:
gnisbet:Mi demandis al li, "Kiel oni priskribas simple aĵon ke nek varmas nek malvarmas?
Mi sugestas nek varma, nek malvarma - se iam ajn necesas! Eble nevarma taŭgos.
Tiun solvon mi unue sugestis al gnisbet lerneje!

Reen al la supro